Nikolai Lozgaĉev, La tago del eterno. Negranda, 40-paĝa libreto, sed por plene pritrakti ĝin ne sufiĉus eĉ duobla nombro da paĝoj. La libro ne estas amuza kaj facila legaĵo, ĝin ne eblas duonatente konsumi en buso. La legado postulas sufiĉe seriozan mensan laboron kaj certajn sciojn — do des pli grandan plezuron ricevos la leganto, kiu sukcesos percepti kaj ĝui ĉiujn ĝiajn erojn.
La ĉefa temo de la libro videblas en la titolo: la tago del eterno — la vivo de unu homo kiel parto de la tuta homaro kaj tuta naturo. La poeto tuŝas eternajn demandojn — pri la senco de la vivo, pri la destino kaj loko de la homo en nia mondo, pri pasinto kaj estonto de la homaro. Milfoje oni jam pritraktis tiujn temojn, tamen Lozgaĉev en siaj prauloj indaj je respekt', el teno de spleno, Mi est-is-as-os trovis por tio freŝajn pensojn kaj nebanalajn vortojn (ve, malfacilas trovi nebanalajn vortojn por ankaŭ priskribi tion en la recenzo). “… esplori min, perversan kaj magian/ Ĝisfunde volas mi koncepti la egoon,/ per la surkoraj ŝtonoj ludi goon.” Li esprimas la principojn de sia vivo: “Mi — kontraŭ fia "post angul'", / sed por honesta "vid-al-vide"”. En Naskiĝo aperas lia vidpunkto pri poezio kaj poetoj, kaj li deklaras:
Vin igu for, dileto:
Mi strekas l'inton haĉe.
Naskiĝas la poeto:
mi, Nikolaj Lozgaĉev.
Tiuj vortoj povas al iu ŝajni pompaj, sed la poeto per sia libro pruvas ilian veron, montras sin “filo de la glora gent'” — de la rusa poetaro. La Alvoko spirite proksimas al la klasika “Не позволяй душе лениться…”. Lozgaĉev formiĝis kiel poeto, tradukante brilan rusan poezion, konatan kaj forgesitan, kaj alproprigis ties plej bonajn ecojn. Tamen lin edukis ankaŭ la klasika Esperanta poezio, kaj, ekzemple, en Ruĝa himno li montras sin inda heredanto de N.Hohlov.
Lingvajn “eksperimojn” nun ŝatas multaj poetoj, tamen nur ĉe N.Lozgaĉev ni vidas, ke la bizaraj vortoj, nekutimaj kombinoj kaj derivaĵoj estas rimedo por atingi indan celon, sed ne la celo mem. Trasentu: “Ampleksan sufon transformiĝas la sufero”… Jen sonsimileco rivelas kaŝitajn sencajn ligojn: genocido-genucedo; jen aldonita senco interferas kun la vera kaj kreas apartan nuancon: gen-etiko; kaj la vortoj “alikiene” aŭ “esk' al” fakte eĉ ne kontraŭas la Fundamenton, tute klaras (kontraste al piĉismoj) kaj tial havas ŝancon hejmiĝi en Esperanto. La verdaj verdiroj estas plene bazitaj sur vortludoj, montras neatenditajn paralelojn inter kutimaj, eluzitaj vortoj, donante al tiuj novan esprimforton kaj igante nin al multaj pensoj. Antaŭe ion similan ni trovis nur ĉe R.Schwartz. La miniaturon Primavero ne eblas rerakonti aŭ citi fragmente: nur legi la tutan. Similaĵon en la Esperanta poezio mi ne vidis.
Eminentas la palindroma versaĵo Amaso sama. Ĉiu linio, eĉ kun minimuma liternombro, elvokas plenvivan momenton de urba vivo, provu komence tralegi la tutan versaĵon kaj poste pripensi ĉiun verson aparte!.. Sed fakte preskaŭ ĉiun verson en la libreto oni povas relegi multfoje, ĝuante profundan sencon kaj senriproĉan formon, brilajn metaforojn, riĉajn rimojn kaj aliteraciojn — kaj kiom malmultaj vortoj necesas por ĉio ĉi!..
En la Tago troveblas ankaŭ malpli sukcesaj, iom vantaj poemoj: La vetero estis karesa, Kial?, Eŭĉanto. Tamen tio estas mia persona opinio, vi povas malkonsenti.
Mi povus laŭdi la ilustraĵojn, ĝeneralan poligrafian kvaliton — sed kiucele? Ja pri la aspekto oni kutimas skribi, se nenio bona direblas pri la enhavo.
Resume eblas diri: jes, la poeto naskiĝis. El (dume) nemultaj originalaj poeziaj libroj aperintaj en nia lando La tago del eterno estas, eble, la plej brila. Nepre legu ĝin, kaj — ni etendu novajn verkojn de Nikolaj Lozgaĉev!
Valentin Melnikov
Sezonoj, 1989, №19.