Oni ĝenerale ne dubas, ke Anton Ĉeĥov estas unu el la steloj de la rusa beletro, kiu meritas pli vastan diskonigon ankaŭ en Esperantujo. Do restas nur la demando: ĉu adekvate estas transdonita brilo de tiu ĉi stelo en la nova libro, per kiu la eldonejo Sezonoj debutas en la internacia areno.
Sveda alumeto enhavas 24 novelojn de Ĉeĥov, plejparte mallongajn. Malfacilas determini principojn de la elekto, tamen la elekto estas sufiĉe sukcesa kaj bone reprezentas la verkaron de Ĉeĥov. La tema diapazono estas vasta — de gaja moko pri la homa vantemo (Ĝojo) ĝis profunda filozofio (Grosoj).
Ne estas senco recenzi la originalojn — tion jam delonge faris la rusa literatura kritiko — tamen indas taksi: ĉu kaj per kio riĉiĝis per la volumeto la esperanta literaturo.
La grupo de aŭtoroj kaj tradukantoj, unuiĝinta ĉirkaŭ la eldonejo Sezonoj, ŝatataj vortetoj kiel esk' al aŭ damne kaj sakre, sufikso -um-, flua parola lingvo. Al mi ŝajnas, ke ĝuste tia stilo bone konvenas por transdoni la lingvaĵon de Ĉeĥov, kvankam iuj ne sufiĉe libere posedantaj esperanton grumblis pri fanatismo perfektigi esperanton kaj kiel sekvo “fuŝa prezento de la eminenta klasikulo” (Litova stelo. 1991. No 5, pp. 27–28). Tamen kelkfoje la tradukintoj vere “trosalis”: estis neniu bezono enkonduki simplajn vortojn anstataŭ kunmetaĵoj: ĉendi (ekbruligi), supliki (petegi), drezelo (pluveto) kaj mustaĉoj (lipharoj). Ili estas glositaj, sed laŭ sia aspekto asociiĝas kun io fremda: ĉu drezelo similas drezinon, dizelon aŭ alian maŝinon? Ĉu mustaĉoj nepre estas aĉaj?..
Super la libro laboris diversaj tradukantoj, tamen la stilo estas sufiĉe unueca. Iom pli altnivelas la tradukoj de A.Parfentjev kaj A.Korĵenkov, preskaŭ same — de A.Zagvazdin.
Kelkloke ili sukcesis trovi brilajn kaj nebanalajn solvojn por traduki rusajn esprimojn kaj vortludojn: For al hundiabloj!, leporko, brankoj/bronkoj (necesis kripligi la vorton parolatan de neklerulo, ke ĝi samsonu kun alia vorto), Bejov/Bojov (necesis kontinua transiro de la ĉevala familinomo al la hunda) kaj la plej brila: la rusa enciklopedio — intelektula eŭfemismo por la vorto klop (cimo) — iĝis decimalo. Interese estas transdonita vulgara parolado de kampuloj. La tradukoj de V.Kudrjavcev kompare kun la aliaj estas iom tro laŭvortaj — do, ili sonas ne ĉiam glate kaj ne ĉiam tuj kompreneblas, tamen ankaŭ li diligente plenumis sian taskon.
Bedaŭrinde aperis kelkaj fuŝaĵoj. V.Kudrjavcev tradukis komunuman juĝiston kiel paciga juĝisto (lin erarigis la konata homonimeco de la rusa vorto mir kaj la PIVaj precedencoj). A.Parfentjev skribis: “…timide murmuris aglino”, kvankam certe temis pri alia stepa birdo kun simila nomo. Kelkaj vortoj estas uzitaj malĝuste: kroĉiĝi anstataŭ laŭsenca ĉikani, kuiros anstataŭ preparos (temas ne pri manĝo, sed pri vestoj kaj lito, la tradukinto eĉ ne rimarkis tion), kaĵoli anstataŭ petegi, brasiksupo kiam temis pri simpla verdaĵa supo. Komisarino, certe, reale estas komisaredzino, kaj la kuracisto ne priuzas, sed prizorgas siajn pacientojn. Ĉeestas ankaŭ tute bagatelaj malglataĵoj: anstataŭ la PIVa kuracparoli mi preferas parolkuraci, kaj ankaŭ edziĝinta fratino bezonas korekton. Mankas unueco en transdono de rusaj familinomoj. En Ĉevala familinomo ĉiuj estas tradukitaj (pli precize, refaritaj laŭ necesa temo), en Romano kun kontrabaso — tradukitaj, sed en aliaj noveloj — transliterigitaj.
Tamen mi opinias, ke la libro malgraŭ menciitaj fuŝetoj (ĉu eblas sen ili?) rezultiĝis bone. Mankas tradiciaj en Esperantujo preseraroj. Belaj ilustraĵoj, akurata preso kaj broŝurigo (tamen en mia ekzemplero du paĝoj elfalas — ĉu nur mi tiel malbonŝancis?) kompletigas la impreson.
Ofte aperas ankoraŭ unu plendo: la libro estas neaĉetebla en la “rubla zono”. Sed ni pripensu, por kio ni bezonas tiun libron? Ĉu por ornami librobretojn? Ĝi meritas pli feliĉan sorton. ĉu por konatiĝi kun noveloj de Ĉeĥov? Sed ni ja povas senprobleme legi la originalojn.
Ĉu por speciale analizi la tradukojn? Tion bezonas nur nemultaj fakuloj, kiuj povas prunti la libron en KEB aŭ ĉe la tradukintoj. La libro havas pli noblan mision: konatigi internacian legantaron kun la rusa literaturo, do, la eldonejo tute prave direktis la unuan stokon eksterlanden.
Resume: malgraŭ ĉio la debuto sukcesis. Gratulojn al la tradukintoj kaj al Sezonoj!
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1992. №3 (4)