Tridek “mondoj” en unu volumo

Mondoj: 34 esperantaj rakontoj. Rikolto 2001 / Redaktis Tomasz Chmielik, Georgo Handzlik, Sten Johansson; Antaŭpar. Georgo Handzlik. — Bielsko-Biała: KLEKS, 2001. — 216 paĝoj.

Mondoj — 34 rakontoj de 30 esperantaj verkistoj, do entute 30 mondoj, ĉar ĉiu homo ja estas aparta mondo. Ĉiu verkisto de tiu antologio indikas, kie estas lia (aŭ ŝia) ekzakta loko sur la globuso. Kelkaj migris de sia naskiĝlando al alia mondoparto aŭ okupas eĉ la tutan globuson, ĉar ili konsideras sin mondcivitanoj. Do ni rajtas atendi buntan, varian kaj interesoplenan kolekton.

La nigra KLEKS-libro ja bele aspektas kun eleganta bindado, bona papero kaj elegantaj litertipoj, do ek al legad'!

Kelkaj verkistoj elektis esperantistan temon. Georgo Handzlik (la eldonisto) rakontas pri la tago de la fina venko kaj kiamaniere atingi ĝin. Sten Johansson raportas pri la fino de l'mondo. Lia humoro baziĝas sur specifaj temoj de la Esperanta kulturo, kiuj ne rekte estas kompreneblaj por ne-esperantofona leganto — ĉu eblas pli bone pruvi, ke Esperanto ja havas sian propran kulturon? La dua kontribuo de Sten Johansson estas eta kaj amuza eseo pri vivo kaj morto de NEOLOGISMO — frandu ĝin. Lena Karpunina rakontas en la jam konata La pluvo en Ĉenstoĥovo bele kaj melankolie pri neebla amo. Eble ŝi bezonas iom tro da alkuro por fine atingi la temon de sia rakonto. Sheila Spielhofer rakontas pri la renkonto kun esperantista veterano kaj Spomenka Štimec uzas la temon de kurso de Esperanto.

Nur unu verkisto, Valentin Melnikov, rakontas en la klasika senco implikante la adresiton de la rakonto. Bedaŭrinde, verkistoj ne ofte atentas la potencon de tiu stilrimedo. Grigorij Arosev monologas en Venos kaj pruvas, ke li kapablas streĉi la atenton de la leganto ĝis la fino. Same faras István Ertl en Zürich Hauptbanhoff. (Mi ne scias, kiun komposteraron mi elektu, ĉar en la enhavtabelo estas Zürich Hauptbanhof, la ortografie ĝustan “Hauptbahnhof” la artista libereco sukcese evitis.)

Kelkaj rakontoj temas pri reveno al la iama medio, kiel ekzemple La Reveno de Zora Heide aŭ Reveno de Vimala Devi. Por tiuj, kiuj loĝas en alia lando komenciĝas nova etapo en la vivo, kio signifas, ke ne facilas reveni al la estinteco. La rakonto de Sabira Ståhlberg ankaŭ temas pri mentala liberiĝo de la pasinteco. En tiu kunteksto mi ŝatus mencii ankaŭ la rakontojn de Koffi Gbeglo, ĉar ili donas al ni ne oftan enrigardon en la afrika pensmaniero, ekzemple en La monujoj senfloraj kaj senfloliaj [tiel!].

Kion diri pri la aliaj rakontoj? Mankas ankoraŭ kelkaj famaj nomoj de nia literaturo. Jorge Camacho raportas pri Familio Pork. Nu, la rakonto finiĝas per eta surprizo, sed mi havas la impreson, ke li nur veturas je duona vaporo. Mikaelo Bronŝtejn rakontas pri Fatraso en nova Ruslando, kio donas al li la eblecon por enkonduki nebezonatajn neologismojn. Liven Dek rakontas konvenciplene pri Peĉa Tago, kvazaŭ li estus verkinta por kluba bulteno. Ronald Cecil Gates denove trudas siajn banalajn temojn al ni. La islanda vortaro estas platigita ŝerco, eble taŭga por progresanta lernolibro.

Trudi — jes, tiu vorto. Ĉu vere ni bezonas legi tiujn verkojn libroforme? Ĉu ne estus pli bone unue prezenti ilin en iu ĵurnalo kaj poste elekti la plej bonajn kaj eternigi ilin en antologia formo?

La avantaĝo de la antologio tamen estas novaj konatoj. Mi ankoraŭ ne legis ion de Artur Arteev. Li verkas dense, aludoj abundas, sed mi ne certas ĉu mi centprocente komprenas kio estas Songo sub bunta litkovrijo [tiel!]. Danuta Kowalska verkas senteme pri Knabaĉo kaj malsenteme pri La venĝema kato. Tiu lasta rakonto fakte estas abomena, sed eble ŝi intencis verki amuzan anekdoton. Irena Łowińska enkondukas nin en la mondon de blinduloj. La rakonto temas pri iuj antaŭjuĝoj rilate al nehandikapitoj. Volonte mi legos aliajn verkojn el ŝia plumo. Yenovk Eugene Lazian rakontas pri Kiam la cirkonstancoj favoras kaj montras, ke li scias nodi intrigon.

Tio validas ankaŭ por la rakontoj de Alberto García Fumero, Higinio García, Zofia Mirska, Roberto Perez-Franco, Eddy Raats, Franz-Georg Rössler kaj Thierry Salomon. Ĝenerale ili rakontas bone, sed ŝajne mankas specifaj temoj al ili. Ili evidente celas tro malalten. Mi certas, ke ili povus doni al ni ion pli valoran ol tiuj vitraj perloj

Bona metiado, jes, ĉu elstara? Mi dubas! Tamen elstaras ankoraŭ pliaj (krom la jam menciitaj) eroj. La Manuskripto de Carmel Mallia forportas nin al romantika mondo kun sekretaj kestoj kaj “kvarmura klostrofobio”. La rakonto funkcias tre bone kiel antaŭparolo al onta romano. Manuel de Seabra elpensas tre malican venĝon (ŝajne la sama truko jam estis uzita de Lord Dunsany) kaj Trevor Steele rakontas subtile pri la tavoloj en la homa animo (Heinz estas mi).

La rikolto estas kaj ampleksa kaj modesta, ĉar la elekto okazis inter la 40 kontribuintoj, kiuj per 52 rakontoj respondis al la Alvoko al esperantaj verkistoj, kiun la eldonejo dissendis. Certe ĝi donas sufiĉe taŭgan superrigardon. Ni povus diskuti, ĉu la esperanta literaturo estas pli bona aŭ malbona ol la averaĝa nacilingva literaturo. Ofte nespertaj verkistoj malfacile trovas siajn temojn, ne scias, kion fari kun sia talento. Ofte ŝajnas, ke la vojo de skribotablo al redakcio estas tro rapida. Nuntempe ni tamen ne plu volas sekvi la konsilon de Horaco (naŭ jaroj en tirkesto), ĉar nia vivo ja okazas pli rapide.

La libro estas parte tre senzorge redaktita, kio signifas, ke mankas supersignoj aŭ svarmas komposteraroj. Tio validas precipe pri la antaŭparolo pri la “naskiro” de la libro.

La plej multaj kontribuoj ne forlasas la averaĝan iom senpretendan nivelon, sed ĉiu leganto — eĉ la plej ambicia — foje bezonas ion por senstreĉa legado, ĉu ĉe la strando aŭ en aŭtobuso aŭ atendante ĉe kuracisto. Sed la libro indas eĉ pli pro siaj fojaj juveletoj.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 2002. №10 (97)


Recenzoj