Legante tiun (re)eldonitan novelaron, mi eksentis min je dek jaroj pli juna. Kvazaŭ hieraŭ mi legis ĉion ĉi en la almanako Sezonoj kaj voĉdonis, ke Ljusjka Benc estu proklamita kiel la plej bona materialo de Sezonoj en 1986 — kaj estis tiel!
Forpasis epoko, ne plu ekzistas Sezonoj, tute ŝanĝiĝis nia vivo. Kelkaj el la priskribitaj eventoj jam definitive malaperis (Eksterlandit' — turmentoj de esperantisto, dezirinta dum la stagna epoko partopreni Universalan Kongreson), sed aliaj verŝajne restos eternaj, almenaŭ en Ruslando: ekzemple Turistit' — ripozo “en sino de l' naturo” en sovetiaj kondiĉoj. Legu ĝin kaj vi komprenos, kial tiom modiĝis la vorto ekologio.
Fakte, por kompreni kaj ĝui la humuraĵojn de Sapoĵnikov, oni devus naskiĝi kaj almenaŭ dudek jarojn travivi en Sovetunio antaŭ 1985. Alilandano, eĉ se li sukcesos kompreni plurfoje uzitajn rusajn vortojn kaj eĉ tralegi plene ruslingvan Otkrytoje pisjmo, eble nur levos la ŝultrojn, murmurante ion pri la “enigma rusa animo”.
Nun ni, rusoj, ridante adiaŭas nian paseon; anekdotoj kaj humuraĵoj pri la sovetia vivo ege popularas. Multaj homoj nur nun komprenas, kiel kaĉa kaj absurda estis nia vivo. Iuj eĉ ĝis nun komprenis nenion, balbutante pri ĉipa kolbaso estiel senduba avantaĝo de la socialismo. La homa memoro ĉiam plibeligas la paseon. Forgesatas la marasma “evoluinta socialismo”, vegetado sub kontrolo, kaj restas nur nostalgio: ni estis tiom junaj.
Sed ni rigardu la libron.
Eĉ la samizdateska kovril-paĝo vekas nostalgiajn rememorojn (kvankam la pres-kvalito estas altnivela, kaj eraroj abundas ne pli ol kutime). Sub ĝi kolektiĝis humuraĵoj diverslongaj — de kelkfolie ĝis kelklinie — kaj diverstemaj. Iuj traktas pure esperantistan vivon, aliaj — specifaĵojn de la sovetia vivo, aparte gravajn por la esperantistoj, ceteraj malkaŝe mokas ĉiutagan vivon de sovetianoj. Ĉio-ĉi kun brila, tuj rekonebla aŭtora stilo kaj originala enhavo…
Originala kun unu escepto.
Antaŭ 20 jaroj mi legis en Krokodil humuraĵon de pola aŭtoro. Substituu amatorajn filmojn per lumbildoj, famajn ripozejojn per same famaj (por nia tiama rondo) tendaroj — kaj pretas Lumbildit'. La transformo estas farita lerte, kaj neniu kredus, ke tiu rakonto ne estas origine esperantista… Sed ni ne ĵetu ŝtonojn al la aŭtoro. Kiu el ni, verkistoj, neniam pruntis/ŝtelis alies suĝeton? Des pli, Lumbildit', estis la unua verko de VikS, presita en Sezonoj (1984). La postaj iĝis pli kaj pli majstraj, kaj finfine venis Ebria ludo (1990) — vera brilaĵo, akra kalembura pamfleto pri la agonianta soveta potenco.
Eble ne necesas plu rezoni pri la libreto, mi nur citu el la prefaco de Korĵenkov:
Sur la fono de ordinara historio malbobeniĝas aluda kompreno de kuranta momento. Nur aluda, ĉar la aŭtoro ne ambicias je ĝisfunda kompreno. Kaj prave. La verkisto fandis la krudan realon kaj la aludan ludon… Ĝuste tio logis min. Kaj, se diri tute sincere, allogis min tiu siberia verkisto! (Ankaŭ min! — V.M.).Do apud la alilandanoj aperis ankaŭ ruslanda originala esperanta verkisto. La tempo montros, ĉu li iĝos same populara kiel Lorjak aŭ Nemere.
Fine de la postparolo la edicio informas pri ricevo de novaj VikSaj manuskriptoj kaj promesas “novajn renkontiĝojn kun nia rakontisto, ankaŭ libroforme”. Nu, “ĉar validas la promes' post tri jaroj de forges'”, kaj du jaroj el la tri jam pasis, ni ne perdu esperon iam ricevi novan ĝuindan lingvaĵon.
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1994. №2 (15)