Fiasko, ne katastrofo

Kolker, Boris. Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto. — Moskvo: Eldona grupo Progress; Junior, 1992. — 344 p., il.

Antaŭ mi kuŝas lernolibro. Peza. Tro peza. Ĝi estas forte stampita de la sovetia pasinteco, kiam ajna publikigaĵo komenciĝis de politika temo kaj finiĝis per ĝi. Nu, kion fari — la bontono postulis respeguli aktualecon de la kuranta politika linio de la reganta partio.

Malgraŭ tio, ke la Partio finis regi la jaron antaŭan al la eldono, la lernolibro de B.Kolker tamen serveme respegulis la lastan kanton de l' mortinta sistemo. Temas pri la notora “perestrojko”, kiu trovis respegulon en la unua leciono. Ne multaj jaroj pasis, sed por la junuloj la temo estas embarasiga. Ĉe la plenkreskuloj ĝi elvokas agacon, nervozemon kaj deziron formeti la libron. Des pli, ke la libro daŭre politikece prezentas la historion de esperanto en Sovetio.

Mi tute ne volas diri, ke historia temo ne taŭgas por evoluigi lingvoscion. Ĝi nur ne devas esti tendence politikoza. Konfuziga. Entute mi riproĉas ne la aŭtoron, sed la malbonan heredon de l' pasinteco nepre forigendan el nia nuna vivo.

Bedaŭrinde, la libro baziĝas ne nur sur la panpolitikismo, sed ankaŭ sur la mito pri utilo. Kaj tiu ĉi putra dento sidas multe pli profunde en nia mentaleco, ol la kutimaĉo ĉiel respekti la regantan partion.

La mito tekstas: ĉiu okupo devas esti laŭeble utila. En nia okazo, se vi studas esperanton, vi nepre devas ekscii kiel eble plej multe pri ĝi jam dum studado. Tio donas impreson, ke la lingvo mem, la studado de la lingvo, estas afero bagatela kaj tempoperdiga. La utilaj scioj pri la objekto ombrigas la objekton mem. La libro estas superfarĉita per tre-tre utilegaj scioj pri esperanto. Sed ja tiucele ekzistas enciklopedioj, ĉu ne? Inundo da faktoj nur obstaklas la propre perfektiĝan procedon pri la lingvo. Ni ja ne studas, ekzemple, historion, uzante nur diversajn faktojn. Devas regi difinita logiko, teorio, tendenco. Ĝuste tio mankas en la prezentitaj “scioj” pri la…

Cetere, B.Kolker sentas tion. En sia antaŭparolo li rekte diris, ke iu ajn instruisto povas aldoni aŭ redukti prezentitajn ekzemplojn. Ili ne konsistigas tutecon.

La bonan flankon de la libro montras kelkaj klasikaj tekstoj kaj poemoj, tute konvenaj al la subtitolo — perfektiga kurso. Kelkajn el ili mi kun granda plezuro relegis. Paradokse, sed la tekstoj sen apoteozo pri la lingvo donas pri la lingvo multe pli klaran imagon.

Nepras kelkaj vortoj pri la kvizomanio, tiu flanka infano de ludoteorio. La ideo kompili la libron ne seka, sed eĉ amuza, laŭ si mem estas ideo nobla. Sed oni devas konsideri, ke la ludo ekzistas por la ludo mem. Ĝi estas memsufiĉa. Pluraj sukcesaj provoj kontrabande trudi ion al logiko de ludo nur evidentigis, ke kompili ludeskan lernilon estas multe pli komplike, ol kompili lernolibron klasikan. Sparko de humuro estas kaprica sparko. La aŭtoro fiaskis. La demandoj de la kvizoj estas senenergiaj, adresitaj nur al memoro, sed ne al la kapablo cerbumi, cerbumi rapide.

Tamen fiasko ne estas katastrofo: ja al ni plu restas la plur-eldona perfektiga kurso de William Auld Paŝoj al plena posedo, montranta, ke ne ĉio nova estas valora.

Plurloke estas dissemitaj malĝustaĵoj, ekzemple pri la vivojaroj de Pasternak (1899–1977!?); folaj vortoj (taŝo k.a.) donas impreson pri nesufiĉaj aŭtora kaj redaktora polurado. Sed tio estas jam bagatelo.

Viktor Sapoĵnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1995. №5 (24)


Recenzoj