Laŭ la opinio de la aŭtoro la libreto donas bazon por uzo de la lingvo internacia en la turisma sfero: “mi celis ĉefe uzon fare de gastejestroj kaj turistoj, por ke ili povu elturniĝi esperante kaj interkompreni reciproke”.
La Antaŭparolo informas, ke la libreto “ne povas rekte utili kiel lernolibro, ĉar ĝi devas esti kompletigata de ĉiu nacia traduko… La libreto celas provizi la gvidantojn per tutmonde uzebla instruilo,.. disponi la instrubazon”.
En la subtitolo la aŭtoro rimarkas: “laŭ rapidlerna metodo de H. Koch”. Ĉio dirita estas koncepto de la aŭtoro de la libreto, sed kiel li efektivigas la koncepton?
La 70-paĝa broŝuro enhavas antaŭparolon, artikolon pri la koncepto de la “inicilo”, dek lecionojn, liston de “specifikaj terminoj pri gastiĝo (gastigo)”, liston de 600 plej uzataj vortoj komputere ellaborita en Zagreb.
Ĉiu leciono estas ŝablona: lecionon komencas 5–6 frazoj en esperanto, kiuj ilustras gramatikaĵojn de la leciono, sekvas priskribo de la esperanta Gramatiko en esperanto; poste — Ekzercado ĉirkaŭ 20 frazoj por traduko en nacian lingvon; daŭre sekvas Klarigoj kun komento de preskaŭ ĉiuj frazoj de la Ekzercado. La Klarigoj kaj Gramatiko konsistigas preskaŭ duonon de la lecion-spaco.
Eĉ post rapida tralego oni povas trovi dubindajn gramatikajn komentojn pri ne malpli dubindaj frazoj: La trajno alvenis precize en la stacidomo, La trajno ĝisvenis en la stacidomo. Jenas la klarigo:
“La trajno alvenanta estas jam en la stacidomo, tial ne aldono de la finaĵo n al tiu ĉi vorto. La unua frazo estas pli ofta. La dua estas pli preciza, ĉar ĝi ne nur implicas direkton (al), sed ankaŭ haltejon; alia maniero esprimi simile la ideon estas: la trajno haltiĝas en la stacidomo.”
La plej grava kaj plej granda parto de la nuntempa lingvo-kurso devas esti bonkvalita lingva materialo por tekstoj kaj ekzercoj. La kurso devas havi praktikan valoron, ĝiaj didaktikaĵoj ne nur ilustru la gramatikon, sed unuavice respegulu la komunikivon de la lingvo. Sed la materialo por la Ekzercado en la “inicilo” potenciale ne povas montri komunikivon kaj des pli ĝi ne povas instrui pri la komunikado en esperanto.
Tiun ĉi rimarkon ilustras kelkaj specimenoj el la recenzata lernilo: “Sinjoro, kien ni iras? — Ni iras tra tiu ĉi strato al la placo de la urbodomo”. Ankoraŭ unu idioteca demando kun ne malpli idioteca respondo: “Ĉu tio estas magazeno? — Jes, kaj tie en tiu strato estas la policejo.” Plia “scivola” demando el la sama (deka) leciono: “Kion montras la ciferoj sur la kalendaro? — Ili montras la kioma de la monato estas.”
La eraroj kaj nekorektaĵoj abundas: En la mondo venis novan senton…, mi frostas eĉ kun la mantelo. Sed eble la lasta dialogo de la lasta leciono indas kompletan prezenton:
Aleksandr Karvacki (Ruslando)
Spektro. 1994. №1 (3).