Donaco de sur Parnaso

Carr, Timothy Brian. Sur parnaso: Originala poemaro. — Antwerpen: FEL, 1998. — 118 paĝoj.

Delonge mi ne ricevadis tian plezuron pro legado de esperanto-poeziaĵoj… Inter amaso de diletantaĵoj, inter aplombaj asertoj ke moderna poezio jam ne bezonas rimojn, ritmon, sencon, gramatikan korektecon (iu eĉ seriozmiene skribas kaosan amason da vorteroj kaj simple literoj — kaj nomas tion poezio!) subite troviĝis pura, viviga fonto. Poezio senriproĉa forme — plejparte sonetoj, sed ne nur — kaj profunda enhave.

Eble eĉ tro profunda. Tia poezio postulas por plena percepto fortan cerbostreĉon, do ne eblas ĝin legi granddoze. Influas tion ankaŭ abundo de neologismoj (ne ĉio necesa estas glosita) kaj nekutimaj kombinoj de ordinaraj vortelementoj. Pro ĉio ĉi por kompreno bezonatas plurfoja lego — kaj foje eĉ tio ne helpas. Jes, troveblas (feliĉe — malofte) ankaŭ tio, kion oni ruse nomas “zaumj”, ĵonglado per bizaraj vortoj, tra kies ĝangalo apenaŭ eblas penetri al la senco — se ĝi entute ekzistas (“Erino”). Eble vere la senco treege profundas kaj atingi ĝin povas nur leganto kun elstaraj menskapabloj — tamen ve, la plejmulto de legantoj ne estas tiaj…

Krom la temoj, komunaj por ĉiuj poetoj de la mondo, gravan lokon ĉe T.Carr okupas futbalo, vojaĝado kaj priskriboj de naturo. Plurajn kore varmajn vortojn li dediĉas al minoritataj naciaj kulturoj en Britio, heroe strebantaj pluvivi sub pezega premo de la usonangla amaskulturo. Por ni esperantistoj tiu temo devas esti aparte komprenebla… Malgraŭ forma kaj stila unueco la ĉapitroj sufiĉe diversas laŭ enhavo kaj tono.

“Ĉe barikadoj” la poeto pasie damnas preskaŭ ĉiujn atingojn de la civilizo (aŭtoj, reklamoj, armiloj ktp.) — iam prave, sed iam tro. Kio do restas bona en nia ĉirkaŭa vivo, kion ni “rajtas riĉe prifieri”? Ĉu vere nur “antologiojn, elojn (=bierojn) kaj vestiĝojn (=restaĵojn) de l' naturo”? Eble, tamen, ne ĉio tiom senespere mavas?.. Elstare spritas la akraj pikoj de Carr kontraŭ la usonaj pretendoj pri mondregado, amasa pseŭdokulturo, kulto de perforto; la poeto trovas brile trafajn vortojn. Jen la Ğ“pif-paf-pum-bum”-a superĉampiono … de l' kapo ĝis piedoj reklambunta, / daŭb-brusta, klavardenta kaj brikfruntağ. Jen Ğestonte… ĝemos tutaj galaksioj: / “Al kulturo kaj kvieto nun adiaŭ! Jen jankioj!”ğ

Multaj poetoj diversmaniere vortumis la destinon de poezio kaj ĝenerale arto. T.Carr havas pri tio tre originalan vidpunkton: jes, nia mondo estas plurrilate tre aĉa. Ĉu poeto povas iamaniere plibonigi ĝin? Apenaŭ. Tamen, laŭ Carr, poeto “pafu ripete l' esencan akuzon: / HOMARO, VI ESTAS OBSTINA KANAJLO. / Almenaŭ vi kaŭzos moralan konfuzon”. Sincere dirante, mi mem iam-tiam ŝatas fari simile: se ne eblas obstakli agojn de fiulo — indas almenaŭ malbonigi lian humoron…

Tute ŝanĝiĝas la tono, kiam sekvaĉapitre la poeto tenere kaj admire parolas pri sia amata Krys. Li prikantas ŝian belon — sincere kaj malprude. Kronas tiun ĉi libroparton la “Epitalamo”, “Sekreta rondelo” kaj “Postparola averto” — kaj lige kun tio certe ne eblas ne rememori la samtemajn kaj samstilajn “Sekretajn sonetojn”, aperintajn antaŭ duonjarcento. T.Carr eltenas la komparon. Li iĝis inda posteulo de K.K., restis fidela al ties stilo — kaj sukcesis aldoni la nuntempajn nuancojn. Feliĉas tiu, al kiu bonŝancis sperti tian amon! Kaj probable nur veraj (ge-)poetoj kapablas ami tiel: “Se iu sentus miron, eĉ envion, / ĝi estu nur ĉar ni la Muzon flegis. / Ni ne defiis sorton, ne ĝin negis, / sed amis kaj postlasis poezion.”

En la ĉapitro “Esperantujo” ni trovas plurajn porokazajn versaĵojn dediĉe al konkretaj pli-malpli konataj personoj (konkrete — poetoj) kaj eventoj. Feliĉe, forestas la “konstanta verda menuo”, do leganto ne enuas — se li estas sufiĉe erudicia pri esperanto-kulturo. Carr denove, ĉi tie jam rektmencie, rememorigas pri “Sekretaj sonetoj”, riverencas al la hungara majstro — tamen ne en ĉio kun li konsentas. Denove, samkiel aliloke, sonas mokoj pri la “internacia” angla lingvo — “drednaŭte, dinosaŭre delikata,.. // Donaco al la kimro kaj gaelo”.

En “Lastatempe” la poeto traktas la eternajn demandojn, instigas pensi: kio en la ĉirkaŭa mondo kaj en la homo vere valoras, kio vantas, kio abomenindas. Denove sonas akraj kaj amaraj vortoj, ke “realan mondon homoj nun detruas”, alvokoj kontraŭ militemo. Ne ĉiuj temoj estas egale gravaj, iam la poeto kanonpafas kontraŭ muŝoj (“Haroj”).

La lasta parto, “Debute”, enhavas la poeziaĵojn premiitajn en Belartaj Konkursoj kaj Internaciaj Floraj Ludoj. Ĉi tie plej rimarkindas “La vivo de poeto” kaj “Maja idilio” (ŝatantoj de “libera”, “avangarda” poezio, surdaj al ritmo kaj rimoj — jen la peco ankaŭ por vi! Sed ne malpli majstra ol ĉio cetera).

Multo da sonetoj ne faras la libron monotona: la aŭtoro konstante variigas la ritmon kaj verslongon, li ĉiupaĝe pruvas, ke eĉ dek kvar verslinioj laŭ striktaj reguloj povas esprimi ĉion en la mondo. Por tio bezonatas nur sole — esti vera Poeto. Tim Carr laŭmerite okupas sian lokon sur Parnaso.

Flandra E-Ligo eldonis la libron zorge, belaspekte, kun antaŭparolo de William Auld, notoj kaj glosaro. Dorse de la titolpaĝo oni indikis: “Kompostita per Ĉapelilo 2.1” — probable fierante pri moderna eldontekniko. Ve, komposteraroj eĉ pli multas ol kutime — kvankam plejparte rimarkeblas nur ĉe atenta legado. Do evidente oni ne povas blinde fidi al komputilo kaj homo devas kontroli pretan rezulton antaŭ multobligo — tiam leganton de talenta libro ne agacos etaj misoj.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1998. №10 (48) 


Recenzoj