Kiu estas la malica komizo?

Fernández-Flórez, Wenceslao. La malica komizo: Romano / Trad. el la hisp. F.de Diego. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. — 168 p., superkovr. — (Serio Mondliteraturo; №2).

La malica komizo estas… mi, Viktoro Sapoĵnikov, malgraŭ tio, ke mi naskiĝis en la 1952a jaro, kiam la libro estis jam eldonita, legita kaj plurfoje recenzita. Ĉu paradokse?

Neniel. La aŭtoro verkis vere eternan libron. Oni povas nomi ĝin satira romano, tragedio, pastiĉo ktp. Tio neniom gravas. Iu ajn leganto tuj iĝas “la malica komizo” estu li eĉ bankiero Adolf, kolonelo de itala armeo aŭ mizerulo el Ĉinio. Malgraŭ tio, ke en la romano temas pri ne tro sukcesa hispana junulo, kiu per ĉiuj fortoj volas atingi sukceson. Sed ĉu tio gravas? Vi povas bonfarti aŭ mizeri, vi egale deziras sukceson. Ĉiam sukceson. Nur sukceson. Nu, por vi mem, mekeble.

Povas aperi demando: ĉu ni bezonas la esperantan tradukon de la vica “eterna” libro? laŭ mi: nepre jes, ĉar ĉiam temas pri la aparta vivo, kaj la tuto de la sama vivo. Milvaria. Kosme neelĉerpebla. Frenezige neelĉerpebla. Kaj ĝuste pro tio ni bezonas ĉiam novajn kaj pli novajn atestojn de tiu banalega afero. Nu, temas pri la vivo.

Estu vi afrikano, albano aŭ usonano, vivanta nun, bone aŭ malbone, mi invitas vin esti la “malica komizo”. Nur preterlasu, mi petas, la fonon de la hispana historio en la jaroj 1929–34. Pli atentu la staton de ajna persono atingi sian propran feliĉon en ajnaj cirkonstancoj. Eble la libro iomete helpos ankaŭ al vi ricevi sian porcion da feliĉo…

Viktor Sapoĵnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1995: №1 (20)


Recenzoj