Do jen plia libreto el tiu ĝenro — “Katorelo”. Kun la prefaco, pardonu, “antaŭmiaŭo” de fama Marjorie Boulton (oni scias, kiel tenere ŝi amas katojn!), kun pluraj simplaj, sed ĉarmaj ilustraĵoj de Bep Thijsse. Eĉ kun ia “konsento” (apenaŭ eblas kompreni, pri kio fakte temas) de la Nederlanda Asocio por Bestoprotektado.
La siama katino detale rakontas pri sia vivo ekde la naskiĝo — kun digno kaj ironio. La unuaj vivospertoj pri la mondo: elrampi el korbo por vidi la tutan loĝejon, petoli kun fadenoj kaj kurtenoj… Sed ja kato de “aristokrata raso” devas scipovi purigi sin, elegante sidi, uzi la katnecesejon — ne tiom facilas lerni ĉion ĉi! Tamen, ĉu vi opinias, ke kata vivo, kompare kun la homa, simplas kaj facilas; ke en ĝi mankas seriozaj problemoj, zorgoj kaj emocioj?
Legu kaj konvinkiĝu, ke tute ne estas tiel! Ankaŭ katoj povas forte ami kaj forte suferi sen amo — kvankam kutime oni atribuas tion nur al hundoj. La hodiaŭa bonstato tute ne garantias la morgaŭan — same kiel ĉe ni, homoj (tion antaŭnelonge spertis ĉiuj ruslandanoj!). Kaj la homoj, interalie, klasigeblas inter hund-amaj kaj kat-amaj. Por konvinke priskribi ĉion ĉi, vere necesas eniĝi en katan felon… kaj la aŭtorino, ŝajne, sukcesis.
La lingvaĵo estas iom tro simpla kaj “fundamenta”, la tradukisto iom trouzas la kunmetitajn formojn kun “-ata”. Sed eble ĝuste tio bonas por legantoj, posedantaj la lingvon ne tute virtuoze.
Porinfanaj libroj en Esperanto ege malmultas, do “Katorelo” estas bonvena. Grandaj literoj, bela bunta kovrilo, multaj bildoj faras la libron alloga. La plej junajn legantojn ĝi simple distros, iom pli aĝaj pli multe ekscios pri katoj — do eble pli bone komprenos sian hejman kunulon, kaj eble eĉ pensos pri graveco de bestoprotektado — ja la libro aludas ankaŭ tion.
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1998. №12 (50)