Verki facile. Sten Johansson verkis libron. Li verkis la libron por komencantoj. En la komenco li uzas nur simplajn propoziciojn. En la tria ĉapitro ni rimarkas, ke li ankaŭ uzas subpropoziciojn. Tiel la enhavo fariĝas iom post iom pli postulema. Li ne trudas participojn al siaj legantoj.
Jen mi klopodis verki facile — kaj devas tuj konstati, ke Sten Johansson ĉiam pli bone sukcesas en tiu ĝenro. Per 545 malsamaj radikoj li kreas facilan, sed tamen atentokaptan intrigon. La leganto miras, kiam okazos la krimo de Katrina. Jen kaj jen aperas eblaj spuroj — ĝis Katrina finfine krimas en la antaŭlasta ĉapitro. Ankaŭ ŝia krimo — parenteze — ne utilis.
Ofte verkantoj de porkomencantaj legaĵoj ŝajnas kredi, ke ili ankaŭ devas verki sur enhave banala nivelo. Tiel ili faras ursan servon por niaj komencantoj. (Mi plendis pri tio aliloke.) Tiaj verkantoj absolute ne stimulas la intereson de niaj komencantoj. La sekvo estas, ke komencantoj ne emas legi tiajn tedajn verkojn. Ofte tiaj bedaŭrindaj legantoj pensas dum sia tuta esperantista kariero, ke endus balai nian tutan literaturon sub la tapiŝon. Kaj jen diabla cirklo.
Feliĉe Sten Johansson prenas sian celgrupon serioze. La libreto havu multe da komencantaj kaj ankaŭ spertaj legantoj. Espereble Katrina plukrimos en Esperantujo.
Wolfgang Kirschstein (Danlando)
La Ondo de Esperanto. 2002. №5 (91)