Prefere legu Zamenhof

Moya, Giordano. Esperantismo: Prelegoj kaj eseoj. — Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 2002. — 238 paĝoj.

Se por esti esperantisto oni devus serioze kredi la ideojn kiujn predikas s-ro Moya, mi ne kredas, ke mi en la reala vivo iam renkontis esperantiston. En la reto similaj ideoj pri la unika mondsava misio de nia lingvo estas propagataj de kelkaj unuopuloj, kiuj kutime per sia unuokula fanatikeco rapide forpelas la aŭskultantaron.

S-ro Moya estas kataluno. Li naskiĝis en 1913. Dum la hispana interna milito meze de la 1930-aj jaroj li apartenis al vegetarana kaj pacisma frakcio de la anarkiistoj. Pliajn detalojn pri lia neesperantista vivo mi bedaŭrinde ne sukcesis eltrovi, sed tiujn supozeble provizus alia libro verkita de li, La homa vivaventuro. Krome de sub lia plumo aperis la verkoj Esperanto en prospektivo, Survoje al universala civilizacio, multaj gazetaj artikoloj kaj prelegoj.

Ĝuste el prelegoj faritaj dum la jaroj 1969–1999 grandparte konsistas la verko Esperantismo. En la antaŭparolo la aŭtoro atentigas, ke liaj pensoj dum tiu tridekjara periodo variis. Eble jes, sed varion, aŭ almenaŭ iun evoluon de la pensoj ne estas aparte facile rimarki. De la unua ĝis la lasta la prelegoj estas saturitaj de fervore arda entuziasmo por la mondon savonta ideo de la esperantismo. Leganto ne plene konvinkita pri la Apokalipsa akreco de la monda situacio kaj la panacea solvo proponata de la esperantismo facile povus trovi kelkajn fragmentojn sennuancaj aŭ eĉ fanatikaj.

Por kontroli, ĉu viaj amikoj estas aŭtentaj subtenantoj de la esperantismo, vi povus demandi, ĉu ili senhezite aprobas ekzemple la sekvajn asertojn el la verko de s-ro Moya:

La blinda irado de la historiaj fortoj aŭ faktoroj tendencas alporti trian mondan militon kaj oni nur povas haltigi ĝin, agante per Esperanto. (p. 34)

La mesaĝo de Esperanto fariĝas nuntempe la precipa faktoro por unuigi spirite la homaron. (p. 78)

Sendube unu el la faktoroj plej gravaj por atingi pli bonan civilizacion [tiele] estas la disvastigo de la lingvo internacia Esperanto... (p. 82)

La kernan ideon de la libro bone resumas la jena citaĵo: Esperanto kaj la esperantismo, la ideo de Zamenhof, devas fariĝi la precipa rimedo por enkonduki novan civilizacion. [tiele] Ni esperantistoj devas konscii, ke <…> (n)ia celado estas la plej grava en tiu ĉi kriza tempo… (p 73) Seriozaj verkoj pri la idea flanko de la Esperanto-movado ne abundas, kaj eklegante la libron mi esperis ĉerpi el ĝi se ne novajn pensojn, do almenaŭ ian resumon de la sufiĉe diversaj argumentoj, kiujn la uzantoj de nia lingvo elpensis por pravigi sian ŝajne sensencan okupiĝon pri la stranga artefarita komunikilo. Io tia tamen tute mankas en la verko, kiu esence estas patose finvenkisma provo reformuli la “internan ideon”. Per diversaj vortoj la aŭtoro diras la saman aferon ree kaj ree, sed la ripetado de la pensoj ne igas ilin pli veraj, nur pli banalaj.

Mankas en la libro kredeblaj argumentoj kiuj montrus, ke Esperanto efektive estas tiu magia bastono, kiu igos la popolojn kolektiĝi en unu granda rondo familia. Pli-malpli mankas ankaŭ praktikaj proponoj al tiuj, kiuj eventuale volus ion entrepreni por antaŭenigi la homaran unuiĝon. La aŭtoro pledas por propre esperanta, homaranisma kulturo, sed kion tiu kulturo devus enhavi kaj kiel ĝiaj ĉefverkoj diferencus de la nuna esperanta literaturo li ne diras.

La verko Esperantismo estas por mi klara pruvo pri tio, ke ia ideologio komuna por ĉiuj esperantistoj nek ekzistas, nek povas ekzisti. Feliĉe.

La esenco kaj estonteco de Esperanto troviĝas en tio, ke ĝi estas lingvo libera, lingvo propra al tiuj kiuj ĝin deziras alproprigi. Neniu ŝtato, instanco aŭ individuo povas dikti al la uzantoj de nia lingvo iujn moralajn devojn, kiel volas fari s-ro Moya, kaj tio estas bona, ĉar se por unuiĝo de la homaro necesus totalisma ideologio, pli bone ne unuiĝi.

Pri homara unuiĝo pli sobre kaj pli konkrete verkis en sia tempo Zamenhof, kaj tion li faris en senriproĉa lingvaĵo. Prefere legu lin. Zamenhof verŝajne komentus la libron de s-ro Moya same kiel sian propran unuan skizon pri la homaranismo:

Donante tro gravan kaj tro tujan rolon al lingvo neŭtrala, la afero faras impreson de io tro utopia kaj kontraŭnatura”. (Letero al Émile Javal, 1906)

La libro de s-ro Moya estas bone presita sur altkvalita papero. La kovrilo kun puzleroj kaj verdaj steloj bone aspektos en propagandaj ekspozicioj.

Kalle Kniivilä (Svedio)

La Ondo de Esperanto. 2003. №4 (102)


Recenzoj