La libro aperis sur la grundo jam bone plugita de Marinko Gjivoje, kies Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj estis, laŭ Josip Pleadin, “bazo kaj vojmontrilo” de la nuna leksikono. Eĉ pli, laborante en 1981–1982 en Internacia Kultura Servo, li mem kompostis la verkon de Gjivoje.
Josip Pleadin aplikis metodojn tradiciajn (fosado en arkivoj kaj trarigardo de revuoj) kaj modernajn (reta serĉado), aktivigis sesdek helpantojn. Rezulte aperis kolekto de ĉirkaŭ mil biografi(et)oj kun pli ol 400 fotoj.
Ĉar ĝi ne estas romano, mi unue foliumis ĝin, haltante ĉe konataj nomoj. Jen estas nia peranto, jen partoprenanto de Liro, jen bona amiko. Jen famuloj: Ivo Lapenna, Tibor Sekelj, Ivo Rotkvić, Josip Broz (kromnomata Tito). Jen nunaj aktivuloj, kies nomoj diskoniĝis pro la Zagreba UK. Iuj nomoj, kiuj estas bone konataj en Esperantujo, mankas, ĉar “kelkaj samideanoj malpermesis publikigi siajn biografiojn pro modesteco, pro seniluziiĝo pri Esperanto aŭ pro intermovadaj konfliktoj”. La samideanoj ne pravas, kaj la kompilinto vane obeis — almenaŭ konciza unufraza noto ofendas neniun.
Ivo Lapenna — la plej fama kroata esperantisto — ricevis plej multe da spaco. Bona artikolo, sed kial ne estas menciita la kaŭzo de lia formigro el Jugoslavio? Kial en la artikolo estas mencio pri lia edzino Birthe, sed ne pri Emilija kaj Ljuba?
Drama aktorino Vida Jerman estas bone konata al la esperantista publiko, vizitinta ŝiajn koncertojn en multaj UKoj, IJKoj kaj en Kongresoj de SAT. Interalie, ŝi debutis kiel aktorino en Esperantujo jam en 1973, samjare kun sia esperantistiĝo, en Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagreb.
Kelkaj biografioj estas tiel koncizaj, ke oni ne povas kompreni eĉ la periodon de la aktivado, ekzemple:
Koller K. Kunlaboranto de Kroata Esperantisto.Kelkaj aliaj biografioj apenaŭ klarigas la kialon de la enlibrigo, ekzemple:
Kaurić Leono. Emerita juristo el Zagreb mortinta en la aĝo de pli ol 93 jaroj samloke.Ja longvivulo, sed kial li estas en la leksikono. Plia ekzemplo, ŝajne la plej konciza:
Širola Josip. Mortis en Rijeka en 1997.Kaj do?..
La libro entenas ankaŭ biografiojn de alilandaj esperantistoj, kiuj provizore aŭ longe vivis en Kroatio (ekzemple, Nikolao Hohlov), kaj de kroatdevenaj samideanoj loĝintaj ekster la patrujo.
La biografia materialo, bedaŭrinde, ne estas unuecigita. Ofte mankas naskiĝdato eĉ de nuntempaj esperantistoj. Multegaj mistajpoj, gramatikaj eraroj kaj stilaj strangaĵoj foje komplikas la komprenon: “Klasikan gimnazion kaj filozofion li studis en Zagreb”, “okupis ĉiujn funkciojn en tiu societo”, “ĉeestis plurajn landojn”, “gazeto de ĉeĥa nacieco”, “rolis kiel sekretario” k.m.a. Estas bedaŭrinde, ke la eldonejo ŝparis monon kaj tial neniu rolis kiel redaktoro kaj provleganto de la libro. Eĉ komputila literumilo povintus elsarki plimulton de la mistajpoj.
Mi legis pri multaj interesaj homoj: iuj el ili elstaras pro esperantista aktivado, aliaj havis interesan vivovojon. Ekzemple, mian atenton kaptis portreto de markapitano, Dragutin Iskra.
Li havis interesan memorlibron. Ĝi estis komencita en 1934 kaj malgraŭ la danĝeroj de la maro kaj de la milito li sukcesis ĝin konservi ĝis la morto (la mortodato ial ne estas indikita). Dum plej krizaj momentoj ĝi estis ligita al lia brusto en vakstolaĵo. Ĝi kaj ĝia posedanto travivis bombardadon de Beogrado kaj de Slovenski Brod kaj riskegan navigadon sur Danubo kaj Sava en 1944-45. En la libro estas subskriboj de multaj esperantistoj diverslandaj, kiuj lin gastigis aŭ kiujn li gastigis sur sia ŝipo. La libro enhavas ankaŭ fotojn de tiuj, kiuj akceptis lin ĉe vizito aŭ aŭdienco, ekzemple: Ilja Erenburg, arkiepiskopo Makarios, Josip Broz Tito, Patrino Tereza, Thor Heyerdahl, Johano Paŭlo II, Peter Ustinov kaj aliaj.
Resume malgraŭ la pluraj makuletoj la leksikono estas bona kaj aĉetinda. Mi, kiel provleganto de La Ondo, jam uzadas ĝin por kontroli la ĝustan ortografian skribon de la kroataj nomoj, kiuj — bedaŭrinde — dum la reta sendado ofte perdas siajn supersignojn.
Halina Gorecka (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2003. №1 (99)