Konto de l' vivo

Gubbins, Paul. Konto de l' vivo: Originalaj teatraĵoj / Antaŭpar. Zofia Banet-Fornalowa. — Antverpeno: FEL, 1998. — 139 paĝoj. — (Serio “Stafeto”; N-ro 22).

Paul Gubbins estas moderna kaj vaste konata publicisto. Li ne estas novulo en verkado de porteatraj tekstoj. Kvar el liaj teatraĵoj ricevis premion en Belartaj konkursoj de UEA. Li estas lingvisto-instruisto, doktoro, docento. Li trejniĝis kiel ĵurnalisto kaj laboris en redakcio de regiona gazeto. Paul Gubbins estas kunredaktoro de Monato kaj onidire tre gaja homo.

En 1996 Esperanto-teatro festis sian 100-jariĝon. Oni povas konstati, ke dank'al sindediĉa laboro de entuziasmuloj — aktoroj, reĝisoroj, verkintoj kaj ĉiuj teatroŝatantoj, la E-teatro vivas, funkcias kaj montras al la mondo, ke Esperanto estas fenomeno ne nur socia, sed ankaŭ kultura.

Samokaze oni tamen devas konstati, ke E-teatro ne atingis dume tian signifon, kian, dezirinde, ĝi devas roli en esperanto-kulturo. Des pli, ke la originalaj teatraĵoj en la internacia lingvo ne oftas kaj plejparte estas ne tiom altnivelaj, kiel tiuj en la naciaj lingvoj. Krom tio, la originalaj E-dramverkoj plejparte ne atingas la nivelon de originalaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj.

La kialo sendube estas tio, ke la dramo estas la plej malfacile verkebla ĝenro de literaturo kaj la verkisto-dramisto krom literaturaj talentoj devas same bone koni la leĝojn de la sceneja arto. Eĉ en la naciaj literaturoj bonaj dramistoj estas nemultaj, des pli maloftas ili en Esperanto.

Sed tamen, kiel el ĉiu regulo ekzistas escepto, tiel same troviĝas bonaj dramverkantoj en la internacia lingvo, inter ili Paul Gubbins, kies originalajn dramverkojn kuraĝis eldoni Flandra Esperanto-Ligo por popularigi ĝenron de teatraĵoj per tre bona ekzemplo.
En la kolekto troviĝas verkoj: Konto de l'vivo, Hotelo de l'teatro, Lunĉo de Luĉinda kaj Bela la mateno. La tuta libro estas skribita per lerta kaj tre agrabla lingvaĵo kaj la dram-kapablojn de la aŭtoro ni prezentu ĝuste laŭ Konto de l'vivo.

Do, bonvolu imagi provincan urbon ie en la evoluinta lando. Sur la scenejo dum la tuta spektaklo estas modesta sed agrabla apartamento de homo, “kiu loĝas por vivi, sed ne vivas por loĝi”. La loĝejo apartenas al Justus Fridlander, 70-jara magistratano, kiu la tutan sian vivon dediĉis al la laboro por sia ŝatata urbo, kies problemoj, sukcesoj kaj malĝojoj estis la senco de tuta lia vivo.

Rolas ankaŭ lia 30-jara filino Anabel, ŝia fianĉo, 35-jara sed jam sukcesa kaj riĉa “kapitalista ŝarko” Bertven Dator, juna sindikatisto Jose Felan, hejma kuracisto maljuna Rolf Nilsen kaj la dommastrino Lisbeta Traŭr.

Fabrikisto Dator planas konstrui en la urbo cigaredan fabrikon. Ĝi devas doni novajn laborlokojn al la urbanoj, suferantaj pro senlaboreco, precipe por juna generacio. Anabel ege amas s-ron Dator kaj ambaŭ aspektas kiel feliĉaj gefianĉoj, nur unu paŝo apartigas ilin for de la feliĉa geedziĝo kaj “miela monato”.

Tiutage la urba magistrato en sia kunsido planas konfirmi la decidon pri la konstruado de la tabak-fabriko. Multaj magistratanoj, urbanoj... ŝajnas esti por, eĉ la juna sindikatisto-socialisto Jose Felan, kiu ne ŝatas kapitaliston Dator. Multaj, sed ne ĉiuj. La patro de Anabel, s-ro Justas Fridlander.

Tiu eminenta magistratano estas ege estimata en la urbo kaj fakte de lia opinio plene dependas decido de la urbmagistrato. S-ro Fridlander kontraŭas la cigaredfabrikon pro la tre simpla kialo — “por la sano fumado estas venenado”.

Tamen la intrigo estas tio, ke ĝuste ĉi-vespere, kiam devas okazi la decid-kunsido, s-ro Fridlander sentas sin tre malbone, li ege malsanas, lia doktoro malpermesis al li aktivi. Sen lia ĉeesto la magistrato tute verŝajne povas kliniĝi al la argumentoj “por la fabriko”.

Tial klare por s-ro Dator gravas restigi Fridlandero'n hejme. Tiucele li uzas sian fianĉinon Anabel, la filinon de Fridlander. La enigman rolon ludas la dommastrino Lisbeta... Kio fine rezultiĝis, vi ekscios leginte la teatraĵon mem.

“Preterpasis al mi la tuta vivo. Kaj mi konkludis: iam oni devas ekvilibrigi la konton ... Mi devas nun ekvilibrigi mian vivo-konton” — diras s-ro Fridlander. En tiu citaĵo estas la filozofia kerno de la verko.

La enhavon de la restintaj tri teatraĵoj ni ne rakontu, nur menciu, ke Hotelo de l'teatro estas farso, en kiu prezentiĝas, kiel kutime en la “hotelaj verkoj”, diversaj personoj. Ĉiuj ili, estinte anonimaj, deziras ludi rolojn, kiujn ili, evidente, neniam ludos en la reala vivo. La hotelo troviĝas apud teatro...

Lunĉo de Luĉinda estas vere amuza, facila kaj agrable legebla farso kun tre bona intrigo. La eterna temo pri amorado, aludo kaj ĉio, kun tio ligita...

Tute alias Bela la mateno. Ĝi estas avangarda kaj... iel ligiĝas kun “teatro de absurdo”. Temas pri la mondo de ideoj... de tiuj, kiuj ne povas trovi en la vivo sian lokon.

La tuto legiĝas interese, facile kaj pensige. Ĉiu verko havas sian “filozofian kernon”. Sed krom la enhavo tre bona estas la formo de la teksto, la lingvaĵo, komparoj, proverb-eldiraĵoj, komparoj kaj bonaj frazoj, brilantaj tie kaj tie... Jen ekzemple:

ĉeno de estonto, estanto kaj pasinto;

— vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA... netuŝitaj;

— naŭze estas, kiam homo naskiĝas kun ora kulero en la buŝo;

— tage rumon englutu — neniam kuraciston salutu;

— ni parolu malkaŝe, vir'-viren, amik'-amiken;

— kion vi volapukas?

— ĝis neniam revido!

— anekdoktoro;

kaj multaj aliaj.

Mi, kune kun la eldonintoj esperas, ke la legantoj trovos la teatraĵetojn de tiu kolekto interesaj kaj ke profesia aŭ amatora trupo enscenigos ilin.

Agrablan legadon!

Viktor Kudrjavcev (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2000. №4 (66)


Al la indekso de la recenzoj