Sed estas JES

Persone. ... sed estas ne: Kompakta disko. — Donneville: Vinilkosmo, 1998.

Sveda rok-bando Persone estas unu el plej konataj muzikaj E-grupoj, almenaŭ inter junularo. Sed se ĝi ne estas vaste konata inter nejunuloj, tio estas tre bedaŭrinda fakto, ĉar la muziko meritas plej vastan agnoskon. Persone fondiĝis en 1986, “okaze” de unua KEF (Kultura E-Festivalo), okazinta en Uppsala, Svedio. De tiam preskaŭ kun senŝanĝa konsisto, la grupo furoras en Esperantujo. Jam estis eldonitaj kelkaj diskoj de Persone, sed tiu ĉi estas aparte bona. Ĝi havas iom strangan titolon ... Sed estas ne, sed tio estas sprita elpensaĵo, dank'al kiu du titoloj de la du lastaj albumoj kunfluiĝas en unuecan frazon. Rezultas: “Povus esti simple... Sed estas ne”. Interese, ĉu ne?

Tuj dirindas pri malbonaj flankoj de la disko. Fakte ĝi estas sola, kiun jam substrekis pluraj recenzintoj — temas pri troa mallongeco. 9 kantoj por vera aŭskultanto estas nur komenco de engaĝiĝo en la Persone-etoson, kaj jen — la disko finiĝas... Domaĝe!

Sed jen tamen pri la kantoj mem. La disko komenciĝas per agrabla, sed simpleta kanto Liza pentras bildojn, kiu kvazaŭ (aŭ eble vere) enkondukas nin en la diskon. Sed jam la dua kanto estas ege kortuŝa kaj profunda. Temas pri Se la cerbo volas. Aŭskultante ĝin, ni dronas ie inter urbaj ĉielskrapuloj, dum malfrua krepusko, aŭdante malklaran voĉon de ie:

Kaj ŝi diris: nun ni iru ĉiam supren kaj sen ĉes',
Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes,
Se la cerbo volas,
Se la korpo povas,
Se la tempo sufiĉas,
Kaj ĝusta vento blovas.
La sekva kanto kvazaŭ daŭrigus la spiriton de la antaŭa — La ĉielo. La heroo de ĉiuj kantoj ŝajnas troviĝi en iu mistera duonsonĝo-duondeliro, sed kun sufiĉe certaj doloroj:
Kaj mi demandas min,
Kiam mi estas kun ŝi,
Ĉu mi estas sola?
— Tiel tekstas kanto Sola?, kiu eble estos aktuala por multaj viroj en la mondo (ne nur Esperanta)... Kantoj de Sed estas ne samtempe kaj pelas nin for de io, kaj vokas al io. Baza temo de ĉiuj kantoj estas amo, kaj la heroo ne estas vere feliĉa, kaj pri tio rakontas la kanto Bileto al la lun':
Malprave pensis mi pli bone sen ol kun,
Kaj ŝparis monon por bileto al la lun'.
Sed tri lastaj kantoj estas plej brilaj, kaj ĉiuj — propravoje. Kion ajn estas plej kortuŝa, plej akra laŭ amaj sentoj, kaj (ŝajne!) plej dolora por la heroo:
Amo estas stranga sent',
Kaj nur timas mi de temp' al temp'
Ke mi povus fari kion ajn por ŝi...
Fantomoj de la pasintec' ja ne temas pri amo, sed pri seniluziiĝinta homo, kiu jam pri nenio interesiĝas kaj desperiĝis pri vere ĉio:
Vivo freŝis por ni du,
Sed viaj pensoj ne tro freŝas plu,
Ili fiodoras...
Kaj parolante pri la lasta kanto, Lasu min sonĝi, finfine venu la nomoj de la bravaj bandanoj. Martin Wiese — aŭtoro de plejparto de la kantoj, ĉefkantisto kaj elektrogitaristo. Bertilo Wennergren — drumisto, kunkantanto, en la lasta kanto ludas akustikan gitaron, kaj Anders Grop, basgitaristo kaj same kunkantanto, en Lasu min sonĝi anstataŭigas la basgitaron per kontrabaso, kaj fine rezultiĝas fajna, eleganta kaj serena kanto kun kutime tre profunda teksto, kiu lule adiaŭas nin.

Menciindas alta kvalito de eldono (dankon al EUROKKA), kaj vere interesa desegnoaranĝo. La ena broŝureto estas tre originale konceptita. Ĉe ĉiu paĝo troviĝas iu foto, kiu estas tre malklara — videblas preskaŭ nur lumoj de iu granda urbo, sed tiuj fotoj kunkreas la magian spiriton de la disko.

Certe oni povas palavre kaj tede riproĉi al la bando ke ĝi foje sekvas la stilon de aliaj, neE-aj grupoj, sed responde mi povas diri, ke estas grandega plezuro aŭskulti la diskon, kaj ĝi estas bonega donaco por ĉiu muzikŝatanta esperantisto. Do, la disko povus esti simpla kaj neinteresa, sed estas ne!!!

Grigori Arosev (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2000. №5 (67)


Recenzoj