Kiu serĉas — tiu nepre trovos

Nemere, István. Serĉu mian sonĝon: Romano. — Budapest: HEA, I987. — 171 p.

“Saĝaj paroloj similas liniojn, presitajn kursive.”
K.Prutkov

La homoj jam spertis, ke ĉia bono troviĝas sur la Tero en limigita kvanto. Ĉio deficitas. Elĉerpiĝas nafto kaj ercoj, pura aero kaj akvo, Ne aĉeteblas kaviaro kaj ananasoj. Vole-nevole oni devas ĉion substitui per io malpli deficita, ŝpari la rezervojn, reutiligi jam uzitan materialon. La epoko postulas senruban teknologion — aliel nun ne eblas vivi.

La literaturo adekvate respegulas la vivon — ĉi tie la situacio samas. Ankaŭ bonaj libroj mankas. Ĉiu volus legi ion de Bulgakov, Pasternak, V.Rasputin, sed ĉu vi povas tion libere aĉeti?.. Tamen la popolo ja strebas al kulturo. Ekde la antikvo konatas la slogano: “Panon kaj spektaĵojn!” Do, la spirita nutraĵo same gravas kiel la korpa. Ankaŭ ĉi-terene ne eblas likvidi la deficiton, se oni ne produktos amase kontraŭ moderaj prezoj diversajn specojn de varoj, uzante modernan malmultekostan teknologion kaj eventuale reutiligante rubon.

Tiun honoran mision en la Esperanta literaturo plenumas István Nemere. Liajn librojn konas ĉiuj, kvankam ne ĉiuj ŝatas. Nu, certe, se iu alkutimiĝis al la brazila kafo, al li jam ne bongustas kafaĵo el glanoj. Tamen, ve, kion povas fari ni, povraj kaj nepagipovaj, se en nia lando kaj ĉe niaj proksimaj amikoj kafarboj ne eltenas severajn vivkondiĉojn, sed kverkoj senprobleme kreskas?..

Antaŭ ni estas la nova romano de I.Nemere Serĉu mian sonĝon. La suĝeto de la libro estas samtempe simpla kaj alloga: hungara geedza paro, Gabor kaj Lilla, pasigas sian mielmonaton en Venecio. Nu, fakte, ili ankoraŭ ne estas geedzoj, sed tio ne gravas, kaj la mielmonato sen formalaĵoj certe estas pli agrabla kaj romantika. Ĉio belegas, kvazaŭ ĝi ne estus vero, sed sonĝo, do Lilla timas, ke ŝi subite kaj amare vekiĝos, kaj okazos io malbona...

Gabor renkontas sian malnovan amikon Diran, armenon (li neniam estis en Armenio, sed ankaŭ tio ne gravas). Diran multe suferas pro la malbona rilato de turkoj al armenoj, kaj la romano tre detale informas pri tio.

Paralele evoluas la alia linio: fia maliculo (tio tuj senteblas laŭ la priskribo), nomata Agamir, kaŝe preparas malbonaĵon.

Legantoj sufiĉe ofte petas: “Faru al ni bele!” Evidente, tiu postulo estas justa: vox populi — vox dei... Do la aŭtoro klopodas kontentigi la bezonon de la legantoj pri belo.

La karakteriza stilo de Nemere senteblas tuj ekde la unua paĝo. La romano komenciĝas per la sceno de amorado. La aŭtoro trovis por tio bonajn vortojn jam en Febro, la publiko tion aprobis — kaj nun I.Nemere, verŝajne laŭ petoj de la legantaro, ripetas tiun scenon en ĉiu nova libro.

La du suĝetliniooj interproksimiĝas. La observema Lilla preskaŭ tuj rimarkas strangaĵojn en Diran. Post kelkaj paĝoj ankaŭ la legantoj pli kaj pli suspektas liajn fiintencojn. Por la leganto agrablas senti sin sagaca, kaj la aŭtoro afable liveras tiun eblon.

La etoso poiomete streĉiĝas, kiel en bonaj krimromanoj, post la centa paĝo la du linioj kunfandiĝas. Jam klaras, ke Agamir kaj Diran estas membroj de sekreta terorista organizo kaj kune preparas murdon de la turka prezidento vizitonta Venecion. Mi ne rakontos la kulminon de la romano por ne seninteresigi vin, tamen la legant(in)ojn kun malpli fortaj nervoj mi povas trankviligi: fine triumfas la bono.

Onidire io simila jam estis en la “ĉu-serio” de Johán Valano, sed mi ne legis tiujn librojn — nur multajn recenzojn pri ili. Tamen, ĉu indas serĉadi literaturon el foraj por ni geografie kaj ideologie kapitalismaj landoj, se egalkvalitaj libroj ekzistas en la frataj landoj de socialismo? KAJ István Nemere kapablas verki je same alta nivelo kiel Valano. Serĉu mian sonĝon pruvas tion.

La novan romanon de Nemere eblas rekomendi al ŝatantoj de am- kaj krimromanoj, de arabaj kaj hindiaj filmoj, al legantoj kun tute diversaj gustoj, bezonoj kaj preferoj. Ĉiu povas en ĝi trovi por si ion bonan.

Kiu neniam estis en Venecio, kaj eĉ ne esperas iam tien trafi (Ho, kiom trista kaj mizera estas la sorto de miaj samlandanoj) — almenaŭ dum la legado povos admiri la vidindaĵojn: palacojn, kanalojn, gondolojn... Kiu tamen planas viziti tiun belegan urbon — povos uzi la romanon kiel gvidlibron, precipe, se vera gvidlibro ne aĉeteblas.

Kiu inklinas al gastronomiaj plezuroj — ĝoje trovos en la libro se ne kuirreceptojn, do almenaŭ sufiĉe ampleksan liston de la italaj manĝoj. Certe, Nemere ne estas Bulgakov, tamen... bonan apetiton, karaj!

Kiu ŝatas filozofion, profundajn pensojn, strebas al nerefutebla vero — ĝuos la valorajn sentencojn, ekz-e: “La malriĉuloj ĉie estas povraj”, “la objektoj (en muzeo — V.M.) estas malnovaj, do iliaj farintoj jam ne vivas”, “Homo povas regi sian sorton nur ĝis certa limo”, “la perforto neniam solvis ion ajn” kaj eĉ “Malpravas tiu, kiu murdas”. Oni povus riproĉi la aŭtoron: kial li ne menciis aliajn, same verplenajn kaj gravajn sentencojn, ekz-e “Volgo fluas al Kaspia Maro”. Tamen ja la eventoj de la romano okazas ne en Sovetio, do Nemere tute prave evitis tiun mencion, kiu nur senbezone delogus nian atenton.

Kiu volas montri al amikoj sian kleron, saĝon, scipovon je multaj lingvoj — povos uzi diverslingvajn vortojn kaj esprimojn, utilajn ankaŭ por turisma vojaĝo. Trovi tiujn vortojn en la romano estas facile: ili estas presitaj kursive, kontraste al la cetera teksto. Bedaŭrinde la tradukoj mankas kaj eĉ indikoj pri la prononco ne estas — sed ĉu tio gravas? Ja tutegale neniu komprenos, se vi eldiros ion el tiuj vortoj...

Kiu kolektas bele eldonitajn librojn por propagandaj ekspozicioj aŭ por ornami librobretojn en sia Esperanta klubo aŭ loĝejo — nepre restos kontenta: la libro estas presita sur bonkvalita papero, akurate broŝurita, havas luksan multekoloran kovrilpaĝon.

Do, agrablan legadon, amikoj! Serĉu pasintjaran neĝon... ah, pardonu! — serĉu la sonĝon de s-ro Nemere. Se iu ion trovos — nepre tuj informu min.

Valentin Melnikov

Sezonoj. 1988. №18.


Recenzoj