Esperantista kontribuo al la jaro de Komenio

Kožík, František. Lumo en tenebroj (Dolorplena kaj heroa vivo de J.A.Komenio). Kun suplementaj verkoj de Komenio kaj klarigoj / Trad. el la ĉeĥa Zdeněk Pusín kaj Miroslav Malovec. — Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1992. — 121 p. + 5 p.

Estas bona tradicio, aperigi en esperanto librojn dediĉitajn al jubileoj de naciaj eminentuloj. Krom pliriĉigo de la esperanta literaturo, tio ebligas al la internacia legantaro konatiĝi kun vivo, agado kaj verkoj de diversaj verkistoj, filozofoj, komponistoj, sanktuloj kaj aliaj elstaraj homoj, pri kiuj rajtas fieri ne nur iu nacio, sed la tuta homaro.

Ĉi jare al tiu tradicio kontribuis Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu en kvanto 1000 ekzempleroj eldonis Lumo en tenebroj de František Kožík (1909–) — vivanta klasikulo de la ĉeĥa literaturo, cetere favoranto de esperanto kaj honora membro de ĈEA. La preteksto por la eldono estis 400-jara naskiĝ-jubileo de Jan Amos Komensky (Johano Amoso Komenio, 1592–1670).

La traduko, farita el la ĉeĥa originalo fare de Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec (menciindas bona lingvaĵo, kiun lingve kontrolis Jaroslav Mařík, Jaroslav Mráz kaj Josef Vondroušek). La volumeto eldoniĝis okaze de la Internacia seminario pri Komenio, kiu okazis kadre de la Praga Antaŭkongreso de la 77a Universala kongreso.

Krom ampleksa beletra biografio (pli ol sesdek-paĝa) la libro enhavas tradukojn el gravaj verkoj de la “instruanto de la nacioj” kaj utilajn klarigojn (5 paĝoj).

Komenio grave influis al evoluo de la monda pedagogio kaj lerneja instruado. Multaj liaj didaktikaj tezoj eniris en la nuntempan instru-teorion kaj la pedagogiaj verkoj de Komenio estas integra parto de la progresema pedagogia praktiko. Sufiĉas diri, ke liaj lernolibroj estis senŝanĝe aplikataj en diversaj landoj pli ol 150 jarojn.

Aliflanke, Komenio neniam ĉesis resti patrioto de sia patrujo kaj dediĉis sian energion al klerigado de la ĉeĥa popolo, al ties nacia kulturo kaj identeco. Kaj lia mondkoncepto formiĝis sub influo de soci-ekonomia kaj kultura vivo de la dekses-jarcenta Ĉeĥujo, kiu tiam troviĝis en la epoko de degenero de la feŭdismo kaj ekĝermo de la kapitalismo. Lia progresema-demokratia mondkoncepto estas bone observebla tra la tuta libro.

Apartan lokon en la socia doktrino de Komenio, samkiel ĉe L.L.Zamenhof, havas lia koncepto pri senduba neceso de egaleco inter ĉiuj popoloj — grandaj kaj etaj — pri amikeco kaj frateco inter ili, pri forigendo de militoj kaj starigo de la mondpaco. Por realigo de tiuj grandaj celoj Komenio komprenis bezonon pri interkompreniĝo reciproka inter diversaj popoloj kaj menciis, ke “Granda obstaklo por konservado de la paco, por kulturado de la klerigaj klopodoj kaj por disvastigado de la vero estas la ĥaoso de lingvoj en la homa socio”.

Tiuj pensoj ne estis nur teoriaj. Komenio fariĝis unu el la pioniraj interlingvistoj ankaŭ praktike, kiel la aŭtoro de Panglotio — universala lingvo de lia Pansofio (universala scienco, resuma sistemo de la scioj).

La universalismaj tezoj de Komenio trovis reeĥon ne nur en la ideoj de la esperantismo (“interna ideo”), sed ankaŭ en la modernaj streboj al proksimiĝo kaj reciproka riĉiĝo de la eŭropaj popoloj (“komuna eŭropa domo”).

Ankaŭ pro tio la vivo kaj verkoj de Komenio denove estas en la fokuso de la publika atento en la 400a datreveno de la naskiĝo de Komenio. Nun la esperantistoj ricevis eblon pliprofundigi siajn konojn pri la ĉeĥa humanisto. Malgraŭ ekzisto de tradukoj en pluraj lingvoj, apero de la komenia biografio kaj de fragmentoj el liaj verkoj (ankaŭ pri la universala lingvo) en esperanto akcelas realigon de la spirita testamento de tiu granda terano al liaj posteuloj — nunaj teranoj.

Fine mi ŝatus reveni al la bona tradicio — memorigo pri datreveno per eldono de libroj. En tiu ĉi tereno elstaras eldonejo Sezonoj (Jekaterinburg, Ruslando), kiu aperigis en la lasta tempo eĉ kvar tiajn librojn: La Majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov kaj Historiaj studoj de Ernest Drezen (100-jariĝo de ambaŭ aŭtoroj), Metropoliteno de Vladimir Varankin (90-jariĝo) kaj Lingvaj respondoj de L.L.Zamenhof (75-a datreveno de la morto). Jen imitinda ekzemplo de ĈEA kaj Sezonoj!

Nikolaj Stepanov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1992. № 5–6 (6–7)


Recenzoj