La verkoj de la libro karakterizelas kiel menso-realaj labirintoj. Labirintoj komplike plektitaj. La komplikeco pliiĝas ankaŭ pro lingva eksperimentado, al kiu la aŭtoro havas evidentan inklinon.
En Sur la linio respeguliĝas naturaj homaj deziroj, streboj kaj sentoj, tragedioj de militoj, deziro protekti siajn proksimulojn, amo, ĵaluzo, emo atingi harmonian vivon, profunde ekkoni la mondon kaj esencon de ties eventoj. Sed la netradiciaj rimedoj de Kamaĉo postlasas impreson de nerealisma, priskribita mondo.
La libro havigas senton, ke la aŭtoro verkas lude (aŭ ludas verke?). Kamaĉo ludas per la lingvo. Per la kompozicio. Per realeco kaj transrealeco. En vico de situacioj senteblas stila kaj spirita ĉeesto de Borges, kiu mem estis eminenta mistifikanto. Probable, tiu impreso aperas ne sen aŭtora intenco. Kaj ne vane en la libro rekte aperas la nomo de la argentinano (dudek ok tagoj sur ebeno blanka, sendestine).
Koncerne la senmajusklan eksperimentadon: en tagmeze ĝi estas sukcesa aŭtora trovaĵo — persono en psika hospitalo, ne havanta multan tempon, rapidas tajpi siajn pensojn pri eteraj fadenoj ligintaj homojn kun ties reuloj. La minuskla teksto eĉ fortigas la impreson pri suferiga malsufiĉo de l' tempo. Kaj la tajpanto atendas sian reulon en la psikejo, li kredas tiun nepre veni. Kredas kiel en leĝo de la naturo: “ĉar hazardo, koincido ne ekzistas. ekzistas struktura harmonio”. Tiu ideo, cetere, tre proksimas al Borges (Loterio en Babelo).
Same eblas kompreni kaj pravigi la totalan minuskladon en kiam vento ne blovas. Foresto de majuskloj montras pli vivan fluon de l' konscio; tiu fluo direktas sin laŭ kanaloj, riveroj, riveretoj, rojoj, kiuj konsistigas la kompozicion de tiu novelo, kiu — cetere — estas eble la plej komplika por percepto en la volumo. Ja Kamaĉo provis (kaj nesensukcese) realigi la ideon de Borges pri verko, kiun eblas legi laŭ diversaj direktoj (Analizo de verkado de Herbert Quejn, Ĝardeno de diskurantaj padoj). La novelo estas konstruita tiel, ke ni provu apogi nin je skemeto.
La teksto konsistas el kvin fragmentoj. Sur la paĝoj la fragmentoj estas metitaj laŭ tri vertikalaj kolonetoj (I—III). La fragmentoj havas kvar transirajn horizontalajn pontojn inter la kolonetoj. Kiel klare videblas el la skemo, la teksto formas labirinton simetrian diagonale. Sekve ankaŭ legi eblas labirinte. Ni komencu per la natura(?) maniero (laŭ la vojdirektiloj). La fragmentoj, kiuj havas horizontalajn pontojn, lasas senstumblan transiron (necesas por momento fermi la okulojn por ne atenti la finojn de la lastaj frazoj) laŭ vertikala direkto malsupren. La fragmentoj 3 kaj 5 legindas laste kaj aparte.
Traleginte la novelon unuafoje, la leganto apenaŭ trankviliĝos: li/ŝi kombinos variantojn kaj elektos la propran… Cetere, se moligi la angulojn de la labirinto, ĝi similos al plektita ŝnuro (Dekstra bildo). Imageblas nevidebla parto de fadeno liganta la 3an kaj 5an fragmentojn — ĝi estas ligo senca, priskribo de teruraĵoj de futura milito en la 3a fragmento koincidas kun tiuj de iamaj eksaj aŭ imagaj militoj en la 5a fragmento.
Tre lakona kaj mirinde impresiva kiel mi transdonis mian sufoke pezan ŝarĝon ilustras la psikologian situacion kurte klarigeblan kiel “li malbone min rigardis”. La detalo, kiel trairo tra vico de pontoj, diskrete kreas kredon, ke estas ebla kaj natura ankoraŭ unu ponto — ponto rigarda, per kiu eblas influi unu alian. Tamen en tiu ĉi rakonto, samkiel en dudek ok tagoj sur ebeno blanka kaj en venecio 1944 la minusklado ne ŝajnas pravigita.
La leganton povas amuzi ioma troo da fiziologiaj detaloj en kia la semo, kie insektologo sentas ĵaluzon al koitanta vir-insekto.
Temaro lingva kaj krea ne estas preterlasita: mensogo de l' okuloj, mensogo de l' oreloj kaj sendestine aspektas kiel parodioj aŭ pastiĉoj borgesaj (Biblioteko en Babelo kaj Libro de sablo). La temo de sendestine, rilato inter sonĝo kaj realo, neeviteble memorigas pri Transe de Lorjak aŭ Rondoj de ruinoj de Borges. Parodie aspektas priskribo de senlimaj bretoj bibliotekaj kun nur unutitola libro, kaj nenumeritaj paĝoj de libro kontraŭ Libro de sablo — vere, menade bal, buki bal.
De tempo al tempo oni povas ekhavi senton de preskaŭa transiro al alia realeco, al alia tavolo. Fajna lingvaĵo kreiĝas ne last-vice per abundaj kalemburaj aliteracioj, ofte rimitaj: tio donas kutiman ironian nuancon (“ĉagrenomieno”, “agacogrimaco”, “stretaj stratoj”, “pozas loze kaj ripoze”, “avenue kaj enue”, “suno brilas, sino brulas” k. t. p.) Tiu lingvaĵo povas doni plezuron al la leganto kaj iel kompensas la impreson de manie uzata sufikso -iĉ-, kiu efikas sur la tradician legantaron samkiel sablero en okulo.
Sur la linio prezentas tavolon de la literaturo netradicia, “moderna”, malfacile klasebla. Kamaĉo, kiu jam pli frue montris sin en Pandemonio, kuraĝe plurompas dogmojn stilajn kaj lingvajn, montras riĉajn eblojn de la lingvo. Sed por legi, kompreni kaj ĝui tiajn verkojn, la esperanta legantaro devas esti preparita. Intelekte. Mi ne kuraĝus konstati tiun pretecon reala.
Aleksej Birjulin (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1993: №2 (9).