Sed teoriaj esploroj, filozofiaj meditoj pri la esenco de esperantismo ne multas, kvankam deziro paroli pri la temo ne mankas. Ne facilas kompreni tiun kontraŭdiron, sed, verŝajne, la ĉefa kaŭzo estas malfacileco de la temo, speciale se oni volas iom altiĝi super nivelo de banaleco. Kaj tial ĉiu nova verko pri esperantozofio bonvenas kaj legendas. Sekve ankaŭ la nova libro de Giordano Moya Survoje al universala civilizacio.
Fakte, pri esperantismo mem en la libro preskaŭ ne temas — al ĝi estis dediĉita alia libro de la sama aŭtoro Esperanto en prospektivo (1989). Sed la ĵus aperinta libro estas kvazaŭ enkonduko al tiu, antaŭe aperinta libro, kaj ĝi klarigas ĝeneralajn konceptojn de la aŭtoro pri la homaraj historio, kulturo, naturo de la homo, kaŭzoj de la militoj kaj manieroj ilin eviti en estonto — aŭ pli kurte, pri personaj kaŭzoj de esperantistiĝo de s-ro Moya.
La superrigardo de la aŭtoro pri la homaraj historio kaj kulturo aspektas ofte jen primitiva, jen naiva. Certaj historiaj eventoj estas prilumigataj iom eklektike, ĉar en iliaj priskriboj ofte senteblas influo de diversaj historiaj esplormetodoj kaj ideologioj. Ni preterlasu la strangan literumadon de la rusaj nomoj, troan atenton al rolo de arbitre elektitaj personecoj en certaj historiaj eventoj, esence malsamajn klarigojn de la samaj eventoj sur diversaj paĝoj (pro uzo de malsamaj fontoj?) — tio estas ja bagatela. Ni preterlasu ankaŭ ne sufiĉe zorgan komposton de la libro — eraroj, inkluzive de mankoj de la akuzativo, tiom oftas en esperantlingvaj eldonaĵoj, ke atentigi pri ili en ĉiu recenzo pri ĉiu libro estas tede. Malgraŭ ĉio la libro valoras. Valoras kiel monumento de sia (t.e. nia) epoko.
Kolekto de asertoj, foj-foje kontraŭdiraj, pri la historio, naivaj revoj pri estontaj ŝanĝoj en la mondo estas tipaj por certa tavolo de eŭropaj intelektuloj nuntempe. La aŭtoro estas nur pli sinsekva, ol similaj al li intelektuloj, kaj tial li ne vidas la pacan estonton de la homaro sen la neŭtrala internacia lingvo. Kaj pro tio gravas la ekspliko de liaj ideoj pri esperantismo.
Sed liaj eksplikoj ne estas sole eblaj. Ekzistas aliaj esperantistoj, kies mensoj funkcias iom alimaniere, ol tiu de la aŭtoro. Kaj iliaj opinioj pri vojoj al la paca estonto kaj pri rolo de esperanto en tio povas sufiĉe diferenci. Ekzemple, la marksisma komunismo kaj anarkiismo, kiuj laŭ la aŭtoro jam plene perdis siajn signifojn en la nuna mondo, ankoraŭ ekzistas kaj ne ŝajnas intenci malaperi. Kaj inter esperantistoj estas ankaŭ nun sufiĉe da homoj, al kiuj tiuj ideoj estas proksimaj. Ekzistas ankaŭ esperantistoj, kiuj emas konstrui estontan pacan mondon kiel tutgloban imperion… Ĉiu el ili havas esperantozofion, malsama al tiu de Moya — ties asertoj apenaŭ konvinkos ilin; ili iros la propran vojon.
Sed ankaŭ por esperantistoj, kies sociaj starpunktoj sufiĉe malproksimas de tiu de Moya, la libro estas utila. Ĝi formulas kelkajn tezojn, kaj tio faciligas diskutojn. Do, la homoj kun aliaj opinioj legu la libron kaj, diskutante kun ĝi, formulu proprajn esperantozofiojn — tiel ni, esperantistaro, eble atingu pli komunan strategion en niaj agoj. Ja se ni pli klare scios vidpunktojn de certaj nun ekzistantaj esperantistaj grupoj, ni pli facile vidos tion komunan, kio ĉiujn nin unuigas. Ankaŭ la grupo de liberalaj intelektuloj, al kiu apartenas la aŭtoro, kaj kiu nun kredas sin senerara, povos iom ŝanĝi siajn opiniojn nur vidinte alies opiniojn en simile klara formo.
Ni danku la aŭtoron, ĉar li donis la eblecon diskuti kun si kaj kun la homgrupo, kiun li reprezentas.
Nikolao Gudskov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1996. №1 (26)