Ne distra anekdoto

Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández. Ekstremoj: Originala novelaro / Antaŭpar. Fernando de Diego. — Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997, 207 p. — (Serio Originala literaturo).

Provu diveni, pro kio la eldonejo de Ekstremoj metis fine de la libro originalan tabelon Laŭtema enhavo1, siaspecan vojmontrilon, kiu klarigas al kiu temo apartenas tiu aŭ alia novelo?

Evidentas la plej simpla respondo: ĉar el la mem noveloj ne tute klaras, pri kio temas, sekve necesas klariga laŭtema vojmontrilo. (Kvankam tio ne estas ordinara por beletro, malkiel en la literaturo teknika kaj scienca.) Uzante la tabelon, la leganto povas facile diveni, ke ekzemple Implice kaj novice (Gonçalo Neves, P.135) apartenas al Unua amora sperto kaj Deziro (Jorge Camacho, P.77) — al Seksa memkontentiĝo.

Kaj se iu ŝatas la temon Sinmortigo, tiu trovos sur la paĝoj 48, 113 kaj 180 konvenajn novelojn.

Eblas distri sin aliel. Komence tralegu la tutan novelaron. Poste, uzante la laŭteman tabelon, komparu la proprajn impresojn kaj komprenojn pri la legitaĵo kun la listo de la tabele prezentitaj temoj. Tion faris la aŭtoro de tiuj ĉi linioj.

La novelaron konsistigas verkoj de konataj aŭtoroj, reprezentantaj la “iberan skolon” — Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández — kiujn famigis en Esperantujo la kolektiva poemaro Ibere libere (vidu la recenzon de Valentin la Senkompata en LOdE. 1998: 7). Eblas plene konsenti kun la antaŭparolinto (Fernando de Diego) pri la ekstreme bela kaj majstra lingvaĵo de la kvaropo. Ĝi estas netradicie freŝa, ofte melodie vortluda.

Se trakti ajnan novelon de Ekstremoj aparte (nepre aparte), oni ricevas grandan plezuron pri brila esprimivo de la lingvo kaj sentas miron kaj admiron pro tio, ke eblas tiel bele kaj plene uzi la eblojn kaj latentojn de la Zamenhofa lingvo. Samtempe oni sentas etan bedaŭron, ke la temo estas ne tute konvena, aŭ, mole dirante, tre leĝera (koito, samseksamo k.s.), aŭ tre abstrakta.

Ĉiun el tiuj noveloj, se oni legus ĝin aparte, eblas kompreni kun aprobo kiel bagatelan ludon, ŝercan ekzercon aŭ leĝeran spuron de l' mensa trejnado.

Sed resumante la impreson de la tuta almanako, eblas konkludi, ke la kompilinto ne faris bonan servon por la aŭtoroj. El helaj eroj konstruiĝis makabra mozaiko, kvazaŭ la libro estus destinita por “sekse prizorgitaj personoj”. Sufiĉas vidi la enhavtabelon: Li kaj la vulvo, Semo de Satano, Ĉe la altaro de Onan. Enestas tute nerealaj scenoj, tamen bunte pentritaj, simile al la artaj montraĵoj de riĉaj pornorevuoj, ekzemple, bizaraĵo en Malfidelo de Miguel Fernández.

Ankaŭ la strukturo kaj stila logiko de plimultaj noveloj estas nebula kaj pala. La priskribitaj cirkonstancoj ŝajnas servi nur por gvidi la leganton al kulmina seksa sceno, por kiu la aŭtoroj ne avaras la senduban verkistan talenton.

Aliflanke, epizodoj, sur kiuj sin bazas multaj el la Ekstremaj (= Ekstremojaj) noveloj estas senkaŝe anekdoteskaj, ripetantaj la temojn tro konatajn (ekzemple, edzo kaj tro frue veninta amanto k.t.p. en Punenda leko kaj Kokro kokerikas jam).

Do, anekdoteskaj, sed ne ridindaj, ĉar oni metas draman finon kun la temo “ekstere” eterna, kio faras farson el tragedio. La ĝenroj ne toleras, kiam oni ilin miksas.

Pluraj noveloj estas konstruitaj esk' al tiuj de Anton Ĉeĥov kaj O.Henry, kaj nur en la lastaj frazoj, aŭ eĉ en la lastaj vortoj oni donas la ŝlosilon al la tuta antaŭa verkoparto, kaj tio foje radike ŝanĝas la antaŭan komprenon. Sed la temoj de Ĉeĥov kaj O.Henry estis pli proksimaj al la leganto, kiu povis facile identigi sin kun la protagonisto kaj kunsenti aŭ kunridi je ties (mis)aventuroj — la eminentaj novelistoj siatempe ne bezonis kaj ne bezonas post jarcento helpan temtabelon.

La novelaron Ekstremoj eblas trakti kiel specimenon de la bela perfekta stilo kun nelerte elektitaj temoj — por ekzemploj kaj ekzercoj.

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1999. №2 (52) 
Recenzoj