Du recenzoj pri unu libro


UEA DEZIRAS ESTI KONSTRUE KRITIKATA

Ne estas sensignife, kiel dirus la eksa UEA-prezidanto Ivo Lapenna, ke la unua numero de la nova serio Diskutkajeroj lanĉita de UEA, prezentas riĉan tekston de Aleksander Korĵenkov, kiu baze analizas la direkton de la lastaj UEA-planoj.

Tio montras, ĝuste, ke UEA estas asocio, por kiu “universaleco” ne estas nur vorto en ĝia nomo. UEA volas, deziras esti kritikata en la tamen konstrua maniero laŭ kiu Korĵenkov kritikas.

La kajero havas kelkajn ĉefajn ideojn. La unua estas, ke la esperantistaro estas socie prezentebla kiel perlingva komunumo kaj porlingva movado — tiuj nocioj estas proksimaj, sed ne identaj. Do, laŭ la verkinto (kaj, cetere, laŭ multaj aliaj elstaraj esperantistoj, ekzemple Humphrey Tonkin), ekzistas multaj homoj, kiuj jes partoprenas la valorojn de la komunumo kaj uzas la lingvon por plenumi siajn personajn celojn, sed aliflanke ili tute ne indentiĝas kun iu ajn esperantista asocio (de la urba Esperanto-grupo al UEA mem).

Ĉi tiu recenzanto, bedaŭrinde, ne povas tute samopinii. Efektive, kiam temas pri duaj lingvoj ekzistas tiaj komunumoj. Mi mem parolas la anglan, estas parto de la komunumo de dualingvaj parolantoj de la angla, de tempo al tempo legas librojn en la angla, aĉetas gazetojn, parolas ĝin, kiam tio estas necesa, sed mi neniel estas membro de asocioj por instrui aŭ disvastigi la anglan. Same okazas ĉe mi pri la franca. Mi jes aĉetas la tag-gazeton Le Monde (kiu, interkrampe, estas laŭ mi la plej bona gazeto en la tuta mondo), kiam mi trovas ĝin en ĵurnal-vendejo, kaj do mi partoprenas la komunumon de dualingvaj franclingvanoj, sed mi neniel estas aktivulo de la movado por la franca.

Kiam temas pri Esperanto, la situacio estas iom alia. Esperanto estas tiom malfacile “trovebla” en la pli vasta socio, ke homo, kiu lernas ĝin kaj poste perdas la kontaktojn kun aliaj Esperanto-parolantoj, praktike estas perdita. Li ne trovas Esperanton en ĵurnalvendejoj, en la televido, ktp. Mi mem jes renkontis homojn, kiuj lernis Esperanton antaŭ jardekoj, kaj eventuale ankoraŭ kapablis paroleti ĝin, sed, ĉar ili restis ekster la movado, ili eĉ ne sciis ke intertempe aperis La Ondo de Esperanto, kiun ili povus aboni.

Mi diras tion kun granda bedaŭro, ĉar ni ĉiuj estus tute kontentaj se Korĵenkov pravus. Tio signifus ke nia “merkato” estus multe pli granda ol ĝi fakte estas.

Aliflanke Korĵenkov, laŭ mi, parte pravas en la senco ke en pluraj landoj pro dumperiodaj fuŝecoj flanke de la organizita movado, la “estraranoj” de landaj kaj lokaj asocioj kapablas forpuŝi de la asocioj la plej bonan parton de la esperantistoj. Tiu plej bona parto aŭ reorganiziĝas ĉirkaŭ kultur-centroj aŭ perdiĝas. Sed situacioj estas malsamaj en malsamaj landoj kaj ne ĉie “estraranoj” estas same fuŝaj.

La dua ideo de Korĵenkov estas ke esence la Manifesto de Prago (aŭ de la Esperanto-movado) kaj la dokumentoj pri la Kampanjo 2000 maltrafas sian celon, aŭ pli ĝuste, ili havas aliajn celojn ol tiuj, kiujn ili deklaras.

Se oni legas tiujn dokumentojn oni vidas ke formale ili estas direktataj al la ekstero aŭ puŝas la homojn iri al la ekstero. Sed reale, Korĵenkov rimarkas, ili utilas nur por la interno, por doni al la miloj da “soldatoj” moralan apogon kaj kontentiĝon.

Tio estas parte vera (oni ja devas teni siajn soldatojn batalpretaj kaj fidaj je la venko) kaj parte malvera. Ĝi estas parte malvera, ĉar la senefikeco de niaj aleksteraj klopodoj dependas de pluraj faktoroj ne de nia senzorgo pri tiuj klopodoj. Alivorte, UEA ja provas disvastigi la manifeston eksteren, sed niaj rimedoj (kaj la efiko sur la publiko) estas ege limigitaj en la monda skalo. Korĵenkov eble pravas ke tiuj dokumentoj estis verkitaj de “aktivuloj” por aliaj aktivuloj.

Mi havas neniun rimarkon pri kelkaj partoj de ĉi tiu pens-instiga teksto.

Unue, la priskribo pri la historio de nia movado kaj de la mondo dum la lastaj cent jaroj estas certe tre bone prilumita.

Due, la ĉapitreto Konsekvencoj por nia informado estas certe atentenda de ĉiuj, kiuj verkas inform-broŝurojn kaj inform-foliojn (kvankam ekzistas ankaŭ aliaj ideologiaj valoroj en Esperanto, kiuj povas kapti alispecajn homojn).

Trie, la lasta ĉapitreto Asocioj kaj neŭtraleco, repruvas la fakton, ke Korĵenkov ne estas nur “konsumanto” de Esperanto, sed ke li estas ankaŭ plenkonscia homo, kiu komprenas kiom Esperanto kaj esperantistoj povas (kaj devas) fari en la socia kampo.

Lia elkrio por respekto de la homaj rajtoj kaj kontraŭ la misinterpretoj de neŭtraleco, kiu igas esperantistojn silenti antaŭ fenomenoj kiel naciismo, plene pravigas mian ĵusan konstaton.

Mi ne povas ne rekomendi al ĉiuj estraranoj de asocioj kaj kluboj, simplaj aktivuloj kaj simplaj komunumanoj aĉeti ĉi tiun libreton kaj mediti pri ĝia enhavo kaj diskuti pri ĝia enhavo kun aliaj. Aparte mi petas vin atenti pri la finaj frazoj, kiuj komenciĝas per “Esperanto post la jaro 2000 povos havi lokon: se…” Vi trovos ilin en la paĝo 15a. Mi tute subskribas la tri “se-ojn” de Korĵenkov, kaj mi kredas ke multaj esperantistoj devus legi ilin plurfoje.

Renato Corsetti (Italio)

La Ondo de Esperanto. 1998. №10 (48)


LEGU KAJ ENPENSIĜU

Artikolserion de A. Korĵenkov, pli frue presitan en RE kaj LOdE, UEA aperigis broŝurforme en n-ro 1 de sia nova periodaĵo “Diskutkajeroj”.

Listiginte la kvin bazajn tezojn de Zamenhof, esprimitaj en ties programa eseo Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia (la enkonduko de lingvo internacia alportos al la homaro utilon; tiu enkonduko estas tute ebla; ke malgraŭ ĉiuj obstakloj ĝi nepre iam efektiviĝos; ke internacia lingvo povas esti nur lingvo arta; kaj ke esperanto estas ĝuste tiu lingvo), Korĵenkov diras, ke cent jarojn poste la angla lingvo “ekrealigis la tri unuajn tezojn de Zamenhof kaj malbezonatigis la kvaran kaj kvinan tezojn”. Mi ne povas ne kompreni tiun komenton, kiel deziron aserti, ke la Zamenhofaj tezoj plene kadukiĝis kaj ne plu validas.

Korĵenkov diras, ke pro ĉiam kreskanta usona potenco en la mondo la angla jam venkis kiel la internacia helplingvo kaj esperantistoj ne devas malĝoji pro tio, ĉar ili havas tute malsamajn celojn. Do, strategion de E-movado (t.e. movado por disvastigi esperanton) oni adaptu al la interesoj de E-komunumo kaj ties valoroj; varbado de novaj esp-oj okazu sur bazo de ne tuthomaraj, sed komunumaj valoroj. “Ni devas kreski, jes, ne kvante, nur kvalite” — siatempe difinis tiun sintenon M.Bronŝtejn. Sekve, strategio pri publika informado pri esperanto devas esti ŝanĝita. Eĉ Manifesto de Prago, multe pli milda laŭ alvokoj ol iamaj Zamenhofaj dokumentoj, kaj “Kampanjo 2000” estas kritikataj nuntempe pro nerealeco kaj idealismo.

Grava strategia propono de la aŭtoro estas kunvoki komunan forumon de ĉiuj signifaj kaj diverstendencaj E-organizoj. Korĵenkov mem opinias la aferon tro utopia nun. Tamen certagrade kunlaboro inter diverstendencaj E-organizoj kreskas, do, verŝajne tio estas la plej saĝa kaj interesa propono en la libreto.

Por mi evidentas, ke la ĝenerala etoso de la broŝuro tute klare devenas de formuloj, kiujn entenas “Manifesto de Raŭmo”, aperinta en 1980, kaj multflanke reeĥas kun “Kvintezo” pri E-civito, produktita en sino de LF-koop. Laŭ mia kompreno Korĵenkov ripetas kaj provas pruvi ĉerpitajn de tie ideojn kaj provas disvolvi ilin. Kaj eĉ pli: konklude li starigas siajn tri “se” pri eblecoj por pluvivo de esperanto.

La unua “seo” (“se plejmultaj esperantistoj konsciiĝos pri la realaj valoroj de esperanto, kaj se ni lernos efike proponi niajn valorojn kaj spertojn al la mondo”) estas raŭmisma: esperanto havos lokon nur se esperantistoj propagandos ĝin ne kiel internacian lingvon, sed kiel alternativan valorsistemon.

La dua “seo” (“se la esperantista komunumo identiĝos kun la ideoj de homaj rajtoj, neperforta paca kunvivado kaj ekologia mondo, en kiu ĉiu specio, kulturo kaj lingvo rajtas ekzisti kaj evolui”) sonas tre strange de Korĵenkov, kiun mi taksas adepto de neŭtrala esperantismo, kaj kontraŭdiras al la antaŭa teksto, kie li protestas kontraŭ identigo de esperanto kun politikaj grupiĝoj (Movado por Unuiĝo; Frataro de Kandidatoj en verhomoj; Radikala Partio), parto de kiuj, speciale la radikaluloj, batalas ĝuste por tiuj ideoj.

La tria “seo” apartenas reale al la desegnofilma kato Leopold: “Geknaboj, ni vivu amikeme!”

La tezoj de la broŝuro estas diskutendaj diversflanke, kaj apenaŭ akcepteblas por plimulto da esperantistoj. Unue, jam la “Manifesto de Raŭmo” mem ne estas akceptata kiel tuto ĝis nun (dum kelkaj ĝiaj asertoj, kiel kvazaŭ-etna karaktero de esperantistaro estas agnoskata de preskaŭ ĉiuj). Ne hazarde tiom da subskriboj kolektis la Praga Manifesto, kiu enhavas nun oficialan ideologion de UEA! Due, apenaŭ la tezojn de Korĵenkov plene subtenos adeptoj de la “oficiala” raŭmismo, kolektiĝantaj ĉirkaŭ LF-koop kaj Esperanta PEN-Centro — en ili estas tro multaj deviaĵoj de ilia “ĝenerala linio”. Kaj sen apogo de signifa homgrupo neniu nova agadprogramo (kio ja estas la broŝuro) realigeblas.

Krome, por plejmulto da esperantistoj apenaŭ estas akceptebla la konstato de Korĵenkov pri tio, ke la angla lingvo “fariĝas la reale funkcianta internacia helplingvo en diplomatio, komunikado, scienco, komerco, sporto, junulara kulturo k.s.” Mi taksas tiun konstaton kapitulacio kontraŭ la nuna Usona lingvo-kultura invado. Neesperantisto, kiu ne konas rimedojn kontraŭ tio, povas ĉu kun ĝojo ĉu kun malĝojo akcepti ĝin, sed esperantistoj ja scias, ke internacia helplingvo povas esti alia!

Tiu konscio estas, eble, la plej grava propra identectrajto de ordinara esperantisto, eĉ ŝatanta persone la anglan lingvon kaj usonan kulturon. Laŭ mia opinio, la batalo kontraŭ la uson-angla invado estas la sola strategio, kiu povas inspiri nun esperantistaron, kaj esperanto post la jaro 2000 povos havi lokon, se esperanto estos prezentata kiel alternativo al la usona lingvo-kultura invado, kaj novaj adeptoj estos varbataj inter kontraŭuloj de tio. Cetere, por la angla lingvo mem estos pli bone, se ĝi ne pretendos je tutmondeco… Ja kiom gajnis la rusa pro longe ludita rolo de “lingvo de internacia komunikado” en Sovetunio? Ni, la rusoj, nun vidas, ke nur malgajnis. La samon vidas pri la angla sagacaj britoj kaj usonanoj.

La rilato de Korĵenkov al la angla lingvo (kiun mi taksas “troadoro”) riveliĝas en nekorekta citaĵo: se anglalingvano Fettes skribis originale komune agnoskitan esperantan version de la nomo de internacia organizo Amnestio Internacia, do Korĵenkov uzas la anglan varianton Amnisty International (p. 15). Ĉu la strebo esti pli katolika ol la papo mem?

Zamenhofaj tezoj estis unuigilo por la movado dum 100 jaroj. Kaj sur bazo de la movado (kaj nur sur tiu bazo) povis formiĝi kaj pluekzisti E-komunumo. Se la komunumo ne nur korektos, sed plene ŝanĝos sian sinidentigan ideologion, ĝi disfalos kaj malaperos pli certe, ol se ne plenumos la aŭtorajn “seojn”. Des pli ke la tria lia “se” estas ekstreme naiva kaj nerealigebla. Ja ĉu tiu ĉi broŝuro mem ne estas provoko por granda nombro de aliaj esp-oj kaj, sekve, fonto por novaj kvereloj?

La fakto, ke plena analizo de la 18-paĝa teksto (inkluzive notojn) postulas minimume samampleksan analizon, atestas pri seriozeco de la teksto. Kaj apero de la broŝuro klare atestas, ke la Manifesto de Raŭmo, kun ĉiuj siaj trajtoj, 18 jarojn post sia apero, ankoraŭ servas kiel fonto de inspiro por krei novajn agadprogramojn por E-movado kaj komunumo. Oni legu kaj enpensiĝu.

Nikolao Gudskov (Ruslando)

Ankaŭ la recenzanto miscitis: ne Amnisty, sed Amnesty (LOdE).

La Ondo de Esperanto. 1999. №11 (49)


Recenzoj