Nova vivo de la “forgesita ĉefverko”

Varankin, Vladimir Valentinoviĉ. Metropoliteno: Originala romano / Pref. N.Stepanov; Postpar. A.Korĵenkov. — 3a eld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. — 264 p.

Antaŭlonge certa kritikisto, multe pli konata ol mi, nomis certan romanon (multe pli konatan ol Metropoliteno) — “Enciklopedio de l' rusa vivo”. Mi ne povas trovi por Metropoliteno pli sukcesan epiteton ol “Enciklopedio de l' sovetia vivo”, almenaŭ de la tiutempa sovetia vivo (la unua jarkvino, industriigo, kolektivigo k.s., 1927–1932). Same detale la romano priskribas tiutempan vivon en Germanio.

Ne estas senco rerakonti la enhavon (krome, tio estas farita en la prefaco) — prenu kaj legu! Ĉiuj epizodoj estas egale gravaj, kaj la romano estas juste konsiderata en la esperanta literaturhistorio kiel klasika. La senlaca Nikolaj Stepanov en la prefaco* multon diras pri la malfacila sorto de la aŭtoro kaj de lia libro. Indas rimarki, ke tiu prefaco havas propran literaturan valoron kaj samtempe estas bona suplemento al la teksto de la romano.

Ĉiu sperta leganto, des pli alilanda, tuj rimarkas la eksmodecon de la stilo de V.Varankin, influon de la rusa lingvo. Pri la lingvaĵo de la romano ekzistas plej diversaj opinioj, de “brila” (W.Auld) ĝis “simple fuŝa” (V.Benczik). Kiu pravas? Iuj diras, ke la lingvo mem tiutempe ankoraŭ ne estis sufiĉe evoluinta, iuj pravigas abundon de monstraj rusismoj per “izoliteco” de sovetiaj esperantistoj. Mi trovas tiujn argumentojn neseriozaj. Miaopinie, la verkista talento de V.Varankin koliziis kun la malbona lingvoposedo. Ĉu tia stilo decas por unu el gvidantoj de SEU, aŭtoro de lerniloj, membro de la Lingva komitato de la Akademio de esperanto? Kaj ĉu iu kredas, ke estante akademiano li estis vere “izolita” de alilandaj esperantistoj? Ĉu decas verki tiamaniere en la epoko de J.Baghy kaj K.Kalocsay, multajn jarojn post Kabe kaj A.Grabowski?..

Certe, ne indas kondamni nur la aŭtoron, ja li estis tipa reprezentanto de sia lando kaj de sia tempo, kiam vervo kaj fervoro anstataŭis kompetentecon kaj ĉiu kuiristino scipovis regi ŝtaton… El la studoj pri V.Varankin, verkitaj de N.Stepanov, oni vidas, ke li estis arda adepto de esperanto, ĉiam entuziasma, sed ofte malhavanta necesan sperton — do ofte suferinta fiaskojn. Cirkulas onidiroj, ke V.Varankin komence verkis Metropolitenon ruse, sed ne trovinte eldoneblon tradukis ĝin al esperanto. Neniu pruvis tion, sed ankaŭ neniu malpruvis. La lingvaĵo de la romano kelkloke eĉ rememorigas la krestomatian “Favora regnestro, honoro havas alkuŝigi…” Legante la unuan eldonon mi konsterniĝis.

Tamen enhave la libro eminentas, kaj tiun enhavon endas transdoni al legantoj. A.Korĵenkov kaj liaj kolegoj faris grandegan laboron, verkinte specialan postparolon pedante, laŭ maniero de R.Ŝulco aŭ B.Golden, listigis ĉiujn korektojn. Post la zorga redakto la teksto jam aspektas multe pli impone.

Ja malgraŭ ĉio la romano estas elstare talenta. Legante ĝin mi fizike sentas la etoson de tiuj antaŭstormaj jaroj — tiel majstre estas priskribitaj ĉiuj okazaĵoj. Malfacilas apartigi la aŭtoron disde la protagonisto. Ni legis multajn librojn pri la tujsekva tempo, kaj ĉiuj ili estis verkitaj jam poste, dum Metropoliteno estas preskaŭ unika verko, montranta la “antaŭkomencon” de la plej makabra periodo en la nova historio. Historiisto, kiu mem ne trasuferis la priskribatan epokon, povas fari sobran kaj senemocian esploron, sed notoj de samtempulo estas ĉiam pli valoraj kaj interesaj.

La fino de la romano aspektas optimisme, sed eĉ se ne konsideri la aŭtobiografiecon, eĉ se ne scii pri la sorto de V.Varankin mem — restas neniu dubo pri la plua sorto de la herooj. Vanas iliaj revoj. Vitalij ekvidos la unuajn staciojn de la moskva metropoliteno (malfermita la 15an de majo 1935), sed post du tri jaroj, lin neeviteble mortigos la terura NKVD. Homoj kun tia naturo ne havis ŝancon postvivi… Alice eble ĝisvivos komencon de la 1940aj, sed apenaŭ pli — ja en Germanio la fatalo same mornas. Sciante la eventojn de l' sekvintaj jaroj, ni jam perceptas la romanon aliel ol la unuaj legantoj de l' unua eldono (1933).

Kurioza fakto: la libro, neniam eldonita en nia lando kaj neatingebla por ni, aperis samtempe en du eldonejoj: Sezonoj (Jekaterinburg) kaj Progreso (Moskvo). Prefacoj de la sama aŭtoro, la samaj fotoj. Progreso delonge anoncis pri preparo de tiu eldono. Videblas, ke la lasta cifero de la eldonjaro estas korektita, kaj la vortoj “Presita en Soveta Unio” jam aspektas moke. Ne klaras: por kio necesis elspezi tiom da tempo? Parenteze, estas malbona tradicio, ke esperantaj libroj kuŝaĉas en moskvaj eldonejoj dum pluraj jaroj: rememoru, kiom longe ni atendis la lernoliblon de Z. Semjonova/ M. Isajev kaj tiun de B. Kolker! Progreso faris neniun seriozan laboron: simpla represo de la unua eldono kun ĉiuj malnovaj fuŝaĵoj kaj aldono de novaj. Iom pli bonkvalita papero — sed ĉu ĝuste tio plej gravas en serioza libro?

Antaŭe moskvaj instancoj ĉiam rigardis desupre al la “periferio”. La nuna tempo rivelas realan valoron de ĉio kaj de ĉiuj. Ni devas agnoski, ke la ŝtata, centra eldonejo, ekzistanta dum jardekoj, kun riĉe ekipita presejo, evidente malgajnis la konkurencon kun tute nova, sed jam juste aprezata firmao en Jekaterinburg, havinta nemultan tempon kaj neriĉan bazon. Certe, Metropoliteno estas nova sukceso de la redakcio kaj eldonejo Sezonoj.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1992. №5–6 (6–7)


Recenzoj