Dis! De naskiĝo ĝis la lasta stacio

Johansson, Sten. Dis! — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2001. — 135 paĝoj.

Sten Johansson en la antaŭparolo nomis sian verkon fikcia. Post la tralego aperas imago, ke la aŭtoro traktas la terminon “fikcia” kiel “ne aŭtobiografia”. Ĉar la eventoj, agoj, deziroj, pensoj kaj sentoj de la personoj en la romano estas tute realaj, naturaj kaj rekoneblaj. Inkluzive eĉ pensojn kaj sentojn de antaŭnaskiĝonta infano en utero kaj de mortinto antaŭ kremacio.

La romano konsistas el dek tri noveloj, en kiuj estas priskribita la vivovojo de la protagonisto, rakontanta pri si mem. Estas montrata ordinara (aŭ preskaŭ ordinara) viro, plejparte en la rilatoj amaj kaj amindumaj kun pluraj inoj. Per liaj pensoj, rememoroj kaj revoj respeguliĝas majstre kaptitaj kaj eble profunde kaŝitaj trajtoj de apartaj homaj karakteroj kaj de la homa naturo esence kaj entute.

Paralele al la novelaro kaj inter la noveloj estas apartaj ĉapitroj kie temas pri pasaĝero, kiu veturas buse de haltejo al haltejo, de unu viva epizodo al alia, de unu rememoro al alia kaj tiel ĝis la vivofino.

Profunda scio de la karakteroj estas nealtrude montrita per aro de etaj ĉiutagaj kaj kutimaj detaloj, priskribitaj kun mola humuro. Kelkaj povas esti preskaŭ aforismoj. “Kiu ĝuo pli grandas — ricevi siajn preferatajn muzikaĵojn, aŭ scii, ke la eksamato ne ricevas la siajn?” (En fojnamaseto, pĝ. 16). Aŭ: “Iam ŝi lernis de iu instruisto bonegan argumenton, kiu konvinkis ŝin pri la malbelo de Esperanto. Bedaŭrinde ŝi forgesis la argumenton, tamen ŝi restis konvinkita” (Subtera eksterlandano, pĝ. 42). Similaj ekzemploj estas multaj.

En la romano estas ankoraŭ unu linio strukture ne apartigita, tamen rimarkebla. Nome pro tio la protagonisto ne estas tute ordinara persono. Li estas esperantisto devena el la esperantista familio. “…ordinara juna familio, tamen ankaŭ neordinara. Miaj gepatroj estis aktivuloj en la loka Esperanto-klubo…” (Aprila inundo, pĝ. 9). La aŭtoro pere de sia heroo montras bonan konon de tiu fenomeno kiun ni kutime nomas Esperanto-movado.

Ĉi tie mi kun grandega plezuro renkontis eksterlandan kolegon kiu same rimarkis kaj kun specifa humuro priskribis tiujn trajtojn de la esperantistoj, kiuj estis rimarkitaj de ni antaŭ dudeko da jaroj en tiam sovetia t.n. junulara Esperanto-movado. Temas, interalie, pri ne troa deziro legi librojn (“Librojn legu la verkisto”); esperantista profesia atributaro — “dormis … preleganto kun diapozitivoj” (pĝ. 9) (komparu kun Lumbildit' de Viktor Sapoĵnikov); ĵonglado per sigloj FIK kaj FEK en titoloj de organizoj (1981j, Omsk, Aleksej Aleksandrov); nunaj aŭ ne nur nunaj fieraj blagoj kaj deklaroj pri kabeado, kiuj restas nur deklaroj (“Kabeiĝos iam mi” de Georgo Handzlik kaj la brua ondo pelata de Jurij Finkel).

Deklari pri io ja estas pli facile ol agi, des pli kabei ĉar Esperanto kiel fenomeno socia estas mistike alloga, certe ne por ĉiuj sed ĝi kapablas kapti kiel mistera The House Of the Rising Sun. La aŭtoro lerte kaj sperte priskribas ankaŭ morojn kaj kutimojn en junularaj politikaj rondetoj, kiam interrilato inter, ekzemple, marksismo kaj feminismo rezultis esti… koito, kopulacio — ko to poado laŭ Sten Johansson (“En fojnamaseto”, pĝ. 18.). Ankaŭ Esperantaj kluboj kaj rondetoj ne estas esceptoj (“Jen eble la kaŭzo ke la lingva diskriminacio ne ĉesis”, pĝ. 22) kaj scii Esperanton ne signifas esti anĝeleto (“diferenciĝi de la ceteraj homoj, ne fumante, ne drinkante, sportante k.s.”).

La bela kaj flua lingvaĵo de la romano ne impresas kiel klasika Esperanto. La lingvaj eksperimentoj ne mankas, sed la bilanco inter reguloj kaj malreguloj estas akurate gardita, kio refoje montras ke la Lingvo Internacia ne estas dogmo, se oni scias ĝin uzi bone. Tamen aperis amuza demando pri du remiloj, unu el kiuj estas remilo simpla kaj la alia ĝia parulo, ĉu tio estas paŭsaĵo el la sveda lingvo aŭ la verkisto atribuis al tiuj objektoj inajn kaj virajn trajtojn — simile al homa paro (“al viro farendas, kio farendas al viro”, pĝ. 78)?

Do malgraŭ multaj neologismoj la bezono en zorge kompilita bonega glosaro preskaŭ ne aperas por la okcidenta leganto. La frazoj estas kurtaj, sed esprimivaj, sen troaj klarigoj pezaj. Apartan plezuron donas pluraj kalemburoj: temp' está — venis tempo dum tempesto; dis-ertacio — defendenda scienca tezo pri disiĝo.

Kaj laste kelkaj vortoj pri la kovrilpaĝo. Ĝi dise malharmonias kaj malkoincidas kun la esenco de la verko. Kiom fajna estas la lingvaĵo, trafaj rimarkigoj, molaj kaj saĝaj humuraĵoj, tiom malalloga estas la bildo sur la kovrilpaĝo, kie du nebelaj, nejunaj kaj malsimpatiaj inoj pozas nenature kaj imitas penon trapenetri en pantalonon de iu ulo, kies supra korpoparto estas ekster la foto. Eble la eldonejo per tio celis substreki la titolon Dis! (dis-harmonia, dis-koincida)? Aŭ tio estas ilustraĵo por la 11a novelo (Du inoj enlite)? Lastokaze tio plene ne taŭgas, ĉar la novelo kun tia elvoka titolo havas tute korektan kaj molan enhavon.

Se la eldonejo per tia malmodeste provoka bildo penis allogi la legantojn, tiam laŭ mi, ili faris eraron. En la unua Balta Esperanto-Forumo (Kaliningrad, julio 2002) en la seminario pri literatura kritiko klare evidentiĝis ke ja pasis en la pasintecon la malnova praktiko, laŭ kiu ĉio eldonita en Esperanto estas leginda, legenda kaj akirenda. Nun la leganto iĝis pli postulema, pli klera (kaj iusence kaprica) pri elekto de libroj kaj revuoj. Tio rilatas eĉ al ekstera aspekto de la libro. Kaj, sekve, kio taŭgas por sekse zorgitaj knabetoj, tute povas malefiki al la personoj kleraj kaj sobraj. Kaj malutili al bona aŭtoro.

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2002. №12 (98)


Recenzoj