Kroataj dramoj

Antologio de kroataj unuaktaj dramoj / Komp., enkond. Branko Hećimović. Trad. Lucija Borčić, Ivo Borovečki, Klaus Dahmann, Zlata Flego, Mirko Mamužić, Zlatko Tišljar. — Zagreb: Kroata E-Ligo, 1997. — 212 paĝoj. — 500 ekz.

Ĝis antaŭ nelonge la arto de kroata dramverkado ne estis amase konata en Esperantujo. En 1997 tio ŝanĝiĝis, ĉar Kroata Esperanto-Ligo eldonis solidan volumon Antologio de kroataj unuaktaj dramoj. La dramojn mem prefacas bona artikolo de d-ro Branko Hećimović pri la kroataj drama literaturo kaj teatro. En tiu enkonduko li interese rakontas pri historio de kroata teatro ekde ties komenco en la 13a jarcento. La enkonduko estas tre detala kaj kompetente verkita, sed por averaĝa leganto ĝi povas ŝajni tro longa: 11 paĝoj. Sed tio estas la sola malagrabla flanko de la antaŭparolo.

Plejparte la aŭtoroj de la dramoj estas proksimume samepokaj. El dek prezentitaj aŭtoroj (de ĉiu — po unu verko) ses vivis inter la 19a kaj 20a jarcentoj, tri — en la 20a, kaj la unua dramisto en la libro estas Marin Drzić vivinta en la 16a jarcento. Li estas plej granda kroata komediverkisto de Renesanco. Lia verko Farso pri Stanac (tradukis Lucija Borčić) estas la sola poezi-forma dramo. Ĝi laŭ la stilo kaj enhavo tre diferenciĝas de la ceteraj, sed legeblas tute glate.

Por ruslandaj legantoj la plej interesa verko estas La morto de Gogol de Ulderiko Donadini (tradukis Klaus Dahmann). Estas tre enigmoplena dramo kiu rakontas pri la genia verkisto. Sed ĝi ne estas simpla priskribo de lia morto. Gogol, kiu ofte havis en siaj verkoj kiel la ĉeftemon nome luktadon kontraŭ la diablo, ne povas simple morti. Inter la personoj de la dramo estas Ĉiĉikov (la protagonisto el la ĉefa verko de Gogol Malvivaj animoj), Kristo — parolanta de-el ikono kaj Ĥlestakov (la protagonisto de unu el plej geniaj teatraĵoj en la mondo Revizoro). La tuta dramo estas plena da misteraj eventoj — ekzemple Ĉiĉikov aperas surscene de libroŝranko kaj komencas moki la kompatindan verkiston. Kun la sonoj de la cara himno en la ĉambron, kie ĉio okazadas, eniras Ĥlestakov — vestita kiel la caro de Ruslando, kaj ankaŭ li aliĝas al turmentado de Gogol. Fine komenciĝas vera diabla diboĉo — ambaŭ literaturaj protagonistoj ekdancas, ekkantas ion tute neimageblan. Gogol, senfortigita, ĵetas la manuskripton de la Malvivaj animoj en fajron, kaj tuj post tio falas surplanken… Certe tio, kio okazas antaŭ la okuloj de la legantoj ne estas reala evento. Ĉio okazinta estas nur deliro de malsana menso de Gogol, sed pro tio la dramo iĝas eĉ pli interesa.

Sed certe, kulmino de la libro estas la lasta verko — La amoj de George Washington verkita de Miro Gavran kaj tradukita de Klaus Dahmann. Ĉi dramo estas verkita speciale por du zagrebaj aktorinoj (la aŭtoro nun estas 38-jara). La dramo estas interesega de ĉiuj vidpunktoj. El la titolo de la dramo eblas konkludi ke la ĉefa heroo estas, nature, George Washington, la unua prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko, mortinta fine de la 18a jarcento. Sed post la unuaj vortoj klariĝas ke la tago, kiam okazas la eventoj en la dramo, estas ĉirkaŭ unu semajnon post la morto de George.

Du virinoj — Martha, la edzino de Washington, kaj Silvia, lia amatino — renkontiĝas por reciproke klarigi unu al la alia siajn rilatojn. La bonege elpensita intrigo, detale emfazitaj karakteroj de la du virinoj kaj tradicie kortuŝa, ambigua fino estigas bonegan impreson post finlego de la dramo.

La libro estas altkvalite eldonita, la teksto ne havas miskompostaĵojn, sed al mi iom mankis ilustraĵoj — la kompilinto povintus prizorgi almenaŭ kelkajn. Tamen tio estas la sola manko de la libro. Ĉiuj tradukistoj faris bonan laboron — la lingvaĵo de la tradukoj estas glata kaj facile legebla. Kelkaj eventualaj riproĉoj pri la stilo estas verŝajne direktendaj al la aŭtoroj, sed ne al la tradukintoj.

La libro estas nepre havenda por homoj interesiĝantaj pri la eŭropa dramverka arto. Mi mem plezure starigos ĝin sur mian librobreton.

Grigorij Arosev (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2000. №1 (63)


Al la indekso de la recenzoj