La aŭtoroj estas bone konataj al la legantoj de Sezonoj & Ko. Pluraj poemoj jam estis presitaj en la almanako Sezonoj (1984–90) — fakte nur tiu trajto estas komuna por la kvar poetoj, sed ne la verkmaniero aŭ loĝloko, ankaŭ ne la nivelo.
La kovrilpaĝon ornamas kvar violonoj sen kordoteniloj, se rigardi atente — la formo de tiuj strangaj violonoj klare aludas al la jubilea emblemo de esperanto. Tamen feliĉe tio indikas nur la naskiĝtempon de la verkoj, ne la temon. Ĉaldajev eĉ rekte deklaras sian malŝaton al la “konstanta verda menuo”. La temoj plejparte estas “eternaj”, apenaŭ indas ilin listigi… tamen ĉiu poeto klare montras propran individuecon.
Viktor Ĉaldajev verkas minore. Elekti ion por aparta mencio malfacilas, la poeto ĉie fidelas al siaj stilo kaj temaro. Liaj versoj tre kurtas, plimulto de liaj poemoj enhavas nur po unu ideon, kaj ne ĉiam sufiĉe profundan. Rimoj maloftas aŭ iel kaŝitas, la vortoj liberas kaj abruptas — ĉu la aŭtoro preferas modernismon (kio estis moderna antaŭ jardekoj, ne nepre ĉiam restas tia), aŭ simple ne sufiĉe majstras en la verstekniko? Post la tralego de lia libroparto restas impreso de peza premo enanime, despero, nigra senelirejo. Sopiro, angoro, soleco, pensoj pri rapide forpasanta vivo… Verŝajne, oni iam bezonas ankaŭ tiajn verkojn, ja nia vivo ne ĉiam rozkoloras. Tamen estas bone, ke tiu parto komencas la libron, sed ne finas ĝin —aliel la tuta impreso estus tro morna.
Gafur Gazizi antaŭ kelkaj jaroj meritis famon per siaj versaĵoj, eble iom ekstravagancaj el vidpunkto de ŝatantoj de tradicia poezio. Aparte skandalan famon akiris lia Nokt-pens-ad, la opinioj pri ĝi draste diversis. Nun la legantoj povas refoje pritaksi ĝin kaj aliajn verkojn el lia unua libreto Zigzage (1986) — samizdate presita kaj delonge neakirebla. La verkoj de Gazizi estas tre diverstemaj kaj diversnivelaj, tamen inter ili troveblas veraj perloj, ekzemple: Soneto al sonato kaj Nia vivo — suferi la vortojn. La poeton karakterizas freŝeco de sentoj, neatenditeco de komparoj, vario de poemformoj kaj bone sentebla juna ardo. Li emas Revolucii —tiu poemo kun la refreno “Ribelu kontraŭ la publiko!” perfekte esprimas lian stilon. Emocioj ŝprucas kaj sparkas, larmigas nervozajn legantinojn. Iu povas kulpigi Gafuron pri narcisismo (ne tute senbaze), sed fakte ĉiu leganto trovas ion konforma al sia karaktero, humoro kaj animstato. Vere bedaŭrindas, ke lastatempe la poeto pli inklinas al politiko kaj malpli aktivas literature.
Nikolai Lozgaĉev — jam bone konata kaj aprezata laŭ sia unua poemaro La tago del eterno (1987). Multaj recenzantoj, ne nur nialande, atentis kaj laŭdis lin, komparante lin kun plej elstaraj poetoj de la rusa skolo. Brilaj verstekniko kaj lingvosento, originalaj vortludoj, profundaj pensoj. Preskaŭ samaĝulo de Gazizi kaj veninta al esperanto pli malfrue, li aspektas pli matura kaj trankvila. Li kapablas verki fundamente kaj piĉeske, ordinare kaj palindrome. Iam eĉ ne eblas konvene epiteti lian verkon — endas legi lante, gustumante ĉiun vortelementon, ĉiun sonon: tiaj estas Primavero kaj La verdaj ver-diroj. La plej bonaj verkoj el La tago del eterno reaperis en Kvarteto. Dankon, tamen ni ŝatus legi ankaŭ novajn liajn kreaĵojn — tro malmultaj ili estas, bedaŭrinde, kaj la poeto nun apenaŭ rimarkeblas en la esperanto-komunumo. Se li kabeos, tio estos granda perdo por nia kulturo…
Alen Kris, la malplej konata kaj eble la plej talenta el la kvaro, enigma ermito neniam aperanta persone en esperanto-kunvenoj… Li perfekte komprenas la lingvon de la viva naturo kaj videble preferas ĝin al la homa socio — ofte malica kaj nefidinda. Legu la Konfeson, kaj pensu en tumulta homamaso de moderna urbego, eĉ en komforto: “Ĉu ne solas vi mem, separita / de l' socio de vulp' kaj sciur'?” Apenaŭ iu sukcesos rimarki en kampo kaj arbaro tiom da ravaj subtilaĵoj, kiom vidas Kris. Tamen ankaŭ la homan esencon li konas bone kaj trovas neatenditajn, sed trafajn analogiojn kun la cetera mondo, kaj ne ĉiam favore al homo. Li verkas kun profunda filozofio, kaj la poemo estas inda rimedo por porti ĝin al legantoj — sen vortludaj kaj formaj artifikoj. Indas primediti la tutan 20-pecan poemon Plenumo de deziroj — ĝi vere estas, kiel konfesas la aŭtoro en la postparolo “enigma rakonto”, en kiu “sonas… nostalgia muziko de la alia vivo, … kiun ni plejofte preterpasas”.
La poezi-ŝatanto ricevis libron interesan, varian kaj valoran; la tutmonda legantaro konatiĝis kun parto de la nuna ruslanda esperanto-poezio. Ne ĉiu poeto havas sufiĉan materialon por plena libro, malmultaj libroŝatantoj aĉetas ĉion eldonatan, do tute prave la redakcio decidis aperigi libron kolektivan. Mi riskus eĉ diri, ke Sezonoj ĝenerale neniam maltrafas, elektante verkojn por eldono. Dankon, gratulojn kaj riverencojn. Certe, ne ĉio vere eminentas, sed… “kritiki estas facile…”, — diris la Majstro.
Valentin Melnikov (Ruslando)
(La Ondo de Esperanto. 1997. №6 (37)