La kovril-pagho

Ĉu plenvalora lingvo?

Kolker, Boris. Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. — 2a eld. — Rotterdam: UEA, 2002. — 279 paĝoj, il.

Antaŭ ĉio, en la libro ne temas pri la gramatika perfektiĝo. Ĝi celas ion multe pli. Ĝi estas perfektiga kurso, ekzemple rilate al alproprigo de bona Esperanto-stilo.

Tiucele estas prezentitaj bonegaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj posedas propran, malsaman, sed bonan Esperanto-stilon — klasikuloj de la Esperanta literaturo. Do, en la libro la aŭtoro ne teorias pri tio kiu estas la bona Esperanto-stilo. Li simple prezentas plurajn modelojn de tia stilo. Tiamaniere la leganto rapide kaj facile komprenas, ke la bona Esperanto-stilo ne signifas unuformigon de la esprimmanieroj de la esperantistoj. Konatiĝante kun la stilo de aliaj, ĉiu leganto intuicie lernas, kiamaniere li devas plibonigi sian propran stilon. Kaj tio estas bonega, ĉar la leganto samtempe komprenas kiom riĉa kaj multfaceta jam estas la Esperanto-literaturo.

Pri la teknika aranĝo de la libro: Nigraj literoj sur pala oranĝa fono estas tre bonaj, tamen pale-oranĝaj leteroj sur blanka fono apenaŭ estas legeblaj. Eble oni devus provi kiel aspektus sur tia fono verdaj literoj, aŭ la literoj estu simple nigraj, nur pli dikaj, aŭ iomete pli grandaj.

La aŭtoro skribas nur la nomojn latinliterajn en la originalo unue kaj en krampoj ilian esperantigitan formon, anstataŭ male. Do, la problemo pri la personaj nomoj en la libro ne estas bone prezentita.

Kiam oni tradukas iun verkon en la bulgaran kaj rusan lingvojn, la nomo de la aŭtoro kaj la nomoj de la personoj en la libro estas fonetike naciigitaj, t.e. bulgarigitaj, respektive rusigitaj. Mankas vortoj skribitaj per aliaj alfabetoj. Laŭ mi, kiam la personaj nomoj aperas en Esperanto-libro ili devas esti esperantigitaj. Tio estas necesa pro la principo de lingva egalrajteco. Kaj tio jam pli kaj pli okazas. Ekzemple, en la geografia poŝatlaso ĉiuj nomoj aperas esperantigitaj. En la geografiaj mapoj, aperintaj suplemente al Monato ĉiuj nomoj estas esperantigitaj. Okazas ankaŭ, ke aperas kaj esperantigitaj kaj neesperantigitaj nomoj. En la nova PIV la esperantigitaj nomoj jam estas pli multaj ol en la antaŭa PIV.

La uzo de nacilingvaj nomoj en Esperantaj libroj indikas al senvoĉe esprimita deklaro, ke tamen Esperanto estas ne plenvalora lingvo. Kaj samtempe manifestiĝas neegalrajta trakto de la lingvoj. La nomojn, kiuj estas skribitaj originale per la latina alfabeto, oni enŝovas en la tekston tiel, kiel ili skribiĝas en la nacilingvaj libroj, sed la nomoj ĉinaj, japanaj, arabaj k.a. ne havas la saman trakton — oni skribas ilin latinigite, kaj tuj aperas la demando, kial ne kiriligite aŭ hebreigite?

Tio estas grava problemo kaj jam delonge estas tempo ĝin vaste diskuti kaj juste solvi. Nun eĉ kiam oni esperantigas nomojn, foje tio rilatas kaj al la propra nomo kaj al la familia nomo, foje esperantigita estas nur la propra nomo, sed ne la familia. La problemo estas tikla, sed ege granda kaj oni, precipe la Akademio de Esperanto, devas trakti kaj solvi ĝin plej demokratie kaj konsekvence. Ĝis kiam oni tion prokrastos?

Petko Arnaudov (Bulgario)

La Ondo de Esperanto. 2002. №10 (97)


Recenzoj