En la ĝardeno de István Nemere

Nemere, István. Krokize de mia ĝardeno: Orig. rakontoj kaj krokizoj. — Prilly: Kooperativo de Literatura Foiro, 1992. — 59 p.

István Nemere estas verkisto, kiun ne necesas prezenti. Kvankam, post la furoro de la okdekaj, li iom flankeniĝis de nia rigardokampo pro la ŝrumpo de la eldonejo de HEA. Sed jen la kooperativo de Literatura foiro prezentis al ni sesdek paĝojn de eminenta formato kun 19 noveloj de la unua prezidanto de la esperanta PEN-centro. La eldondatumoj antaŭvide notas, ke la eldono estas unua. Distinga trajto de mejloŝtoneco. La libro estas vere reprezenta, eldonita kun modesta impono, kun senriproĉa estetika gusto.

Kaj kio inter la kovriloj kaj titoloj? La noveloj rememorigas pri la antaŭ-dek-jara La naŭa kanalo. Nur la elekto estas farita pli skrupule kaj postuleme. La rakontoj plejparte estas miniaturaj, vere ŝajnaj krokizoj. Tamen nur ŝajnaj, ĉar ili estas sufiĉaj en si mem, ĉizitaj plej proksime al konciza perfekteco. Kaj kolektitaj kune la krokizoj formas perfektan panoramon de la homa animo.

Ĉi tie mankas tradiciaj scienc-fikciaj temoj. Rakonto disvolviĝas realisme, kaj nur la animo de verkisto ŝvebas super tiu blinda realeco en la tempo kaj spaco, foje pentrante fantastajn bildojn mistike simbolajn. Certe la libro prezentas maturan verkiston kaj maturan homon, kiu scias kion diri pri la homo kaj prezenti tion en alloga maniero. Leganto trovos erojn ĉiutagajn, kriminalajn, amorajn, aventurajn, fabelajn, fantastajn, legendajn, religiajn. Kaj pli ol unufoje li enpensiĝos post tre simpla historio.

Kaj Literatura Foiro scias doni al la libro poligrafian aspekton. Eble oni ne malpravas pri la aludoj kaj la kolekto ne limiĝos per la “unua eldono”.

Nikolai Lozgaĉev (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1994. №1 (14)


Recenzoj