La malgranda libreto prezentas duontradukon el la germana ekspensmaniero. Nu, sufiĉas citi: "Eugenia nun ekvidis sian statuon blankan kiel neĝo freŝe falinta" (P.13). Dubindas, ke loĝantino de Aleksandrio pensis per la kategorioj, tute nekonataj al ŝi. Supozeble pro la tiutempa manko de televido kaj aliaj amaskomunikiloj.
La rakonto estis verkita de germano por germanoj. Sendube, la aŭtoro rajtas uzi ajnan metaforon, des pli en la specifa ĝenro legendo. Kiu origine portas la ŝarĝon de edukado. En sia tempo kaj loko, mi ne dubas, ĉio ĉo estas taŭga, perfekta kaj eĉ bela. Nu, ĝi restu tie. Sed se iu leganto ekhavas deziron traduki la rakonton, li devas prilabori ĝin, por ke la traduko ne aspektu kiel seka historia studo. Sed tiu ĉi traduko aspektas ĝuste tiel. La simpla listigo de paŝoj de, eble tre interesa, protagonisto. La specifa lingvaĵo de legendo perdiĝis.
Krome enŝteliĝis eraroj. Laŭ PIV "Sombra. Donanta la impreson de profunda melankolio". Sed sur la dek-dua paĝo ni legas: "...humidaj okuloj rigardis la stelon trankvile naĝantan en la sombra lazuro." Nu, la lazuro povas esti eĉ inkandeska, se metaforo toleras arbitrecon de aŭtoro. Sed, bonaj homoj! kiu povas vidi la stelojn sur la lazura firmamento. Tage.
Al mi ŝajnas, ke tradukanto ne devas blinde sekvi la tekston, eĉ se la aŭtoro estas tre ŝatata de li/ŝi.
Viktor Sapoĵnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1994. 3–4 (16–17)