La studata dokumento rilatas al la Hispana-Nederlandaj rilatoj ĉirkaŭ la jaro 1648ª, do temas pri Okcident-Eŭropaj realaĵoj; tamen la studo prezentas ankaŭ (kaj eĉ precipe) la Rusian fonon, la problemojn de tradukado en naciajn lingvojn (precipe en la rusan, sed ankaŭ en la Nederlandan) en epoko kiam la naciaj lingvoj ankoraŭ malhavis ellaboritan fakan terminaron politikan, kompareblan kun la tradicia faklingvo de la internacia juro (tiutempe, Latino). La dokumento estis originale verkita en la hispana lingvo; la rusa traduko estas farita el ĝia versio Nederlanda; tial la aŭtoroj parolas pri «kvarlingva ekskurso» hispana-Nederlanda-rusa-Esperanta.
Laŭ sia enhavo la verko estas solida studo tute fidinda, kiajn oni ne ofte trovas en Esperanto. La aŭtoroj konvinke demonstras ke la kvalito de la tradukoj de la eksterlanda kancelario estis surprize bona, ege pli bona ol ilia reputacio, kiun ili havis laŭ la atesto de Sobolevskij kaj aliaj aŭtoritatuloj:
«A.I. Sobolevskij, kolono de la rusa historia lingvistiko, karakterizis la tradukistojn en la Posol'skij prikaz jene:Ni esperantistoj ofte okazas en la situacio kie mankas ellaborita faklingvo, tial ni pli bone povas kompreni kiom malfacila estis la tasko de la tradukistoj de la 17ª jc kaj aprezi ilian laboron.“Kaj jen iuj tradukas el la pola tiel, ke ilia traduko estas nenio alia ol la pola teksto de la originalo, skribita per la rusaj literoj; … aliaj havas tian rusan lingvon, ke la leganto devas longe pripensi por diveni, kio estis skribita en la eksterlanda originalo.”… La karakterizo fare de Sobolevskij stampis la opinion de pluraj generacioj de rusaj lingvistoj, ke la tradukoj faritaj en Posol'skij prikaz estas fuŝaj.»
Mi ne plu parolos pri tiu enhava flanko de la verko, kiu estas neriproĉinda; anstataŭe, mi kosideros la faklingvan aspekton; iom ironie, mi volas konsideri la verkon el la sama studpunkto, el kiu ĝi konsideras la tradukaĵon de la 17ª jc.
Nu, por la historia lando ekzistinta antaŭ la Monastera Traktato (1648) eblas uzi tradukitan nomon: «la Malaltaj Landoj»¹. Tiu nomo troveblas en la literaturo kaj donas pli rimarkeblan kontraston persistantan en la derivaĵoj: Malaltlanda, malaltlandano ktp.
La Nordan parton mi preferus nomi «[la respubliko de] la Unuiĝintaj provincoj» (Republiek der Verenigde Provincien).
Mirinde, sed en la lingvoj de la klasike feŭdismaj landoj (la angla, la franca, la germana) mankas preciza vorto por сословие — la socia stato (tiel ĝin nomis Zamenhof: «ili reprezentas per si ĉiujn landojn, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj»). PIV hezitas inter «la Tria Ordo» kaj «la Tria Stato» por le tiers état.
Fojfoje la regnestroj Franciaj kaj Burgundiaj kunvokis «ĉiujn tri statojn» — fakte, ties reprezentantojn. En la koncerna epoko tiaj asembleoj nomiĝis «États Généraux» (simile al la tiamaj rusaj Земские соборы). Tiun francan nomon la «Grand dictionnaire Français-Espéranto» (Paris 1992) sufiĉe logike tradukas per «Ĝeneralaj Statoj» — cetere, tute konforme al la historio: en la Latina titolo de la koncerna Traktato la partio Nederlanda estas nomita Domini Ordines Generales Provinciarum Unitarum Inferioris Germaniæ. Ĉi tie endas rimarkigi ke tiu francdevena nomo plu vivas en la Nederlanda, kaj ĝis nun la Nederlanda parlamento nomiĝas Staten-Generaal (kompreneble, nun kun egala reprezentado de la civitanoj; same malprave la leĝofara asembleo en Sovetio portis la nomon Soveto).
Nu, ĉar la Okcidentaj lingvoj estas tiom malprecizaj, ne mirindas ke ankaŭ pri la senco de «États Généraux» oni ĉion konfuzis: la anglalingvanoj misnomas ilin «States-General», PIV kaj la recenzata verko, «Ĝeneralaj Ŝtatoj». (La germana laŭsence tradukas la francan nomon: «Generalstände», dum la Nederlandan nomon ĝi adaptas laŭ ties trompa formo: «Generalstaaten»; la rusa uzas ambaŭokaze «Генеральные штаты», en kiu «штаты» estas pruntvorto sen propra senco.)
Resume, mi opinias ke
En la artikoloj de la Traktato oni vidas ankaŭ parojn el komunuza vorto kaj la koncerna Latina (jura) fakvorto. Tio povus indiki ke la nacilingva <t.e. Nederlanda, rusa> jura terminologio ne jam estis firme establita [pĝ 43].La situacio bone konata al la esperantistoj; sed ankaŭ sufiĉe ofta kaj eĉ laŭmoda en la verkoj filologiaj. Tiel en la recenzata verko mem aperas la paro, aŭ eĉ triopo «скоропись (skoropis', rapidskribo)» por nomi la specon de manskribo de la rusa dokumento (ekz-e pĝ 63).
Kompreneble la nomoj nacilingvaj por diversaj skribmanieroj estas la plej preciza indiko, kondiĉe ke la leganto konas la realaĵon; ekz-e skoropis', ustav, Chancery Hand, Kufa skribo … Tio estas tre konforma al la filologia tradicio — kaj mirinde similas la manieron prezenti «la polan tekston de la originalo, skribante ĝin per la rusaj literoj», kiun Sobolevskij riproĉis al la mallertaj tradukistoj.
La precizajn nomojn oni certe bezonas, sed antaŭ ĉio utilus iu priskribo laŭ konataj nocioj paleografiaj: skribo monumenta/kodeksa/kancelaria; majuskla/minuskla; kursiva/duonkursiva/kaligrafia ktp. Bedaŭrinde la terminaro paleografia mankas en Esperanto.
Cetere, la broŝuro donas bonan materialon por la studoj paleografiaj, danke al la faksimilaĵoj de la tekstoj kaj riĉaj tiparoj uzitaj en kompostado.
Sergio Pokrovskij (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2001: 8-9 (82-83).