Tiu negranda verskolekto malhavas prefacon kaj informojn pri la aŭtorino; kelkfraza prezento far Chris Declerck sur dorsa kovrilo apenaŭ rimarkeblas. Do legu sen antaŭjuĝoj: jen poemoj kun rimoj kaj ritmo (iufoje iom lama), jen “liberaj”.
Cetere, mi plezure trovis preskaŭ eksmodajn poemformojn — trioleton, rondelon… La temoj estas kaj eternaj (amo, naturo, rememoroj), kaj modernaj (poluado, konsumsocio, atomenergio). Do io por ĉies gusto. La enhavo ofte sufiĉe banalas, kelkfoje eĉ tro (“Kvankam”, “Surprizo”). Tamen eĉ banalaj vortoj kun banala rimo foje impresas akre:
Subite sagas la dolor':Fakte ĉiujn ideojn kaj sentojn ni jam plurfoje aŭdis de aliaj poetoj, tamen Rejna De Jong ofte sukcesas turni ilin per nekutima flanko. Foje por tio servas eĉ regulo de Esperanto-gramatiko (“Dolĉamaro”). Iam lasta verslinio tute ŝanĝas la sencon de la tuto (“Dimanĉa mateno”, “Nia vivo-libro”). Ne mankas ankaŭ ĉiutagaj bildoj, viditaj “per freŝa okulo” (“Sorĉas la suno”), troveblas vere perlaj frazoj: “fulma fajrero transsaltis tempone”, “ŝafoj salute nin albeis”.
por ĉiam tio estas for.
La plej atentindaj poemoj en tiu kolekto estas angore minoraj, sed vere majstraj. Jen “Al ĉiuj naskotoj”:
Naskotoj,kaj jen “Finiĝis la libro”:
(…)
prefere abortigu vin!
Ne pensu, ke vi — ĝuste vi! —
savos la homaron,
ĉar kion iam skribis Dante
pri l' infero,
tio validas por la tuta homa mond':
“Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo”.
Finiĝis la libro kiun ni verkis kune,La tuta libreto estas malgaja, senteblas ĝenerala aŭtora pesimismo, al “La naiva optimisto” la aŭtorino rilatas kun amara ironio.
el via senforta mano
falis la plumo.
Al mi restas nur postparolo.
Kelkaj poemetoj mencias konatajn Esperanto-poetojn, kun aludoj al ties verkoj.
Vere mirigis min riĉega vortprovizo de la poemaro. Mi kvazaŭnostalgie rememoris pri iama “Sezona dialekto” kaj devis retrovi vortaron, kiun mi jam dum dek kelk jaroj ne bezonis por legi beletron. Ja malmultaj esperantistoj konas tiomkvante nomojn de birdoj kaj plantoj (kaj kapablas rekoni tiujn en naturo)…
Etaj mankoj de la libreto tute ne dependas de la aŭtorino. La ĉefa bedaŭrindaĵo miaopinie estas bela, sed neoportuna litertipo — kelkaj literoj tre similas unu la alian: majusklaj A, R, B, ankaŭ majusklaj K, H apenaŭ distingeblas, kaj speciale minusklaj “a” kaj “o”. Tio ja precipe agacas por Esperanto — rusoj, rememoru, kiel oni riproĉas nin pro malklara prononco! Preserarojn mi tute ne rimarkis. La kovrilo prezentas belan pejzaĝon, la broŝuron vere agrablas preni en la manojn.
Bonega donaco por trankvila meditema homo, kiu scias kaj ŝatas Esperanton. Legu ĝin, kiam vi tristas dum longaj vintraj vesperoj…
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2003. №3 (101)