Ni tostu la verdan fortunon

Georgo Handzlik. Ni tostu la verdan fortunon...: Kompakta disko. Bielsko-Biala: KLEKS, 1999.

Kantoj de Georgo Handzlik estas po trione filozofia, sarkasma kaj lirika priskribo de socie aktualaj temoj. Ankaŭ ofte la ĉeftemo de liaj kantoj estas Esperantujo. Ne eblas tranombri ĉiujn, sed jen kelkaj: Kabeiĝos iam mi, Esperantisto ekesto kaj malapero, Ripetado. Pri nia movado li plejparte ridas (sed ne nur, certe):

Pro la kluba prezidanto kiu hontas porti stelon,
Pro kasisto, kiu prenis kason kun kotiztabelo,
Pro la libroj nevenditaj kaj abonoj nelegitaj
Kabeiĝos iam mi, kabeiĝos iam mi.
Inter la ceteraj temoj tuŝataj de Handzlik elstaras la milita temo, pri tio temas en la kantoj La knaboj de nigra-blanka foto, Justaj bomboj. Tamen, ĉiam esprimante sian opinion, la aŭtoro ne ĉiam estas objektive prava (kvankam ĉi-foja praveco aŭ malpraveco estas diskuto por alia rubriko):
Kaj amik' el Ĉeĉenio
vivas nun en montarbaro,
ĉar lin ĉasas ne ludante
mila rusa soldataro.
Rusa barda tradicio kutimigas la ŝatantojn de tiaspecaj kantoj al la konstanta (jam de pli ol 30 jaroj!) aspekto de vera bardo. Temas pri homo tre dece vestita, kies kantoj estas plenumataj ne tro profesie el teknika vidpunkto, nome estas nek profesia voĉo, nek klasika gitarludado, sed tio ne tre gravas ĉar dominas la enteksta senco, eĉ se laŭ formo ankaŭ tekstoj ne perfektas. La kantoj de Handzlik pruvas, ke ne nur en eksUSSR vorto “bardo” signifas la samon (nu, pri vestoj ne eblas juĝi laŭ la KD).

La kantoj estas ludataj tre simple, kun sporada agrabla enplektiĝo de piano kaj violono. Preskaŭ ĉiujn kantojn Handzlik komponis mem, kaj ĉiujn tekstojn (escepte de du tradukitaj) verkis.

Lia kantmaniero estas same tradicia por la bardoj. Malofte, sed tamen falsetanta, la voĉo de l' kantisto postlasas agrablan impreson. Menciindas ke fojfoje li prefacas certajn kantojn per mallonga priskribo (ekzemple en la sama Kabeiĝos li klarigas kiu estis Kabe k.t.p.). Estas bezonata, kvankam eble ne ĉiam lerta metodo.

En la KD troviĝas ankaŭ vere lirikaj kantoj ? ekzemple Finnlando. Estas tre harmonia kanto, en kiu Handzlik priskribas naturon, sunon, etoson de Finnlando, kaj daŭre ripetas ke li ne povas forgesi “belajn okulojn de Anna”.

Speciale frapa estas la kanto Egalec' per lingvo. En la kanto la aŭtoro akre priskribas sorton de senmona kaj senlabora malfeliĉulo, kiu estas atakata de la vivo, kaj kiu konstante aŭdas pri Egalec' per lingvo. Sed ne nuntempe povas ekzisti vera egaleco en la mondo, eĉ se ĉiuj parolus la saman lingvon...

Estas bedaŭrinde, ke la bonkvalite eldonita KD ne enhavas libreton kun la tekstoj de la kantoj, ĉar en tiaj kantoj gravas vortoj, kaj foje estas necese reveni al ĵusa verso por pli bone kompreni kion celas la aŭtoro.

Ĉi tiu KD ne povas esti fona muziko, ĉar bardaj kantoj ĝenerale estas destinitaj ne por orelumi fluantajn sonojn, sed ĝuste por aŭskulti. Kaj la disko de Handzlik Ni tostu la verdan fortunon... estas vere aŭskultinda.

Grigori Arosev (Ruslando)


Egalec' per lingvo

Vi diras: “Egalec' per lingvo”,
Kaj nia lingvo taŭgas plej,
Sed vi per aŭto kaj mi perpiede
Iras al sama kongresej'.

Vi diras: “Egalec' per lingvo”,
Kun kafo ĉe la televid',
Dum mi malsatas sur la placo.
En poŝo nur dolaroj tri.

Vi diras: “Egalec' per lingvo”,
Viandon vi aĉetis por la kat'
Kaj mi malseka pro la pluvo
Tranokton serĉas sur la strat'.

Vi diras: “Egalec' per lingvo”,
Sed tio ne funkcias pli,
Ĉar vi ĉe Volvo trovis la laboron,
Nepagipova estas mi.

Teksto kaj melodio
de Georgo Handzlik

La Ondo de Esperanto. 2000: 12 (74)
Recenzoj