La policista duopo Svedberg kaj Jankéus havas nun la malfacilan taskon trovi la murdinton. Malfacila estas tiu tasko, ĉar la neĝo sukcesis forigi preskaŭ ĉiujn spurojn. Ni sekvas la esploradon de la polico. Sten Johansson priskribas tiun esplorlaboron pli realisme ol kutimas en krimromanoj: jen aperas iu indico, alia spuro ŝajne sekvas al Kaliningrado, plia al Kaŭkazio. Kaj kie estas tiu suspektinda ruso?
Abundo da demandoj, sed nenia respondo kaj meze de la libro la polico rezignas pri solvo de la enigmo, sed tiam helpas la hazardo kaj la mozaikeroj fariĝas bildo.
Neĝo kaŝas nur… estas la tria romaneto en la serio kun Svedberg kaj Jankéus.
La serio sekvas la sezonojn kaj mankas nur printempo por kompletigi la ciklon. Bedaŭrinde mi (ankoraŭ) ne legis la aliajn romanojn de la serio. Fakte mi ne bedaŭras, ĉar nun mi ja havas la antaŭĝojon konatiĝi kun somera krimo en Falĉita kiel fojno (1997) kaj aŭtuna murdo en Trans maro kaj morto (1999).
Tiu romano apartenas al la skolo de modernaj svedaj krimromanoj. Ni pensas unuavice pri Henning Mankell (Hundoj en Riga), kies Wallander deĵoras en marborda Ystad. Aliaj motivoj memorigas pri Voku longdistance de Åke Edwardson. Sed la intrigo, kiun Sten Johansson prezentas ja estas memstara.
Sten Johansson uzas simplan, sed imagivan lingvon, tiel kaj komencantoj, progresantoj kaj spertantoj povas ĝui lian prozon. Nekutimajn vortojn (ne estas multaj) klarigas la glosaro.
Eĉ tiuj, kiuj ne nepre ŝatas krimromanojn povas distri sin kun tiu libro. Eble ankaŭ ili bedaŭros, ke la libro jam finiĝas post 80 paĝoj.
Wolfgang Kirschstein (Danlando)
La Ondo de Esperanto. 2001: 7 (81)