Amélie NothombElektu kaj delektu!

Nothomb, Amélie. Higieno de l' murdisto: Romano / Tradukis el la franca Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. — Bielsko-Biala: KLEKS, 1998. — 151 paĝoj.

Kvankam diamanton apenaŭ eblas poluri pli brila ol ĝi envere estas, mi tamen provu direkti almenaŭ parton el ties radioj al vi, ontaj legantoj de Higieno de l' murdisto. Ĝi estas la debuta verko de Amélie Nothomb, juna verkistino belga. Naskita en Japanujo, ŝi loĝis en pluraj landoj antaŭ ol setli en Bruselo, Belgio. Krom La Higieno ŝi verkis ankoraŭ ses romanojn, ĉiuj publicitaj, kaj estas plentempa verkistino.

“Kiam ĉiuj eksciis ke la giganta verkisto Pretekstat Taŝ mortos post maksimume du monatoj...” — jen la komenco de vojaĝo, same horora kiel amuza, laŭlonge de la psikaj manifestiĝoj de mortonto kaj lia interkomunikado kun la preso kiu sin ĵetas sur Gravelin, lian sekretarion, por elpeti permeson intervjui la nobel-premiitan aŭtoron.

Tiu ĉi estas ĉampiono, ne nur de verkistiko, sed krome prototipa feĉulo. La aŭtorino ŝarĝis lin per superpezo de malbonaj ecoj pri kiuj ŝia heroo rekte fieras. Jam la nura fakto, ke li komencas ĉiun interparolon kun sia sekretario per la vortoj: “Mi bedaŭras, kara Ernesto, sed mi ankoraŭ ne mortis”, ne aŭguras multon bonan.

Trafe resumas la teksto dors-flanke de la bindita romano: “Monstro de obezo kaj mizantropeco, li sin amuzas, kun cinika kruelo, forigi la ĵurnalistojn kiuj venis intervjui lin. La unuaj kvar fuĝas, terurite. La kvina, Nina, sukcesas regi lin kaj malkovri lian sekreton.”

La unuaj intervjuoj konsistigas intelektan lukton inter la “obezulo” kaj la ĵurnalistoj, kies eltenivo similas al la kapablo de plumo teni cent kilogramojn levitaj.

Unu post la aliaj ili ricevas similan trakton de sia amuziĝema regalanto; unu post la alia ili paŝas preskaŭ senhezite en la kaptilon de lia ekstravaganco. Post sia humiliĝo, la viktimo iras en transstratan trinkejon aŭskulti magnetofonan registraĵon kune kun siaj kolegoj kiuj konsolas la kompatindulon per ne tre kolegaj rimarkigoj kaj konstatoj; maldolĉa pilolo post heroa provo komunikiĝi kun la diabla aŭtoro.

Nina, pri kiu jam iris la diro, impresas ŝekspireske lerta ĵongli per vortoj kaj ŝia inĝenio similas tiun de Beatrica en ties Multe da bruo pro nenio. Ŝi replikas, eĉ ripostas per municio simile trafa kaj laŭgrade subiga.

Ŝi sukcese puŝas lin konfesi sian sekreton, kio havas sekvon similan al fosto-puŝo tra la koron de vampiro.

Tiom pri la enhavo kies strukturo estas blindige simpla.

Per ampleksa uzo de “—” kiu indikas, ke iu ion diras, la aŭtorino taskis al siaj legantoj daŭre konscii kiu estas responsa pri la koncerna diro. Tio ne konfuzas, sed, male, igas la tuton pli viva kaj streĉa. Tiel, la interparoloj jen trotas jen galopas kaj oni devas firme teni la selon.

La ĵurnalistoj, kiujn Nina decide rifuzas nomi kolegoj, aperas anonimaj kvazaŭ por akcenti ilian solecon kaj sensignifecon antaŭ “gravulo kaj grandegulo”. Tamen, soleca estas ankaŭ la tute malsimpatia maljunulo. Jam ekde sia sesdeka jaro li terure enuas kaj, per sia konduto kiun stampas interalie senkondiĉa sincereco, obsede klopodas resti juna kaj virga. La lasta strebo estas en liaj cirkonstancoj facile realigebla, la unua, evidente, ne troviĝas en lia influ-sfero.

Tragike estas konstati kiel facile interparolo, kiu komenciĝis relative normale, povas ene de sekundero gvidi de ĝentileco kiel ajn supraĵa al sparkoj de antipatio, de konflikto kaj de bruska disiĝo. Fido ĉekape, veneno voste; kiel eblas optimisme rilati al la kunhomoj se tia necerteco onin hantas?

Ankaŭ Nina, kiel ajn impone ŝi rolas, ne estas senrezerve simpatia. Tamen, eble nur tiel eblas transvivi la konfrontiĝon kun homo kia li. Finfine temas pri tio, kies forto estos pli persista: ĉu ŝi restos dama aŭ fariĝos besto kiel ŝia kontraŭulo. Venki aŭ esti venkita — jen la demando. Ja unu venkas, sed ĝuste kiu...?

Higieno de l' murdisto estas unika; ion similan vi neniam legis, nek iam ajn renkontos el alies plumo. Ĝia enhavo estas jen terura, jen invitas al rid-eksplodoj, ĉar la rolulojn oni vidas kvazaŭ en misformiga spegulo. Tio ĉi ebligas elekti kiel oni volas konsideri la enhavon, ĉu kiel ion seriozan, kiel morale subnivelan aŭ simple kiel ion senlime amuzan.

Elektu kaj delektu!

Antônio de Ruyter

La Ondo de Esperanto. 2000. №2 (64)


Recenzoj