La arda amo trans ĉemizo

Peter Peneter (ps.). Sekretaj sonetoj / Postpar. W.Auld. — 3a eld. — Budapest: HEA, 1989. — 104p. + 7p. (rekl.), il. — (Serio Esperantaj klasikaĵoj; №4).

Hungaria Esperanto-Asocio lanĉis la serion Esperantaj klasikaĵoj. En tiu serio oni planis reeldoni la plej elstarajn originalajn verkojn en esperanto kun la celo helpi al ni ĉiuj “akiri tiun komunan kulturon, kiu povos firmigi la senton de solidareco en nia internacia komunumo, per la konsciigo per la fakto, ke ni posedas komunajn valoraĵojn”. Tiuj valoraĵoj estis ĝis nun neakireblaj por novaj esperantistoj, precipe en la nepagipovaj landoj. Tial la iniciato de niaj hungaraj amikoj estas ĉiel laŭdinda.

En tiu ĉi serio aperis la Sekretaj sonetoj de Peter Peneter (pseŭdonimo de Kálmán Kalocsay), unue eldonitaj samloke en 1932. La libro, krom la Sonetoj sub sep sigeloj, enhavas ankaŭ dediĉon, tri “avertojn”, abundajn motojn, komplezajn klarigojn kaj epilogon. La majstre verkitan ciklon akompanas postparolo de William Auld.

La temo estas eterna kiel la vivo mem: la amo. Tamen neniu alia poeto ekde Petrarca ĝis nun aŭdacis paroli pri amo tiamaniere. Klasika, senriproĉa formo de 52 sonetoj, 2 rondeloj kaj balado-epilogo (la virtuozan poezian teknikon de la aŭtoro konas ĉiu leganto!) prezentas tute eksterordinaran enhavon — “la ardan amon trans ĉemizo”.

Jes ja, kutime “vestante sin per pruda tog' / poetoj haltas ĉe la kiso” kaj ne rakontas pri la detaloj de intimaj karesoj (la saman penson la aŭtoro pli klare esprimas en la soneto XXXIV). Sed jen antaŭ ni estas plena historio de la amo: ekde la konatiĝo dum balo (I–VI), tra rendevuoj (VII–X), unuaj intimaj karesoj (XI–XII), momenta fiasko (XIII–XV) al la unua sekskuniĝo (XVI–XVII), poste al la geedziĝo (XXIV–XXV), kun abunda priskribo de multfoja kaj multspeca komuna ĝuo (XVIII–XXIII, XXVI–XLVI), fine — al genero de la ido (XLVII–XLVIII). La tutan sonet-ciklon kronas meditoj pri la esenco de la amo, ĝia signifo en la vivo (XLIX–LII). Pruda leganto certe tuj estas ŝokita, ĉar “oni ĝin faras, sed ne priparolas”. Antaŭvidante tion P.Peneter speciale enmetis eĉ tri avertojn: “Leganto, se vi estas pruda / kaj naŭzas vin la amo nuda / …Forĵetu min, retiru vin / al via dika ŝel' testuda”.

Jes, multajn personojn ĉirkaŭas la testuda ŝelo de filistra moralo… Ni vidas, ke pli ol kvindek jaroj ankoraŭ ne sufiĉe modifis la socion, kaj plej paradokse: mia lando, la plej unua proklaminta “batalon kontraŭ burĝa ideologio”, ĝis la lastaj jaroj sukcesis konservi ĉi-rilate ege reakcian moralon. La moroj de 1932 estis multe pli severaj, ol la nunaj, kaj por aperigi la sonetojn tiam necesis granda kuraĝo — eble tial Kalocsay ne riskis subskribi la libron per sia nomo.

Tamen, se oni traktas Sekretajn Sonetojn sen antaŭjuĝoj — la ciklo estas tute ĉasta kaj altspirita. ĝi ne liveras pornografiaĵojn, ne reklamas perversojn, sed traktas la veran amon, ĉar “la vera am' neniam ja perversas” (XXII), “tabuo ne ekzistas por la am'” (XXX). Jen la poeto konatiĝis kun sia estonta amatino: “mi admiris vin kun ĉasta pur'”.

Tamen eĉ sendepende de lia volo aperas la korpa deziro. Ja la vera amo ĉiam kunigas kaj la spiritojn, kaj la korpojn — tiuj du flankoj de la amo ne estas disigeblaj. Jen la tuta soneto (IX) detale priskribas ardan kison… La poeto admiras nur fidelan amon, por li “estus ja inkub' / eĉ sonĝe la adulta am-amuzo”. Kaj finfine — tiu citaĵo iĝis preskaŭ proverbo, kiun citas ĉiu traleginto — “La korp' en korpo sole naŭzon sentas, / se mankas la anim' al la anim'”.

Tre ofte la komencaj versoj de sonetoj formas preskaŭ trankvilan kaj “decan” rakonton, kaj la 'spico' troviĝas en la lastaj unu-du linioj. Obscenajn vortojn la aŭtoro praktike ne uzas (nur po unufoje en la XXXIIIa kaj XXXVa sonetoj, kaj poste en Komplezaj klarigoj, sed eĉ tie ili ne sonas krude kaj ne elvokas indignon).

Ĝenerale, por legi la libron oni bezonas ne nur libere posedi esperanton kaj esti ne surda al poezio, sed ankaŭ — havi krom ĉio cetera bonan senton de humuro. Preskaŭ ĉie en la versoj de Kalocsay ĉeestas milda ironio, kaj tio donas al atentema leganto apartan plezuron.

La Komplezaj klarigoj estas duonŝerca glosaro de kelkaj raraj vortoj kaj neologismoj, inter kiuj enkondukitaj de la aŭtoro (ekzemple pugo). Tradicia parto de multaj esperantaj libroj, la glosaro, ĉi tie estas senriproĉe versita per kvinjamboj (kvankam senrime), kaj havas apartan artan valoron. Laŭ la diro de la aŭtoro “ĝi vin ne sole distras, sed instruas / vin ankaŭ uzi pli vortriĉan stilon: / kunligos vi plezuron kaj utilon”.

La libro enhavas plurajn ilustraĵojn, tre modestajn. Verŝajne ili ne tre plaĉos al multaj legantoj, tamen — ni indulgu! La redaktoro diris, ke la modesteco de la ilustraĵoj celis ebligi al la libro penetron eĉ en tre prudajn landojn, kiel USSR. Feliĉe, niaj ideologoj neniam komprenis esperanton, kaj tiu ĉi libro ne vekis ĉe ili iun suspekton…

La libro estas destinita “al gefianĉoj kaj junaj geedzojn por instruo kaj instigo”. Kaj ĝi sendube estas por ili (se ili libere posedas esperanton) donaco ne malpli valora, ol la bildlibro Kulturo de amo aperinta unu jaron pli frue.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1993. №3–4 (10–11)


Recenzoj