“ONI NENIAM TEDIĜAS PRI LA ERIKEJO”1

Conan Doyle, Arthur. La ĉashundo de la Baskerviloj / Tradukis el la angla, antaŭpar. William Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. — 176 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Vol. 6).

Sherlock Holmes2 estas la plej konata kreitaĵo de Arthur Conan Doyle. Fakte ĉiuj aliaj verkoj de Doyle falis en la puton de forgeso, nur Holmes postvivas. Sekve oni scias ĝenerale malmulte pri la ceteraj verkoj de Doyle, romanoj, poemoj (mia leksikono informas iom malice “inter ili estas kelkaj bonaj”), historiaj verkoj kaj studoj pri spiritismo. Sherlock Holmes superombras ĉion. Pro la sukceso de Holmes, Doyle fakte eĉ provis “murdi” lin, sed la apetito de la publiko estis nesatigebla — la legantoj postulis pli da aventuroj. Sherlock Holmes ĉiam denove resurektis.

Sherlock Holmes estis iom danda karaktero, spertulo en abunde da fakoj, droguzanto (nuntempe absolute ne politike korekta), fervora traktanto de la violono, kaj amiko de Doktoro Watson. Kune kun la iom pli ordinara doktoro li solvas misterojn kaj enigmojn. Doktoro Watson rakontas la travivaĵojn al la publiko.

Doyle estis unu el la inspirantoj de la moderna detektivromano. La konvencioj, la nemalhaveblaj ingrediencoj de tiu ĝenro estis siatempe ankoraŭ ne tiom rigidaj kiel hodiaŭ. Oni povas ekzemple legi “La ĉashundo de Baskerviloj” ne nur kiel unu el la plej fruaj detektivromanoj, sed ankaŭ kiel nepon de gotika romano pri fantomoj: finfine ĉiu supernatura fenomeno havas tute racian klarigon.

En tiu romano temas pri fantoma ĉashundo, kiu hantas dumnokte la anojn de la familio Baskerville tra la erikejo. Kompreneble Sherlock Holmes ne povas akcepti, ke tia supernatura besto ekzistas. Sekve li eltrovas, kunmetante ĉiujn fakterojn, la misteron de tiu fenomeno. Holmes fidas precipe sian racion, ja tiel rapide iras la ĉeno de liaj pensoj, ke la fidela amiko Doktoro Watson ĉiam denove miras pri la kvazaŭ miraklaj rezultoj. Doktoro Watson reprezentas la legantojn, kiuj eble ne ĉiam atingas la nivelon de brileco de Sherlock Holmes. La tasko de la brava doktoro estas: agi kiel katalizilo por Sherlock Holmes kaj adori la intelekton de sia brila amiko.

La intrigon vi eble trovas iom banala. Se vi ne ŝatas krimromanojn, tiam legu tiun romanon pro la beleco de la lingvaĵo3. La traduko estas elstare bona (mi legis kelkajn fragmentojn de la romano ankaŭ en la angla). Iu hazarda frazo donas pli klaran bildon ol mia laŭdo:

“Mirinda loko estas la erikejo, — li diris ĉirkaŭrigardante al la ondanta montetaro, longaj verdaj huloj kun krestoj el zigzaga granito suprenŝaŭmantaj je fantaziaj sputoj.”


Notoj

1. La ĉashundo de la Baskerviloj. P. 73.

2. Auld esperantigis prudente ĉiujn nomojn. Mi respektas tiun decidon, sed tamen mi ne sekvas ĝin en tiu priparolo.

3. Eblan demandosignon mi sendas ĉi tien al piednoto: Mi ne komprenas, kial Auld tradukis noktomanĝi (angle supper) kiel lastmanĝi (P. 142).

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 1999. № 3 (53)

Legu fragmenton el la libro.


Recenzoj