Plia krimo el Jekaterinburg

Simenon, Georges. Maigret hezitas / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 128 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo.Vol. 7).

En krimromanoj rimarkeblas — kiel en ĉiu alia literaturo — diversaj tendencoj. Iuj prezentas intrigon lerte elpensitan de kvazaŭ superhoma fikrimulo. Venki tian abomenulon signifas moralan venkon de la socio, venkon de la bono super la malbono.

Aliaj krimromanoj tamen strebas al psikologia vereco, la karakteroj estas rekoneblaj kiel homoj, la laboro de la polico estas priskribita en realisma maniero.

Al tiu lasta kategorio apartenas la romanoj de Georges Simenon. Lia ĉefrolulo, komisaro Maigret, ne estas dotita per specialaj povoj aŭ kapabloj. Li estas tute ordinara oficisto de la pariza polico, kiu nur havas apartan homkonon kaj intuicion. Pere de tiuj kapablaj li eltrovas krimulojn. Tiuj krimuloj ne estas fiuloj en la tradicia signifo (“la malbono en persono”) — sekve la malnodigo de la intrigo tute ne signifas etikan venkon de la bono super la malbono.

Tiujn tendencojn la leganto povas sekvi ankaŭ en Maigret hezitas de 1968. Simenon verkis tiun romaneton preskaŭ je la fino de sia kariero.

Trafe li kaptas per kelkaj vortoj la etoson de printempo en Parizo:

“Verdire, la suno restis iom acida, la ĉiela bluo malfirma, sed estis gajeco en la aero, en la okuloj de la preterpasantoj, speco de kompliceco en la vivĝojo kaj en la retrovo de la frandinda odoro de matena Parizo.” (P. 7)

Dum tiu bela tago Maigret ricevas leteron, skribitan sur ekskluziva papero, kiu anoncas baldaŭan murdon. La legantoj sekvas la esplorlaboron de la polico, kiu baldaŭ eltrovas de kie venas tiu letero. Ni devas tamen atendi ĝis paĝo 80 por scii, ĉu vere okazos iu murdo (leganto de tradiciaj krimromanoj neniam eltenus tian streĉon) kaj nur 44 paĝoj sufiĉas por trovi la murdanton.

La romanoj de Simenon estas dialogriĉaj. La personoj karakterizas sin per sia maniero rakonti aferojn — aŭ ne rakonti ilin. La leganto estas invitata solvi la enigmon kune kun Maigret, ĉar ni, la legantoj, neniam scias malpli ol Maigret. Sed Maigret — estante akra observanto — registras ĉiun reagon kaj kombinante intuicon kaj observadon li eltrovas la malbonfaranton.

Legantoj, kiuj frandis la Ĉashundon de la Baskerviloj (Jekaterinburg: Sezonoj, 1998) eble rimarkis, ke Sherlock Holmes estas preskaŭ ekzakte la kontraŭo. Li scias ĉion, memoras eĉ la plej etan noticon en la gazetaro kaj finfine li kapablas prezenti la krimulon al gape miranta legantaro pro siaj elstaraj kapabloj kaj konoj. Simenon vivis pli malfrue, kiam la “leĝoj” de krimromanoj jam estis pli bone fiksitaj. Ĉio estas pli subtila en la romanoj de Simenon.

Mi jam aludis, ke lingvo ludas gravan rolon en la romanoj de Simenon. Pro tio ne estas mirinde, ke la tradukinto kaj la eldonejo petis komentojn de la legantoj.

Ĉi tie ne estas la loko por diskuti specifajn detalojn. Kelkfoje mi tamen havis la impreson, ke la tradukinto, Daniel Luez, klopodis imiti tro fidele la francan modelon, ekzemple en tiu frazo:

“Li estis surprizita, ĝenata, duonhoron poste, ŝovante la pordon de sia oficejo, trovante tie Lapointe en fotelo.” (P. 77) — sed tio ne makulas la ĝenerale bonan impreson.

Mi ĉiam favoras notojn: ju pli multaj des pli bone. Ekzemple, ĉu ĉiu leganto scias, ke “nigra butero” (ankaŭ P. 77) estas saŭco el varmigita butero, kiun oni — laŭ Alexandre Dumas — servas kun fritita petroselo.

Cetere mi ne plene komprenas la strategion de Daniel Luez rilate al nomoj. Foje li tradukas, eĉ personajn nomojn (fraŭlino Svaga nomiĝas Vague en la franca). Tio ja eblas, sed mi ne vidas iun principon. Lucas — facile esperantigebla — tenas sian nomon, Ferdinando tamen havas esperantan veston. Maigret laboras ĉe Quai des Orfèvres, sed promenas foje laŭ la Elizeaj Kampoj.

Tio tamen ne forprenu de vi la plezuron de tiu teksto. Nomoj ja estas de tempo al tempo temo por ardaj kaj foje eĉ pasiaj diskutoj en Esperantujo. En la kadro de la recenzata romano ili estas nur periferiaĵo. La plej grava afero estas, ke Daniel Luez redonas la ĉiutagan lingvaĵon en adekvata maniero. Luez rekreas eĉ subtilajn nuancojn de la originalo.

Ni bezonas facile digesteblajn verkojn en nia tradukita literaturo, verkojn, kiuj tamen ne celas nur komencantan aŭ postkursan leganton.

Tiu verko portos en vian hejmon la flaron de printempa Parizo, la etoson de la stratkafejoj kaj stardrinkejoj — legu ĝin frandante, kaj imagu ke vi iras kune kun Maigret sur strato de la Cirko kaj avenuo Marigny por kapti murdanton. Mi certas, ke vi ne bedaŭros.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 1999. №8-9.


Recenzoj