Oni devas konstati ke apud la bonegaj KDoj (el ĉiuj vidpunktoj) de Kajto, Persone, Jacques Yvart, troviĝas bedaŭrinde perfekte mezkvalita albumo. La mezkvaliteco certe ne rilatas al la sono kaj interna aranĝo de la disko — ambaŭ estas modelaj kutime por Eurokka. La tekstolibreton oni eĉ povas nomi plej bela inter ĉiuj KDoj de tiu serio. Sed la muziko mem estas tute neinteresa. Ĝi, laŭ priskribo de eldonistoj mem, estas “varietea” kaj “rok-gruva”. Kio ĝi estas reale? Sendube, “varietea” tiusence, ke la muziko jes taŭgas por varieteo. Tamen la recenzanto, estante delonga rok-ŝatanto, povas atesti, ke Kore neniukaze eblas nomi rok-grupo — nur “pop”.
La intenco de Eurokka estas klara: montri Esperantan muzikon kiel fenomenon entenantan ĉiun stilon kaj direkton en la moderna tutmonde populara muziko (mi substrekas vortojn “tutmonde populara”, ĉar, ekzemple, E-alternativuloj ne estas reprezentitaj en la Kolekto 2000, kvankam tiuj ja ekzistas, sed populareco de E-“alternativo” analogias kun la tutmonda, do malgrandas). Nur per tio eblas pravigi aperon de Kia viv'. La muziko estas treege ordinara — tian ni ĉiutage povas aŭskulti en iu ajn radiostacio, la voĉo de ĉefkantisto (Kris Spitzer) ne havas iun ajn elstaran trajton, kvankam ja li kantas profesie kaj senriproĉe.
Pri la tekstoj oni povas diri fakte malmulton. Jen kion skribas pri ili la eldonistoj mem: “La tekstoj prezentas ekstremajn ĉiutagajn vivproblemojn (aidoso, frenezo, danĝera stirado, morto, amo, surstrata vivo, pasio, disiĝoj, ktp...)”. Tamen la temoj kaj la lingvaĵo estas primitivaj:
Frenezo, vi estas daŭra ĝeno,(ankaŭ ĉe Persone la poezio ne estas modernisma, sed tamen tre profunda), la ritmo estas simpla, kaj (plej grave!) la vortoj iel perdiĝas en la muziko. Mankas deziro mergiĝi en la tekston, la tuta KD aŭskultiĝas pretere, ne kaptante atenton (ve!). La rimoj estas ĝenerale normalaj, sed tamen kelkloke kritikindaj:
Plenigas min per la veneno,
Mia mem' ne restas sam',
Vi haltu, troas jam...
(“Ĵaluzo”)
Ĉiutage koro mia ŝajnas estingita,Estas krome aliaj netrafaj rimo-paroj (turmentita/ĉagrenita, vin/vi, nul'/ĝu'). Tamen enestas ankaŭ tre interesaj pecoj:
...
Tiukaze, kara mia, staras mi fuŝita...
(“Sen ĝu'”)
Sinjoro, estiĝas tragedio,Kiel oni povas klarigi ĝeneralan aperon de Kore kiel ensemblo, kaj ĝian evidentan ĝisnunan ne tro grandan sukceson (deko da miaj amikoj, aŭskultinte la diskon, konfesis pri neŝato de la KD, kaj tio jam estas tendenco)?
Sinjoro, vi agas sen konscio,
Vi pagas por ĉi amor',
Vi pagas kaj iras for —
pasanta pasio.
La niĉo de tiu “leĝera” muziko, simile al “trajna legaĵo”, estas delonge vaka en Esperantujo. Eŭropaj aŭskultantoj kutimas aŭ al bardaj-folkaj kantoj (Kajto, M. Bronŝtejn, Ĵomart & Nataŝa), aŭ al vera roko (Persone, JoMo kaj Mamutoj/Liberecanoj, antaŭ dek kvin jaroj Amplifiki), kaj por la kompetenta muzik-ŝatanto Kore sonos de unu flanko — tro nekutime, ĉar pop-muziko en Esperanto estas raraĵo, aliflanke — tro kutime, ĉar la muziko estas vere mezkvalita kaj averaĝa. Paradokse? Tute ne. Por ne tedi legantojn mi ne donu statistikon pri la jaroj kiam esperantistiĝis niaj ĉefaj muzikistoj, sed la minimumo estas antaŭ 15—20 jaroj.
Do, ĉiuj ili perfekte konas la muzikan merkaton de E-muziko, kaj scias pri la bezonoj de esperantistoj. Sed la motoro de Kore, Kris Spitzer, estas esperantisto nur de iom pli ol unu jaro (laŭ komuniko de Eurokka). Oni povas imagi ke li, evidente profesia muzikisto, ekvolis okupi la “verdan” niĉon de pop-muziko, sed ankoraŭ ne sukcesis esplori la situacion en E-muziko.
Nu, Kore ludas sendube profesian muzikon, sed dume ne tro interesan. Mi sincere deziras al la grupo grandajn sukcesojn en baldaŭa estonto.
Grigori Arosev (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2000: №7 (69)