Nobel-premion al Dolgin

Dolgin, Grigorij. Spektro de l' tempo: Elektita poezio kaj muziko. — Odeso; Moskvo: [Impeto], 1993. — 160 p., il.

Antaŭ mi kuŝas fenomeno! Spektro de l' tempo

Nu, Odeso — la fama urbo de ŝercemuloj — sentiĝis tuj post la kovril-paĝo: “Se verkado de Iosif Brodskij gajnis unu Nobel-premion, kiom da Nobel-premioj meritas elektita parto de poezio kaj muziko, kies aŭtoro estas Grigorij Dolgin?!” — admirite eksklamas Inita Tamo#vsiŭniene el Litovio.

Bonega ŝerco! Se konsideri, ke la libro entenas elektitajn versojn, do, laŭ la nombro de paĝoj — 160 Nobel-premioj… hik! Post la kalkulo mi eksentis la ŝercon vaporita kaj ekflaris modestecon de la aŭtoro. Eble iom arogantan modestecon, sed ja ĝustatempan. Eĉ se pardoni al la virino ŝian troigon, ankaŭ tiam iom enorma modesteco permesis al la aŭtoro meti la virinan deliron serve al memreklamo. Samcele viktimiĝis du japanoj, du rusoj kaj eĉ unu usonano. Sufiĉas por veki pian antaŭadmiron.

Sed la modesteco de l' aŭtoro ne konas la limojn. En la tujsekva antaŭparolo la aŭtoro verve asertas, ke ne li mem verkis, sed… “Per mia man' kreis epoko”. Plej verŝajne, tio signifas, ke la aŭtoro nepre rifuzos la stokon da Nobel-premioj. Ilin ricevu la epoko mem. Vere, logike. Kvankam mi havas skrupulon: ĉu nia epoko meritas almenaŭ unu Nobel-premion? Nu, tio kaŭzu kapdoloron al la koncerna komitato, sed mi revenu al la … hm!.. libro de la libroj. Eble la nova Evangelio malfermiĝos antaŭ mi.

Efektive, la libro malfermiĝis, montrante animskuan deziregon verki, verki, verki, malgraŭ ĉio kaj spite ĉion. La emocioj ĉampionas! Nur inkandesko de emocioj povas pravigi la sekvon:

La samo esperante: Ankoraŭ: Kredu, ke en esperanto ĝi jenas: Kolose! Mi perdis kapablon kompreni post la 27a paĝo. Tio atestas, kiel minimume, pri la pli alta nivelo de l' verkado kaj tradukado, ol mi povas kompreni. Jes ja, la aŭtoro scipovas ŝoki! La saĝa, ĉioscia, li antaŭvidis la perplekson de l' leganto mense sana kaj anime stabila. Li scias, ke la normala — ne genia — persono ne eltenos ĝis la fino de l' librego, kaj ĝuste pro tio li rapidas savi la averaĝan civitanon.

Sur la 65a paĝo li interrompis la 160-foje nobel-premiendan laksadon de l' epoko kaj “mezparolis”. Rekte, por tiel diri…

Sekvas provo senkulpiĝi per la retorika demando: “Kial verkas aŭtoro?”. Efektive — por kia diablo? Nu, en sia tre meza parolo li finfine ĉion klarigas: “Ĉu ajna inteligenta civitano ne povas simil-fari?”.

La Granda Kosmo! — mi ekkriis — Povas! Sendube povas. Kaj eĉ faras. Redakcioj de l' tuta mondo ĝemploras pro inundo da versoj, bakitaj ĝuste de “ajnaj” civitanoj, kies ĵusnaskita intelekto postulas viktimon. Pli ofte suferas ĝuste la Poezio. Triste, sed neniom tragike. La vera arto scias sin defendi kontraŭ la ajnistoj.

Sendube, la arton profanigas ne nur la ajnistoj, sed ankaŭ divers-specaj dogmuloj, teoriuloj k.s. Sub piedoj de l' Arto interbatalas dezirantoj servi al ĝi. Ĉiuj propramaniere. Iuj sole. Iuj are. Sinjoro Dolgin dokumentis, ke li jam havas sufiĉe da konvertitaj personoj. Mondskale eĉ. Jen, senduba politika sukceso. Politika, ne arta.

Sed artefarita populareco. Cetere, tute senbezona, ĉar la jam varbitaj ajnistoj volonte aĉetos la libron, donante monon por reeldono. Nu, sufiĉos mono, eĉ sen stoko da Nobelpremioj. Prosperu la aŭtoro! Famiĝu. Jes, inter la ajnistoj. Personoj, intelekte evoluiĝintaj, monon ne donos. Sendube.

Viktor Sapoĵnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1995. №2 (21)


Recenzoj