Eĉ se vi ne volas legi …

Günter Grass. La lada tambureto / Tradukis el la germana Tomasz Chmielik. Bielsko-Biała: KLEKS, 2000. — 534 pĝ. — (Serio Oriento-Okcidento; №33).

La lada tambureto furoris en Germanio jam post la unua apero en 1959. Verkisto Hans Magnus Enzensberger, prognozis “kriojn de ĝojo kaj indigno”. Kelkaj bonvenigis novan kaj originalan talenton, aliaj vidis en la libro plian antaŭsignon por la baldaŭa korupto de la okcidenta civilizacio. Ankoraŭ en 1969 estis procezo, en kiu la tribunalo devis decidi, ĉu Grass vere estas verkanto de “fiaj pornografiaĵoj”.

La temo kaj lingvo de la romano estas tro aŭdacaj, sed ankaŭ estas malfacile por novaj legantoj orientiĝi en la libro.

Oskar Matzerath rakontas al sia flegisto en iu sanatorio la historion de sia vivo. La flegisto estas tre kontenta pri tio, kion Oskar nomas “mensogoj”. Oskar deklaras sin (kaj sian flegiston), ĉar ili havas propran individuecon. Kaj tial ilia vivo estas rakontinda (pĝ. 11).

La raportendaj eventoj el la vivo de Oskar komenciĝis jam ĉe la genero de lia patrino, kio okazis en la jaro “nulo-nulo”, kvazaŭ tio estus la komenco de nova epoko. Anna Bronski, la kaŝuba avino de Oskar, regas kiel senaĝa aŭtoktona diino de la tero siajn kampojn kaj donas azilon al fuĝanta brulfarinto. La vasta juparo de la avino fariĝas en la libro azilo kaj protekto kontraŭ la kaosa ekstera vivo (pĝ. 11).

La “kara panjo” (neniam Oskar nomas ŝin formale patrino) ja plene ĝuas la vivon. Estas eĉ dubo, ĉu la pola amanto Jan Bronski povas esti la vera patro de Oskar. Naŭzite de sia vivo kaj verŝajne denove graveda, ŝi kvazaŭ mortigus sin mem.

Oskar kredas, ke Jan estas lia vera patro, ĉar li havas ties okulojn. Sed li sentas sin jam antaŭ la naskiĝo kiel eksterulo, ĉar li apartenis al tiuj “beboj, kies spirita evoluo finiĝis en la naskiĝ-momento kaj poste devos nur konfirmi sin” (pĝ. 38). Nur la panja promeso, ke li okaze de la tria reveno de la naskiĝtago ricevos ladan tamburon, donas perspektivon al lia vivo. Sed poste li ne plu volas kreski (pĝ. 54). El sia nana ranperspektivo li priskribas eventojn de sia naskiĝurbo Dancigo, sed plej ofte la mondhistorio okazas aliloke: «la raportoj de Wehrmacht kaj “specialaj komunikaĵoj” estis por Oskar lecionoj de geografio» (pĝ. 279).

En la centro estas la obsedoj de la tamburisto, ties ŝamana elvoko de la pasinteco per la tamburo, la serĉado de la origina harmonio, kion li spertis antaŭ sia naskiĝo kaj parte sub la jupoj de la avinoj. Kompreneble li serĉas tion ĉe virinoj. Virinoj en la koncepto de Oskar ŝanceliĝas inter putino kaj sanktaj virgulinoj. La kontrasto al tiuj lumaj idealoj estas la “nigra kuiristino”, kiu precipe en la fino hantas la menson de Oskar. Verŝajne nenia tamburado povas forigi ŝian koŝmaran efikecon:

Nigra iris ĉiam post mi la Kuiristino.
Estas konsiderinda hermeneŭtika diferenco inter legantoj de la germana kaj internacia kulturo. Tial tradukanto devas zorgi, ke la internacia leganto ricevu specifajn kulturajn sciojn por havi similan estetikan travivaĵon. Se la tradukanto malsukcesas, la leganto sen aliro al la originalo ne povas adekvate prijuĝi la tekston. Ofte mi trovas, ke tradukantoj en la internacian lingvon elstare solvas tiun taskon, sed jen estas libro, en kiu ni povas pristudi, kiamaniere oni nepre ne prezentu libron al la internacia publiko. Tro da eraroj, fuŝaĵoj kaj aliaj misoj makulas tiun libron.

Vulgarigoj

Chmielik ofte vulgarigas la tekston en tute netolerebla maniero. La lingvaĵo de Grass estas drasta, senkaŝa pri seksaj aferoj, sed ne plata.

La “pistubeto”, kiun Oskar ofte mencias (pĝ. 123, 143, 149, 236 ĝi jam kreskis al pistubo) estas en la germana “akvumilo” aŭ “verŝileto” (“Gießkannchen” vd. Esperanta Bildvortaro, pĝ. 108, №17). Chmielik ĉiam bezonas tro ekspliki, eĉ se tio ne estas bezonata, ekzemple se temas pri sinjorino, kiu “volis meti la vivan angilon en sian piĉon” (pĝ. 133) — sufiĉus “kontentigi sin mem per vivanta angilo” (sich miteinem lebendigen Aal befriedigen wollte). Ekzemploj bedaŭrinde abundas. Chmielik ofte aldonas pornografietajn detalojn, kiuj ne estas en la libro kaj kiuj komplete maltrafas la stilan nivelon. Sur pĝ. 251 li absolute maltrafas la etoson de la teksto parafrazante “elsaltis el la piĉo de mia panjo”. En la germana ni legas nur “foriris de mia panjo” (von Mama weggegangen). La listo estas bedaŭrinde plilongebla.
 

Malprecizigoj

Foja komparo ofte montras, ke Chmielik elektas maltaŭgajn, en plej bonaj kazoj nur malprecizajn vortojn kaj esprimojn. Ekzemploj estas denove abunde haveblaj: “Klimbim” estas ne “ĉagreno” (pĝ. 325), sed “ornamaĉo”, “ĉarlatanaĵo”. “La plej bona maniero de forpaso” (pĝ. 279) ne necese estas unu el la plej noblaj, majestaj aŭ sublimaj (erhabend).

Foje li klopodas anstataŭi malfacile tradukeblan vorton, sed ne ĉiam kun tro da sukceso. Sur pĝ. 103 elmarŝas “infanterianoj” — jam en la traduko inter citiloj. La leganto, kiu ne havas la originalon ĉemane ja ne povas scii, kial ili aperas inter citiloj kaj supozas, ke tiel estas en la originalo. Sed tiam li eraras, ili marŝas intercitile, ĉar la tradukinto bezonis tradukon por “Landsknecht”. Eble li timis la neologismon “landskneĥto” (Esperanta Bildvortaro, pĝ. 614, №32), sed se tio estas la vera kialo, mi ne komprenas, kial li ja uzas “knajpo”, kio eĉ ne aperas en la nova vortaro de Erich-Dieter Krause (1999).
 

Nomoj

Chmielik uzas — politike korekte — la nunajn polajn nomojn. Oskar Matzerath do vivas en Gdansko. La fono de La lada tambureto tamen estas esence germana, do denove li maltrafas la etoson de la libro. Grass anoncas la ŝanĝon en la libro: “kaj nun (!) Danzig estis nomata Gdansko” (pĝ. 359, mia emfazo).

Aliaj loknomoj estas tiom distorditaj, ke apenaŭ eblas rekoni ilin: Lisjo (pĝ. 314) estas la franca urbo Lisieŭ. Iuj eble divenas, ke Bajrojto (pĝ. 269) estas Bayreuth.

En la germana versio aperas konsekvence la kaŝuba nomformo Koljaiĉek, kun sama konsekvenco Chmielik devige pligas ĝin al Koljaĉek (pĝ. 30).

Pro la mania esperantigo de la nomoj, scivolema leganto ne plu havas la eblecon mem trovi informojn, kiujn la libro ne donas. Neniu povas diveni, ke Kverks (pĝ. 104) estas Quex en la originalo.

Interese estas krome, ke Grass ĉiam donas al Pilsudski la pollingvan titolon “Marszałek”, sed en la esperanta traduko li estas normale “marŝalo” … kial?

Dialektoj

Ne facile respondebla demando estas, kiamaniere oni redonu dialektojn kaj regionajn normojn en Esperantaj tradukoj. Kelkaj verkintoj ja elpensis propran dialekton, sed ĝenerale tio aspektas nenature, konstruita. En la esperanta traduko ni devas ankoraŭfoje noti, ke la tradukinto ne sukcesis redoni la riĉecon de ankaŭ tiuj lingvaj tavoloj.

Tiu, kiu legas la libron por la unua fojo tre rapide eltrovas, ke estas malfacile orientiĝi en la romano. Tiu traduko bedaŭrinde ne helpas la scivoleman leganton, ĉar ofte ni apenaŭ retrovas la vortojn en tiu esperantigo, por tute ne mencii la spiriton.

La eldonejo alvokas: “Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin” (I.Lejzerowicz). Tio estas necesa maksimo: se vi ne volas legi la libron, vi aĉetu ĝin. La libro estas belaspekta, plaĉe bindita, presita sur bona papero, sed se vi celas legaĵon, elektu prefere alian titolon el la sendube bonkvalita sortimento de la kleksa eldonejo.

NOTOJ

1. Chmielik tradukas pedante “mil naŭcent”.

2. Oskar komparas sin foje kun Jesuo. La avino de Jesuo laŭ la protoevangelio de Jakobo nomiĝis Anna.

3. Estas notinde, ke Agnes, la “kara panjo” de Oskar, kaj Dorotea, la lasta “amatino” de Oskar, mortis defendante sian virgulecon. Kaj pri Maria sufiĉas: “Ŝi ne nur nomiĝis Maria, ŝi estis tia” (pĝ. 229).

4. Oskar ŝatas la helecon de flegistinaj uniformoj.

5. Paul Christaller. Deutsch-Esperanto Wörterbuch (1923), pĝ. 285. Se la tradukinto aŭ almenaŭ la tiel nomitaj lingvaj reviziantoj foje estus konsultintaj normalan vortaron, ili povintus forigi almenaŭ kelkajn erarojn.

6. Fonetike pli korekta formo en PIV: Dancigo.

7. Hitlerjunge Quex (romano de Karl Aloys Schenzinger de 1932) estis unu el la ikonoj de la nazioj.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 2001: 8-9 (82-83).


Recenzoj