Ĉu infanoj komprenos pri rasismo?

Tahar Ben Jelloun. Paĉjo, kio estas rasismo? / Trad. el la fr. Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. — Rotterdam: UEA, 1999. — 52 paĝoj.

Rasismo estas socia fenomeno, kiu aperis en malklara historia pasinto, sed kiu, malgraŭ disvolviĝo de liberecaj kaj homrajtaj ideoj, en la 20a jc. ne malaperis. Eĉ male: apenaŭ iam antaŭe la rasismo kaŭzis tiom da viktimoj. Tial kontraŭrasisma edukado por generacioj, kiuj vivos en la 21a jc., estas afero ege aktuala nuntempe.

Esperanto-komunumo neniam estis for de tiu problemo, tre proksima al la esperantisma idearo. Oni rememoru nur la klasikan sciencpopularan libron de Paul Neergaard Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso (SAT, 1937). Bedaŭrinde, tiu libro, brile verkita, iom malnoviĝis laŭ la scienca materialo kaj estas dediĉita al, precipe, plenkreska legantaro. Do, novaj libroj, kiuj povus helpi al esperantistoj ĝuste eduki infanojn pri la rasismo, necesas. La vakuon strebas plenigi la esperanta traduko de la libro de Tahar Ben Jelloum Paĉjo, kio estas rasismo? eldonita en 1999 de UEA (la franca originalo aperis en 1997).

Tahar Ben Jelloum estas renoma marokdevena franca verkisto (laŭreato de Premio Goncourt). Kiel homo neindiĝena por Francio, li bone sentas ĉiutagajn konsciajn kaj senkonsciajn riveliĝojn de la rasismo kaj ksenofobio kaj neceson batali kontraŭ ili. Uzante propran sperton de paroloj pri la temo kun siaj infanoj, li verkis malgrandan (52-paĝan) libron, klarigantan sur komprenebla por 8–14-jaraj infanoj nivelo esencon kaj kialojn de la rasismo, en formo de platoneca dialogo inter patro kaj eta filino.

Dum la dialogo la knabino komprenas, ke ĝenerale rasisto oni fariĝas pro timo, malklereco kaj stulteco, kvankam malbonintenculoj povas pravigi la rasismon per sciencaj argumentoj; krome, la rasismon eblas konsideri socia malsano, kiu minacas homon sendepende de ties nacieco kaj ŝtataneco, ke la rasisto mem estas samtempe malbonulo kaj viktimo. Paralele estas klarigataj pluraj gravaj nocioj ligitaj al la rasismo: genocido, sklaveco, antisemitismo, aparteco, koloniismo k.a. Tiom simpla klarigo de komplikaj nocioj estas nepre utila. La sola rimedo kontraŭ la rasismo estas, laŭ la aŭtoro, konstanta persista edukado, kiu estas multe pli efika por infanoj ol por plenkreskuloj.

Samtempe estas dubo, ke malgranda infano mem tralegos tiun libron — ja la teksto estas komprenebla, sed tro seka. Pli verŝajne, la libron uzos la gepatroj kaj instruistoj por trovi taŭgajn formulojn por vivaj konversacioj kun la gefiloj kaj lernantoj. Nu, ankaŭ tio estas tre bona.

Miajn dubojn elvokis nur sola aserto de la aŭtoro: li insistas, ke la homa specio ne disdividiĝas je rasoj, kaj la rasoj reale ne ekzistas. La aserto povas esti bonintenca kaj emocia, sed havas neniun veran sciencan bazon. La homaj rasoj ja estas egalaj de biologia, psikologia kaj sociologia vidpunktoj (minimume pro tio ke ili ja estas rasoj, sed ne specioj kaj eĉ ne subspecioj), sed ili estas tute realaj taksonomiaj unuoj. Nei tion estas nur malutile, ĉar nepruvitaj opinioj mallevas fidindecon de ĉio cetera.

Kun la du rimarkoj: ke la libron, verŝajne, legos ne plenkreskuloj kaj ke oni ne rilatu serioze al la aserto, ke la homaj rasoj ne ekzistas, la libro estas vere utila kaj rekomendinda por ĉies legado.

Menciindas ankaŭ la brila lingvaĵo de la tradukintoj: Armela LeQuint kaj Ĵak le Puil.

Nikolao Gudskov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2000: №6 (68) 


Recenzoj