Tiu ĉi tema etvortaro estas interesa kaj eĉ grava eldono en la historio de esperantaj vortaroj. La formo estas noviga kaj interesa. Laŭ la aŭtoro, tiu ĉi formo de vortaro devenas el ŝia multjara sperto de instruado de esperanto (interalie en la Esperanto-fako de Eötvös Universitato en Budapeŝto). Certe la vortaron oni plej bone uzas kiel ilon en la perfektigo de esperantoscio ol kiel referencan volumon por serĉi vortojn kiam oni legas. Por pli efike uzi ĝin en la lernado, instruado, la vortaro enhavas ankaŭ 15 paĝojn da ĉefe leksikaj kaj komunikaj ekzercoj.
La vortaro havas du ĉapitrojn kun po kvin bazaj subĉapitroj. La subĉapitroj de Lernado estas: 1. Bazaj faktoroj de instruado; 2. Studobjektoj, leciono, taksado; 3. Lerneja ekipaĵo; 4. Supera instruado; 5. Scienca vivo. La subĉapitroj de Laboro estas: 1. Laboro ĝenerale; 2. Dungo; 3. Laborkondiĉoj; 4. Oficejo; 5. Profesioj.
Ĉiuj subĉapitroj konsistas el temoj — kapvortoj, sub kiuj aperas diversaj rilataj esprimoj, ordigitaj laŭ diversaj kategorioj: 1. tipoj de la kapvorto, 2. verboj (kaj verbaj esprimoj, indikilo →), 3. adjektivoj (indikilo simbolo ○) kaj 4. vortoj asocieblaj al la kapvorto (indikilo ♣), vidu ekzemplon en la paĝosuba bildo.
Ekzemplo de tio en la vortaro troviĝas sur paĝo 49, kie juĝnotoj estas listigitaj. La usona sistemo uzas literojn kaj la hungara sistemo uzas numerojn. Esperanto en tiu kazo aplikas numerojn kun klarigoj, ekz. kvaro, bona. Kroma problemo en la ĉapitro pri lernado estas, ke la usona kaj brita lernejsistemoj estas tre diferencaj. Eĉ kiam ili estas similaj, ofte la terminoj estas malsamaj kaj ofte realaĵo en unu sistemo ne havas ekvivalenton en la dua (ekz. ne ekzistas abiturienta ekzameno en Usono). La necesaj kompromisoj inter la usona kaj brita uzo estas bone elektitaj, kaj trafe tradukitaj esperanten. Sed kvankam vere malfacile estas paroli pri eraro en la angla uzo, la neeviteblaj problemoj ĉe la farado de anglalingva vortaro signifas, ke ĉiu anglalingvano trovos ion ĉi tie por diskuti. Mi povus ekzemple diskuti iomete pri uzado de kelkaj artikoloj, sed tio estas malgranda plendeto kompare al la ĝenerala bona kvalito kaj utileco de la vortaro.
Sume tiu ĉi vortaro havas freŝan formon kaj ambician celon. Ne mankas dulingvaj vortaroj inter esperanto kaj variaj nacilingvoj, sed vere malmultaj estas verkoj en kiuj, esperanto samtempe pontumas inter diversaj nacilingvoj. Proponantoj de esperanto kiel pontlingvo, ekzemple en Eŭropa Unio ŝajnas ofte ne konsideri la malfacilaĵojn de tiu rolo.
Ĉi tiu etvortaro montras la malfacilecon, sed ankaŭ la potencialon de esperanto en tia kunteksto, sen misapreci nek unu nek la alian. Ĝi devas nepre troviĝi en la librejo de ĉiu, kiu interesiĝas pri almenaŭ du el la tri lingvoj. Fakte, ĝi taŭgus en instruado de iu ajn el la tri lingvoj per unu de la du aliaj kaj mi trovis ĝin tre helpema en mia entuziasma (kvankam ofte ne tre sukcesa) hejmstudado de la hungara. Ĝi ankaŭ estas necesega al ĉiu, kiu interesiĝas pri faka vortprovizo aŭ problemoj de esperanta tradukado aŭ leksikografio.
Michael Farris
Malkovraĵo: La aŭtoro de la recenzo estas laborkolego de la vortar-aŭtoro kaj ankaŭ helpis (tre malmulte) kontroli la anglalingvan parton de la vortaro.
La Ondo de Esperanto. 2003. №10 (108)