Mi malfermis la libreton. El Ĉeĥio. Diable! Ĉu ab hik deinde ceke kiksi inter imensaj miŝmaŝoj of redundaj piĉismoj ak rumlerismoj? (Dezirantoj kompreni la lastan frazon bonvolu mem fosi en vortaroj, mi ne senigos vin je tiu plezuro!) Des pli — verkita de virino. Tamen ja necesis recenzi! Kaj ĉio evidentiĝis ne tiom mava, kiom mi atendis.
Do, naŭ versaĵetoj de Jana Cichová. Feliĉe, en normala Esperanto, tuj komprenebla. Naturaj sentoj, eternaj temoj: tento, kulpigo, pasio. Vivo, fato, mizero, morto… Mankas geniaj trovaĵoj, tamen ĉio estas zorge kaj firme “ĉarpentita”. Simplaj, senpretendaj desegnaĵoj de Jiří Schäfer bone harmonias kun la teksto. Eble ĝuste la natureco, manko de pompaj ambicioj kaj pucaj stil-ornamaĵoj povas logi legantojn al tiu modesta verskolekto. Ĝi bone taŭgas, se vi strebas kvietigi perturbitan animon, ripozi se al vi mankas spiritaj fortoj por percepti kaj digesti elstaran ĉefverkon. Ŝatantoj de tia poezio multas en ĉiuj lingvoj, kial ne ankaŭ en Esperanto?
Fine de la libreto troviĝas du versaj “amikaj rigardoj”. Milo? Luka? rafinite komplimentas al la poetoj ĝenerale, kaj Ludmila Jevsejeva esprimas sian admiron al la “alloga duopo”: Eli (Urbanová) kaj Jana. Certe Jana Cichová ne atingas la nivelon de majstreco kaj famon de Eli Urbanová aŭ de Ludmila Jevsejeva, sed ni estu indulgemaj! La komencantoj bezonas facilan legaĵon por ne estis fortimigitaj de la esperanta kulturo. Do, estas bone, ke tiu libro aperis, kvankam certe ĝi ne havas mondan signifon.
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1996. №3 (28)