Politike korekta evangelio

Cool, Gerard. Sava la savontino. — Pazarĝik: Belloprint, 2000. — 250 pĝ.

Kvankam estas kompreneble, ke la ŝanĝo de la jarmiloj estas plene konvencia dato (finfine, eĉ la reala dato de naskiĝo de Jesuo Kristo diferencas de la oficiale akceptita je kelkaj jaroj), la magia cifero elvokis speciale grandajn festojn kaj dediĉitan al ĝi literaturon. Aperis novaj verkoj — kaj estas reeldonataj la malnovaj, kiuj temas pri gravaj ŝanĝoj de la mondo okaze de la nova jarmilo. Kaj, nature, pluraj el tiaj verkoj sekvas modelojn de Evangelioj.

Ĝenerale, nove verkitaj “evangelioj” dividiĝas je du subĝenroj: novaj beletraj versioj de la vivo de Jesuo (ekzemple, La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov) kaj rakontoj pri novaj kristsimilaj savantoj de la mondo (ekzemple, Fremdulo en fremda lando de Robert Heinlein). Ambaŭ specoj, nove verkitaj kaj reeldonitaj, aperis en diversaj lingvoj okaze de la jarmilŝanĝo, kaj la recenzata libro apartenas al tiu vico de la dua speco — en Esperanto.

La verko, verdire, estas beletra nur laŭforme. Ĝi estas pli rakonto pri la ideoj de la aŭtoro, kiel savi la mondon de la plej gravaj danĝeroj kun iom da beletra (fikcia) garnaĵo, por ke oni pli volonte legu la libron. La unua, malgranda, parto de la libro eĉ estas simpla listigo de tiuj plej gravaj monddanĝeroj. Poste sekvas la granda “fikcia” dua parto pri la vivo de la nova kristsimila persono, kie grandan spacon okupas tamen ne la vivhistorio sed rerakonto de ties Mond-Sav-Plano de “verdaj paculoj”.

La fikcia historio de la protagonisto estas, tamen, iom bizara: nova “Kristo” estas virino Sava, filino de negro kaj ĉinino, kaj havas liberajn seksajn morojn egale amante virojn kaj virinojn. Certe, tiuj trajtoj estas tre fidela sekvo de la “politika korekteco” nepra nuntempe en Okcidenta Eŭropo kaj Usono — sed en tioma kvanto ĝi ŝajnas iom troa. Cetere, kial do moderna “evangelio” ne estu politike korekta?

Ŝi naskiĝas mirakle, precize noktomeze dum la jarmilŝanĝo, post 24-taga gravedperiodo de sia patrino. Kaj ankaŭ poste ŝi kreskis kaj lernis kun rapideco 12-obla kompare al normala infano — (lun)monato al ŝi estas egala al jaro. (Nu, por esperantistoj tio ne estas miraklo, ĉar ja eĉ ĉiu novico scias ke nian lingvon oni lernas dum tiom da monatoj, kiom da jaroj estas bezonataj por lerni fremdan nacian lingvon!) Certe, tri saĝuloj el tri universitatoj trovis ŝin per astrologiaj donitaĵoj; inter la okazaĵoj de ŝia vivo estis kaj pikniko, kie ŝi trinkigis el kelkaj vinboteloj kvinmilhoman amason; okazis ankaŭ fasto en dezerto. Verd-Verdan Movadon por la mondsavo, kies kreo estas ŝia ĉefa tasko, ekgvidis, krom ŝi, 12 personoj… Tamen, diference de aliaj modernaj “evangelioj”, neniu krucumo aŭ alicpeca pereo okazis en la fino de ŝia vivo: la finalo restas malfermita, kaj, ŝajne, la aŭtoro nenion tian antaŭvidas.

Cetere, por fakuloj pri astrologio, la plej fantasta elemento de la libro estas ne mirakla naskiĝo kaj kresko de Sava, ne ŝiaj rememoroj pri antaŭaj teraj vivoj, sed la astra dispozicio sur la ĉielo: 31 dec 2000 ne estis plenluno (ĝi, eĉ kun luneklipso, okazis 9 jan 2001), kaj planedoj Marso, Jupitero kaj Saturno estis en tiu momento nek unu apud la alia, nek apud Luno. Kontroli tion oni povas en ajna kalendaro.

La verko havas idean fonon, pruntitan el diversaj literaturaj verkoj, filozofioj kaj sociaj movadoj. Kiam oni legas ĝin, senteblas tre grava influo de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (modernaj homoj estas ofte nomataj “behinoj”), supre menciita libro de Heinlein, teorio pri reenkarniĝo, instruo de Martinus (modernaj homoj estas nomataj, krom “behinoj”, ankaŭ “krizhomoj”, kiuj nur evoluas direkte al “veraj homoj”), modernaj programoj de verduloj. La bazo de la Mond-Sav-Plano estas Esperanto, vegetaranismo, ŝanĝo de la karaktero de moderna kapitalismo kaj kelkaj aliaj similaj konceptoj. En la libro ĝenerale senteblas forta kontraŭstaro al kapitalismo, globalismo, tutmonda disvastigado de la angla lingvo, nuntempa kristanismo (speciale Rom-Katolika eklezio). Ĝenerale, senteblas ke la aŭtoro estas esperantisto, proksima al verduloj, kun certaj mistikaj inklinoj.

Speciala trajto de la verko estas la lingvaĵo. La aŭtoro speciale klarigas siajn ideojn pri modera “atismo”, propra sistemo de landonomoj, ktp. Tamen, ŝajne, la komuna lingvouzo influas lin pli ol propraj teorioj, kaj li mem foje hezitas inter “biologio” kaj “biologiko”, ktp. Do, la nekutimaj lingvoformoj ne tro ĝenas la leganton.

Ĉu rekomendi legi aŭ ne — estas la ĉefa demando, kiun devas respondi la recenzanto. Sed mi hezitas. De unu flanko, estas interese konatiĝi kun kelkaj ideoj de la aŭtoro, kaj tio povas esti eĉ utila por pli facile kompreni kelkajn ideojn, per kiuj vivas la moderna socio. De alia flanko, la stilo de la libro estas tro peza, diversaj pensoj ripetiĝas sen iu disvolviĝo plurfoje; kaj pro tio, sen speciala kunsento al la aŭtoraj ideoj, legi la libron estas tro enue. Eble, la peza stilo de la aŭtoro malhelpis lin ĝis nun trovi eldonantojn de siaj verkoj (laŭ kovrilpaĝa indiko, tio estas lia unua libro, kvankam verkis li kelkajn). Do, se vin entuziasmigas nova speco de verda filozofio — legu, aliokaze — ŝparu la tempon.

Nikolao Gudskov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2001: 3 (77)


Recenzoj