Kiel emfazis recenzo de la antaŭa volumo el la serio, verkon el terminologia konferenco necesas mezuri laŭ faka kaj tema adekvateco kaj laŭ terminologia ĝusteco kaj precizeco. Rilate ĉi-lastan kriterion la kvalito estas sufiĉe bona, kio atestas atentajn redaktadon kaj kontrol-legadon. Tamen kelkaj terminoj estas diskutindaj, kaj diskutigi ja estas unu el la celoj de tia verko.
Ekzemple en la titolo de iu kontribuo aperas la esprimo “diĝita mondo”, kvankam multaj malaprobas la novismon “diĝita” favore al la radike fundamenta “cifereca”. Certe “cifereca” tre taŭgas por la faka uzo de komputilistoj, sed en la esprimo “diĝita mondo” ne temas pri fakvorto, sed pri populara frapvorto. Ĉu eble “diĝita” ne havu la signifon de “cifereca”, sed estu komunuza sinonimo de “komputiligita”? El lingvo-ekonomia vidpunkto tia sinonimeco estas maldezirinda; sed sendube aliaj lingvoj el ĝi tiras apartan ĉarmon, kaj do ne estas mirige, se ĝi ĝermas ankaŭ en Esperanto.
Atenton meritas fenomeno, kiu nun multloke burĝonas en skribita Esperanto: la senfinaĵa adjektiva uzo de substantivoj (alivorte, la forlaso de ligo-strekoj). Ĝi aperas ekzemple sur pĝ. 150 en la esprimo “lingvo tradukado” (anstataŭ “lingvo-tradukado”), kaj sur pĝ. 152 en “«on line» servo” (anstataŭ “«on-line»-servo”, aŭ eble “reta servo”). Ĉar tiaj ne-kunmetaĵoj pli kaj pli ofte aperas ankaŭ ĉe spertaj Esperantistoj, indas diskutigi tiun fenomenon, kiu ja ne faciligas la skribadon, tamen malfaciligas la legadon.
El pedagogia vidpunkto bedaŭrindaj, sed apenaŭ komplete eviteblaj estas kelkaj eraroj terminologiaj: “Navigacia Akto” (pĝ. 17, “navigacia/ martrafika leĝo”), “materi(al)a nivelo” (pĝ. 19), “humana faktoro” (pĝ. 22, “homa”), “rulseĝo” (pĝ. 23, “radseĝo”), “desoksiribonukle(at)a acido” (pĝ. 43), “mortezilo” (pĝ. 111, “ĉizilo”), “duonlumo” (pĝ. 143, “duobla lumo”, “mikslumo”), “traŭmo” (pĝ. 154–156, “traŭmato”). La eraron pri “duonlumo” verŝajne kaŭzis traduko en la vortaro de Krause, kiu ne mencias la du-signifecon de la Germana vorto “Zwielicht”.
Apud tiaj eraroj, eĉ per kontrollegado nur malfacile ekstermeblaj, aperas nur malmultaj neprecizaĵoj, kiujn pli zorga laboro evitus: sur pĝ. 147 aperas citaĵo el la Biblio, Mt. 26.41, en la formo “la spirito volas, sed la korpo malfortas” (en la eldono de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo: “la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta”). Kaj uzante la esprimojn “la ŝtato” (pĝ. 23) aŭ “la aŭtoritatoj” (pĝ. 36) aŭtoroj pensu pri internacia legantaro kaj menciu, pri kiu ŝtato temas (plej ofte pri la propra loĝlando, esceptaokaze pri ĉiuj ŝtatoj).
Laŭ la temoj de la kontribuoj la verko estas ĝenerale laŭdinda, kvankam la specialtemaj artikoloj (6) malmultas kompare al la terminologiaj (10) kaj malmulte okupiĝas pri la aktualaj (“jarmil-sojlaj”) aspektoj de ekonomio, ekz. tutmondigo. Bedaŭrindas, ke pri du kontribuoj aperas nur tre magraj resumoj, kiuj apenaŭ valoras publikigon. Pri kvar aŭ kvin eroj eblas dubi, ĉu ili havu lokon en AEST-volumo, sed ĝuste inter ili troviĝas du tre interesaj artikoloj pri alternativaj alfabetoj kaj metafora uzo de “Esperanto” en aliaj lingvoj — certe multaj legantoj domaĝus ilian forigon. Eble por tiaj artikoloj oni kreu kvaran sekcion en KAEST?
Nur unu artikolo, la lasta, nepre estas mislokita en AEST-volumo. Sian temon, psikologian, ĝi traktas nek science nek el terminologia vidpunkto; la sola ero de la literaturlisto estas samaŭtora libro. Se redaktisto deziras publikigi tiajn artikolojn, prefere li ilin marku kiel ekstertemajn.
Strange impresas la fakto, ke neniun artikolon akompanas glosaro (kelkaj enhavas tabelojn de traktataj terminoj). Ĉar glosaroj altigas la utilecon de terminologiaj verkoj, la organizantoj de la venonta KAEST instigu provizi ilin.
Kvankam restas ebloj por plibonigo, la verko portas tre legindajn kontribuojn, el kiuj terminologoj kaj uzantoj de Esperanto povas egale profiti. Ni esperu, ke ni havos same, aŭ eĉ pli interesan volumon pri KAEST 2002.
Reinhard Fössmeier
La Ondo de Esperanto. 2002. №2 (88)