Diligente farita studo

Russo, Vittorio. Danteskaj Itineroj / Tradukis el la itala N. Rossi, E. Dondi, K. Kalocsay — Napolo: Napola Esperanto-Asocio, 2001. — 85 pĝ., il.

La Dian Komedion de Dante ni, la neitaloj, ekkonas per tradukoj, restante ĉiom je la graco de tradukinto.

Mi legis la Komedion en du armenaj tradukoj: la unua estis niatempa, lingve riĉa kaj preciza, foje eĉ tro delikata kaj eble tial malvarma. La alia traduko estis forta, kordotrema, ondobata. Ĝi naskiĝis en la 19a jarcento, sed la lingvo estis tiu de la 5a, de la Ora Epoko, kiam la prapatroj de Dante parolis ankoraŭ latine…

Ĉu ekzistas lingvo pli lerninstiga ol la itala? Tamen ene de tiu florplena valo, la lingvo de Dante estas malfacile ĝisgrimpebla montopinto. Kaj kontraŭe, Kalocsay, kiu lernis la italan per la verkoj de Dante, hezite malsupreniradis en la valon, ĉiufoje ekparolante la lingvon de la 13a–14a jarcentoj.

Ĉiu el la konataj al mi italoj parkere scias admirinde multe da fragmentoj de la Komedio. La evidentaĵo kompreneblas: tio, kion ni tralegis, la italoj mem travivis. Plie, la verko de Dante estis ilia unua fenestro al la transa mondo, kaj ekzemple la vorto “infero” por itala orelo sonas pli dantece ol bibliece.

Modera Blanka Gelfo, t.e. pli florencano ol romano, Dante estis ekzilita de la Nigraj Gelfoj kaj vivis en Bolonjo, Verono kaj Raveno.

Ekzilo estigas poeton. Ĝi ne nur sopirigas lin al la nesto, por ke lia kanto sonu forte, sed ankaŭ liberigas de trokutimaĵoj, lasas lin ene de iu dezerto, kie lian memon trairas ĝis tiam nekonataj radioj.

La libro de Vittorio Russo estas skribita kiel teatraĵo kun voĉoj A, B kaj C, kiuj alterne prirakontas la vivon, agojn kaj suferojn de la poeto. Post ĉiu rakonto “parolas” Dante mem: Vittorio Russo aŭdigas la voĉon de la poeto pere de fragmentoj el la Divina Komedio, Vivo Nova, Il Convivio kaj latine verkita De vulgari eloquentia.

Oni ne forgesu, ke la libro estis skribita nacilingve kaj destinita al italoj. Unuapense, la libro de Russo nepre estas iu pordo, tra kiu neitalo kapablas penetri ĝis la neatingeblaj profundaĵoj de la Dante-kono.

La legado vere pliriĉigas per multe da detaloj kaj klarigoj. Tamen la profundaĵojn ne ĝisiras: la ĉefcelo de la verko estas la sociologieca analizo de vivo kaj verkado de Dante. Ni legu:

“La komerca burĝaro, reprezentita de la Gelfa partio, venkinta en la procezo pri ekonomia firmigo kaj pri politika egemonio (emo al ega io? ega mono? aŭ simple «hegemonio» kun italece forestanta «h»? Y.L.) de la plej riĉaj kaj potencaj grupoj kontraŭ la mezaj kaj malaltaj socitavoloj, dissplitiĝis siavice” (pĝ. 53).

“La monavidemo, la rapida ekonomia evoluo kaj senkriteria riĉigo de novaj, nekulturitaj socitavoloj estas produktintaj, dum malmultaj jaroj, nur rivalecon, perforton, disfalon de la moroj, leĝofaran konfuzon kaj politikan nestabilon, korupton en la civilaj kaj religiaj institucioj” (pĝ. 55).

Atentu, mi citas ne el la antaŭvortoj, sed el la verko mem, kaj parolas la voĉoj A kaj B per “dramigita legado”, kiel notas interparenteze la aŭtoro.

Eĉ se “dramigita”, ĝi sonas gazetece. En la oreloj de la orienteŭropaj esperantistoj ĝi eble resonos kiel io el ne tiom fora pasinteco.

Certe, malantaŭ politikaj okazaĵoj ĉiam kaj ĉie estis la Posedavido kaj la Regavido.

Tamen en la antaŭaj tempoj la politiko estis pli pasia kaj poeteca. En la romano La Ruĝo kaj la Nigro de Stendhal la ĉefpersonaĵo Julien portas surkole oran medalionon, kies enhavon kaŝas eĉ de sia amantino. Ĝi enhavis la portreton de Napoleono, kiun Julien adoris.

Nuntempe oni nenion kaŝas, nenion portas surkole aŭ ĉekore. Nun ĉio klaras, ĉio precizas, kaj jen la pasioj de Dante iĝas “ekonomia firmigo” kaj “rivaleco inter la socitavoloj”.

Kio legindas en la libro de Vittorio Russo? Precipe la tradukoj de Kalocsay:

Ho vi, iranta tiel trainfere,
diru, ĉu vi min konas, aŭ konjektas?
vi ĝermis, antaŭ ol mi ĉesis tere…
Iom malpli melodie sonas Dante en la tradukoj de Rossi:
… nek indis pli ol dam' juvel' zonlaŭa…
aŭ aliloke:
Bonŝanculinoj! Certis ĉiu, ke la
propra sepult' enurbos, kaj neniu
pro Francuj-log' enlitos edzosena.
Italinde belega eldono, diligente farita studo, la verko de la forpasinta Vittorio Russo nepre trovos legantaron aprobeman, kiun sociologiaĵoj en la esplorverko pri literaturo ne dubigas.

Yenovk Lazian

La Ondo de Esperanto. 2002. №2 (88)


Recenzoj