Finfine, post trijara kompilado, Vinilkosmo eldonis antaŭlonge anoncitan kompaktdiskon kun aktuala elektronika muziko en esperanto.
Tamen altfruntaj okulvitruloj povas pacienci pri siaj monujoj. Ĉi tiu plasta rondeto entenas nek rompkoron, nek bruon, nek mikroondon, nek alian specon de moderna avangardo, sed tio ne signifas ĝian mankon en Esperantio. Reprezentantoj de t.n. “idiota elektroniko” (Piĉismo, Klingo, Teulo kun Tegumo kaj Al Mi Plaĉas la Maŝinoj) ignoris tiun gravan historian eventon: unue, pro naiva nescio, sed ĉefe pro estetikaj kialoj.
Krome, Floreal Martorell, kiu fine iĝis profesia esperantisto, devas vendi iom pli ol 20 ekzemplerojn (kutima eldonkvanto de ĉiutempaj eksperimentuloj) por vivteni la edzinon kaj la infanojn.
Do, temas pri komerca danca pop-muziko: tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo. Iom eksmoda, sed amase ŝatata. La disko estas ege bone produktita, kiel ĉiuj eldonaĵoj de Vinilkosmo. Teknika nivelo de la partoprenantoj same estas sufiĉe alta, t.e. ili bone regas siajn komputilojn, sintezilojn kaj midi-klavarojn. Kio okazas en iliaj kapoj, mi do provu priskribi:
LUNATIKO: polia duopo, fanatike kristanema. Revas pri propra Kriŝnalokao (vere postmorta) kun eterna sunleviĝo kaj stelitaj PIVuloj harmonie brakumantaj. Muziko por televida futbalo.
DOLĈAMAR: finnia kvazaŭrok-bando, sonas kiel Depeche Mode. Ne mirige, ĉar kantas kaj ideologias anglo — Patrik “La Malbonulo” Austin (ĉu filo de panjo Manjo?). Same arde religia kredo al Fina Venko, al Nova Jerusalemo kie neniu maljuniĝas. Emocioj trodozas.
ANDREAS VIKLUND: se ĉi-kanto estus en la angla, ĝi sendube vendiĝus en milionoj da kopioj!! Profesiege majstrita kaj diligente polurita, kun neimageble bela melodio, iom similetosa al tiuj de Marusha. Tiel sonas feliĉo.
DĴ KUNAR: monotona depresia malfeliĉo kaj Levilkartoj.
MAGNUS: posteulo de Enigma. Vulgarigita jezuitismo.
DĴ ROĜER: abomena popaĉo, orelbora kaj stultiga. Flo, ne pafu en min!!
ASORTI: postmodernisma idolo el litovia Ĉernobilo. La muziko por vilaĝaj diskotekoj. Litovoj terminas tiun fenomenon “pukas”, poloj — “disco polo”. Ĉarma kaj terura.
SOLOTRONIK: fama hispana mistikulo: foje ĉagrena, foje meditume ambienca, foje eĉ restoracia, sed neniel danciga. Stranga miksaĵo de stiloj, kulturoj, altspirita ezoterismo kaj raŭmismaj kisludoj. Jomo teknas, Solo rokas, Emily brilas... Knedu min, fraŭlino!!
MHZ: argentina duopo, tiom kriple bizara, ke plej verŝajne necesas atendi vomigan remikson de ilia robota muzako fare de iu el “idiota elektroniko”.
KRIO DE MORTO: oldaj polaj punkoj ekhardkoris. “Frenezo estas graca stato...” Ŝajne la plej interesa kanto...
Se post legado de supraj linioj vi ekopiniis la kompilon senuza peco da merdo, do vi tamen eraras. La disko ja diable bonegas!
Se vi aŭdus mian ĝojan “ŭaŭ” tuj post la unuaj “umca-umca” de lunatika epistolo... Ĝin akiru ne nur kolektantoj de ekzotikaj raraĵoj kaj esperanto-bibliotekoj.
La Elektronika Kompilo estu ĉefa amuzilo por tutnokta ebrieta dancado dum junularaj aranĝoj, kondiĉe ke la klubo kompilu 18 eŭrojn (plus poŝtelspezoj).
Rekomendindas!!
Glebo Malcev (Ukrainio/Litovio)
La Ondo de Esperanto. 2003. №7 (105)