Esperantaj Songazetoj

Esperanta Songazeto. № 9, 10, 11. — Kooperativo de Literatura Foiro, 1991– 1993.

En la komenco de la 1990aj jaroj ajna muzika esperantlingva produktaĵo estis se ne unika, do almenaŭ mirinda. La kooperativo de Literatura Foiro (Svislando) tiam estis eldonanta Esperantajn Songazetojn.

Estas iom malfacile pritaksi similaĵojn nuntempe, ĉar nun ĉiu deziranto povas ekhavi preskaŭ ajnan (muzikan) varon. Sed kiam ne estis tiaj eblecoj, la Esperantaj Songazetoj, kompreneble, estis tre valoraj, ja ili enhavis po iom de ĉiuj literaturaj aŭdeblaj branĉoj. Por la recenzado estis proponitaj la numeroj 9a, 10a kaj 11a de la Songazetoj.

Ĉiujn tri kasedojn malfermas (post konciza enkonduko) iu muzikaĵo. Temas respektive pri la muzikbando Kajto, fragmentoj el la unuaj KDoj en Esperanto (La koro-sutro de Lou Harrison kaj Esperanto de Ryuichi Sakamoto), kaj “Osborne la kontraŭtenoro”.

La duan flankon de ĉiu Songazeto malfermas iu voĉlegita teatraĵo. En la menciitaj numeroj oni povas aŭdi La paneon de Serĝo Elgo, Triptikon de Giorgio Silfer kaj La ĉampionegojn de Dino Buzzati (tradukita de Giorgio Silfer).

La reston de la kasedoj plenigas diversaĵoj: jen voĉlegata poezio de Attila József (ESG-9), jen tiel nomita “rara sondokumento el la 1950aj” kiu prezentas al ni malnovan italan kanzonon (ESG-10), aŭ jen iuj primovadaj aĵoj (parolado de Raymond Schwartz en iu kunveno kaj intervjuo kun István Szerdahelyi en ESG-11).

Oni ne povas certe diri ĉu similaj songazetoj estus utilaj nuntempe, kiam multaj povas ĝui muzikajn avantaĝojn de komputilo kaj interreto.

Verŝajne kompilantoj de modernaj songazetoj devus elekti iun alian sistemon por elektado de sonmaterialoj, ĉar eĉ kvazaŭ plonĝante en la tempon kiam la menciitaj songazetoj estis aperigataj, oni interesiĝas ne pri ĉiuj prezentataj eroj. Kvankam entute la songazetoj, kiel la movada fenomeno, estas interesaj.

Grigori Arosev (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2001: 4 (78)


Recenzoj