KovriloLa plej konata sveda libro

Lagerlöf, Selma. La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson / Tradukis el la sveda Sten Johansson. — Chapecó, Brasília: Fonto, 2002. — 614 pĝ., il.

Ekleginte, mi deziris kompari la komencajn paĝojn kun la rusa versio, kiun enhavas Fabeloj de alilandaj verkistoj. Mi estis surprizita legante, ke la gepatroj de Nils intencas iri al foiro (ne al la preĝejo) kaj taskigas lin legi lernolibron (ne la predikon). La miro malaperis, kiam mi vidis ke ĝin eldonis en 1986 junkomunista eldonejo en Ukrainio. Bonŝance oni honeste indikis, ke estas libera rerakonto, ne traduko.

Ni revenu al la Esperanta eldono. Feliĉe, ĝi enhavas ne nur la tradukon. En la postkomento Sten Johansson enkondukas en la histori-kulturan fonon, analizas la verkon ankaŭ el la lingva aspekto. Mapo kaj klarigoj pri geografiaj nomoj, historiaj kaj aliaj realaĵoj de tiutempa Svedio kompletigas la libron.

Speciala komitato taskigis en 1901 jam famiĝintan verkistinon Selma Lagerlöf — eksinstruistinon en elementa lernejo — verki por svedaj lernejoj legolibron pri la patrolando. La nobelpremiota verkistino (ŝi ricevis Nobel-premion pri literaturo en 1909 kiel la unua virino) kun helpo de la komitato kolektis grandan materialon sciencan kaj folkloran, studvojaĝis al lokoj, kiujn ŝi ne konis, precipe en la nordo. Ŝi havis ideon prezenti aron da fabelecaj rakontoj, en multaj rolis troloj kaj gigantoj. Nur en 1905 ŝi trovis la manieron kunligi ilin en unuecan tutaĵon.

Ordinara knabo el Skanio, anseristo ne tre bonkora kaj sufiĉe pigra, transformiĝas al koboldo pro sia malicaĵo. Nils faras mirindan vojaĝon sur la bienansero de sia familio. Kune kun sovaĝaj anseroj li traflugas la tutan Svedion: arbarojn, kampojn, lagojn, ankaŭ urbojn kaj vilaĝojn. Li penetras en la mondon de la folkloro kaj mito, kaj en la nacian historion kaj geografion. La animita spaco de lia vojaĝo — birdoj kaj bestoj — kapablas foje je tute homaj malnoblaĵoj, sed antaŭ ĉio je sindonema helpo de unu al la alia. Vojaĝfabelo por la heroo rezultas edukfabelo. Fine Nils ne nur rericevas sian antaŭan aspekton, sed ankaŭ spertas internan transformiĝon.

Krom la ekscitaj aventuroj de Nils en la verko estas pluraj tavoloj. Abundas landokonaj faktoj geografiaj, geologiaj, historiaj k.a. La eduka intenco sentiĝas sed ne katenas la verkistinan fantazion.

Ekologia aspekto forte sentiĝas plurloke en la verko. Averto (des pli aktuala cent jarojn poste) akre sonas en la vortoj de la maljuna anserino:

“… la homoj devus ne esti solaj sur la tero. Pripensu, ke vi havas vastan landon kaj ke vi sendube povus oferi kelkajn nudajn ŝerojn kaj malprofundajn lagojn kaj malsekajn torfejojn kaj dezertajn montojn kaj forajn arbarojn por ni malriĉaj bestoj, kie ni povus resti en paco. Dum mia tuta vivo mi estadis ĉasata kaj persekutata. Estas bone scii, ke troviĝas azilo eĉ por tia estaĵo kiel mi.”
Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2003. №3 (101)


Recenzoj