Libro kiu kontraŭis sian recenzon

Francis, John. Tri rakontoj pri la Miljara Paco: Originala novelaro — Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1997. — 119 paĝoj. — (Serio Stafeto; Vol. 20).

Fino! La libro estas venkita — paŝon post paŝo, paĝon post paĝo, kun stumbloj, plurtagaj paŭzoj, revenoj al antaŭaj paĝoj — sed legita ĝis la fino. Parte eĉ relegita. Parte eĉ kelkfoje relegita. Ĉar iuj el la antaŭaj epizodoj, eventoj kaj personoj, reaperintaj poste, iĝis forgesitaj dum la legado.

Legadante, mi ekhavis impreson, ke la libro protestas pro tio, ke oni ĝin legas, kaj kontraŭas la recenzadon. Iam ĝi aperis nur peze legebla, iam enuiga ĝis endormiĝo.

En la tri noveloj John Francis en satira formo traktas la ideon, ke la paca stato en interŝtataj kaj internaciaj rilatoj estas nur nenatura escepto el sovaĝa regulo, kaŭzita de la natura hom(ec)a inklino al milito kaj bataloj. La eventoj okazas en fikcia mondo, plejparte en la ŝtato, kies nomo estas Juglando, kaj en ties najbaraj ŝtatoj. Estas priskribita vico de internaj politikaj intrigoj en la kortegoj de la ŝtatoj kun konsekvencoj, kiuj influas al eksteraj interŝtataj rilatoj.

En la verkaro senteblas stila misbilanco inter la ĝenroj novela kaj romana. (Temas pri la klasika senco de la terminoj, ne konsiderante modernismon literaturan.) Laŭ ampleksoj la verkoj estas noveloj, same eblas noti pro neekzisto de protagonisto kun ties rilato kaj pritakso de eventoj en la verkaro.

Sed aliaflanke, en la Tri rakontoj evidente ne sufiĉas lakoneco, inda por noveloj satiraj. Rekte de la unuaj paĝoj la leganto estas superŝutita ĝis kapopinto per nomoj propraj de la fikciaj landoj, provincoj, personoj, titoloj de la ŝtatestroj (ĉefreĝo, imperiestro), titoloj de la korteganoj kaj genealogiaj rilatoj inter nobeloj de la kortegoj kaj la landoj. Abundas ankaŭ detaloj teknikaj akurate (sed multvorte) priskribitaj (ekzemple teknikaĵoj de la ludekzercoj, La senpintaj lancoj, pĝ. 45-46, priskribo de vestaĵoj de la fremdulo, La stranga fremdulo, pĝ. 78), kio fakte donas nenion por kompreni daŭran intrigon sed la percepton pezigas.

Abundo de la nomoj, titoloj kaj teknikaĵoj estas pli karakterizaj por la historia romano simila al la multvoluma verkego de Melnikov-Peĉerskij (Sur la montoj kaj En la arbaroj). Ankaŭ la eldonantoj komparis verkojn de Francis kun klasika romano de Jonathan Swift La vojaĝo de Gulivero — vidu tekston sur la kovrilpaĝo.

Ankoraŭ necesas rimarki ke kelkajn detalojn kvazaŭ nesignifajn la aŭtoro insiste atentigas. Ekzemple, tio tre senteblas pro emfaza ripeto de la nomo de ŝipestro Kaluĉen (La stranga fremdulo), persono ŝajnas tute epizoda, kaj ankaŭ lia ŝipo Lunadoro. Same eblas diri pri mistera lando Ruz, “kun ĝiaj montoj kaj arbaroj kaj poezio”. Ĉu ne aludo estas al Ruslando kaj romanoj de la jam menciita Melnikov-Peĉerskij? Same eble sub abundaj elpensitaj nomoj propraj kaj agoj absurdaj kaj burleskaj la aŭtoro konsideras realajn personojn, landojn kaj eventojn politikajn (same kiel Swift en la fama romano) aŭ eventojn E-movadajn?

Eble pli utile estus por la libro, se la redaktoroj aŭ la aŭtoro aldonus pli da komentoj al la verkoj, ĉar aldonita Biografieto donas tre malmulte. Tiaj komentoj certe plifaciligus komprenon kaj eble kelkkaze pravigus pezecon de la stilo. Endas rimarki ke jam menciita romano de Swift en Ruslando estis eldonita kun abundaj komentoj, aldonajn komentojn al Alico de Lewis Carroll eblas legi kiel apartajn verkojn kun ega plezuro, kaj el studoj pri La majstro kaj Margarita eblas kompili biblioteketon. Ĉio ĉi absolute ne malgrandigos dignojn de la verkoj kaj de la aŭtoroj, nur pliigas ilin.

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2000. №1 (63)


Al la indekso de la recenzoj