Ankoraŭ unu proceso en la lingvo-tribunalo de Schulz
Malovec, Miroslav, Ŝulco, Rikardo (ps. Richard Schulz). La Analiza
Skolo antaŭ la Maloveca tribunalo. — 2a eld., prilaborita. — Paderborno:
Esperanto-Centro, 1991. — 33 paĝoj.
Estiĝo de la polemiko inter Schulz kaj Malovec
La recenzata broŝuro apartenas al la Serio Flava de Esperanto-Centro Paderborno,
kiu eldonas, krom originalaj kaj tradukitaj beletraĵoj, ankaŭ pritraktojn
de diversaj lingvaj demandoj. Tiuj ĉi pamfletecaj verkoj, celantaj kritiki
la lingvouzon de pluraj bone konataj esperantistoj, inkluzive de d-ro Zamenhof
mem, fontas el la pika plumo de Richard Schulz, la nuna korifeo de la t.n.
Analiza Skolo. Miroslav Malovec estas ĉeĥa esperantisto, kiu okupiĝas
pri instruado de esperanto kaj dediĉas sin al verkado pri lingvaj temoj.
Aktuale li redaktas Starton, la organon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Okazigis la polemikon interŝanĝo de po tri leteroj de la du koncernuloj.
Malovec komencis, prezentante dubojn pri kelkaj asertoj rilate lingvouzon,
ĉar Schulz, kun tenaca persistemo proklamas, ke “la ĝusta Esperanto”
devas baziĝi sur la dogmoj kaj doktrinoj de la Analiza Skolo.
Schulz subtenas la nelogikan uzon de esperanto
Granda parto de la korespondaĵoj inter Malovec kaj Schulz temas pri la
funkcio de logiko por determini la ĝustecon de lingvouzo. Schulz karakterizas
sian laboron “amare serioza kaj scienca esploro” kaj obstine insistas
pri “severa” apliko de logiko. Li tiel donas la impreson, ke nur li
kaj la Analiza Skolo havas monopolon de la logiko. Sekve Schulz aprobas
nur tiujn esprimmanierojn, kiuj konformas al lia logiko kaj malpermesas,
eĉ anatemas la lingvouzon de aliaj esperantistoj.
Malovec prave rebatas, ke la logiko de la homo ne estas nur unuspeca,
kaj li reliefigas, ke la “glorigado, eĉ diigado” de la logiko fare
de Schulz estas troiga pedanteco kaj ĝi efektive malseriozigas la starpunkton
de la Analiza Skolo. Ĉi-rilate Malovec saĝe argumentas jene: “Se Zamenhof
deklaris, ke ĉiu rajtas uzi pli logikan esprimon, el tio logike rezultas,
ke ekzistas esprimoj pli kaj malpli logikaj, kaj ke Zamenhof rajtigas uzi
ĉiujn.” Laŭ Malovec, Schulz eraras, ĉar li postulas uzon de tro alta
grado de logiko. Tiu precizeco de matematikisto estas superflua kaj senbezona,
do nenecesa por la ordinara vivo. La homa cerbo ne estas komputero sed
biologia organo, do ĝi bezonas rajton je iom da nelogikeco, por ke lingvoj
estu uzeblaj por ĝi. Efektive, la logiko estas relativa afero, ne la sama
ĉe ĉiuj personoj. Ofte estas afero de subjektiva percepto kaj ĉefe de
subjektiva deziro.
Malovec, do, atentigas, ke multaj logikaĵoj de la Analiza Skolo estas
nur ekstravagancaj strangaĵoj, kiuj ne havas ŝancon forigi kaj anstataŭi
enradikiĝintajn kaj bone funkciantajn esprimojn. Li ne estas kontraŭ
la Analiza Skolo, se ĝi rekomendas uzi pli logikajn esprimojn apud
la jam tradiciaj, tiel permesante al ĉiu havi eblon elekti laŭ la propra
gusto. Tiel, kontraste kun la pedanta koncepto de Schulz pri logiko, la
vidpunkto de Malovec estas pli realeca kaj akceptebla. La homa menso inklinas
al kurtigado, simpligado, elipsado, metaforado, poeziado; ĉio tio povas
transponti eĉ la logikon.
La diferenco inter la skriba kaj la parola lingvo
Schulz evidente ne profunde ekzamenis la parolan lingvon. Ĉiuj cititaj
ekzemploj en liaj leteroj venas el publikigitaj tekstoj. Parolantaj personoj
ne sekvas ĉiujn subtilajn punktojn de la gramatiko sed lasas sin gvidi
de sentoj, do ne pensas precize kaj logike. Schulz eraras pro troa emfazo
de rigidaj reguloj, kiujn oni eble povas observi, sidante ĉe sia skribotablo,
sed kiuj — krom se oni havas komputeron en la cerbo — apenaŭ estas
aplikeblaj fare de parolanto, kiu devas rapide formuli siajn frazojn. Ekzemple,
ekzistas amaso da reguloj por la ĝusta uzo de la akuzativa kazo kaj la
refleksivo de esperanto, sed eĉ sperthavaj esperantistoj en sia uzo de
la parola lingvo, ofte stumblas. Gramatikaj, semantikaj kaj stilaj
malĝustaĵoj en skribaj tekstoj verkitaj de Schulz montras, ke ankaŭ
tiu severa gramatikisto ne ĉiam sukcesas apliki la logikon al sia propra
lingvouzo. Oni povas imagi, kia estas la parolata lingvo de Schulz.
En recenzo verkita de Schulz (La Gazeto. 1994. No 50. P.22) troviĝas
la sekvaj du frazoj:
“Nun devas sekvi la klariga kaj priskriba prezentado de la
ĉiam denove ŝanĝantaj internaj, multfacetaj aspektoj kaj agoj, per kiuj
tiu kadro estas plenigita.”
“Sed ĉi tie ĝuste komencas la verdire poeziaj vizioj de la verkisto…”
Laŭ la kunteksto de la peco, el kiu estis ĉerpitaj la frazoj, la verbformoj
ŝanĝantaj
en la unua frazo kaj komencis en la dua, estas eraraj. Schulz ankoraŭfoje
stumblis pro misuzo de transitivaj formoj anstataŭ la ĝustaj netransitivaj
ŝanĝiĝantaj kaj komenciĝas respektive.
Schulz, la “eterna disputanto” pri bagatelaĵoj
Ankoraŭ unu temo, kiu obsedas Schulz, estas la demando pri tempismo kaj
la “mizera” aspektismo de la esperanta verb-sistemo. Malovec akuzas
Schulz, ke li volas forigi la diktatorecon de aspektismo kaj enkonduki
la diktatorecon de tempismo. Liaopinie, tempismo estas same malfacila kiel
aspektismo, ĉar ambaŭ klarig-manieroj vole nevole dependas de influo
de la gepatra lingvo. Por slavoj la tempismo de Schulz estas nekomprenebla
kaj neinstruebla: “Se ĝi estus enkondukita devige, tio estus morto por
la Esperanto-instruado en la slavaj landoj.” Malovec montras, ke li estas
pli larĝmensa ol Schulz, ĉar li akceptas ambaŭ vidpunktojn pri interpreto
de verbuzo: “Tempismo kaj aspektismo estas du flankoj de la sama monero
kaj Esperanto bezonas la tutan moneron, ne nur unu ĝian flankon.” Cetere,
por precizigi diferencojn de interpretado de samaj frazoj — aspektisme
kaj tempisme — oni povas aldoni adverbojn.
Schulz kondamnas vortojn kiel “magazino” kaj “teamo”, ĉar en
ili troviĝas silaboj, kiuj mem estas morfemoj (-in-, te-,
am-). Sekve, li intence misinterpretas magazino kiel la inan
formon de
magazo kaj klarigas teamo kiel amo al teo!!!
Ankoraŭ unu tordita koncepto, kiun surpaperigis Schulz, estas, ke pro
la finaĵo
-io, la vorto konjugacio povas esti analizita
kiel lando de konjugoj analogie kun “Francio, lando de
Francoj”. Tiuj infanetaj ekzemploj detruas la fidindecon de la Analiza
Skolo, ĉar estas tro da tiaj vortoj en la leksiko de esperanto, do se
oni komencas tuŝi-fuŝi kelkajn, neniam estos fino.
Intelekta etoso en la paderborna tribunalo
Ankoraŭ unu kontrasto inter Malovec kaj Schulz temas pri la vasteco de
ilia intelekta horizonto. Malovec, kiu estas pli komprenema, pledas por
tolero kaj akceptas alies lingvouzon, argumentante ne en polemika maniero
sed sobre kaj racie. Li estas kontraŭ ĉiuj diktatorecaj tendencoj de
diversaj skoloj, ĉar la reciprokaj akuzoj pri orgojlo, stulteco, psikopateco,
nerealismo, endanĝerigado de la lingvo k.s. ne estas argumentoj, nur ofendoj,
kiuj neniun konvinkas nek unuecigas. Male, ili vekas kontraŭofendojn kaj
disigas la movadon.
Kontraŭe, Schulz ĝisnaŭze marteladas siajn punktojn kaj strebas al
konvinko, ke nur li kaj la Analiza Skolo posedas la veron. Dum Malovec
estas milda kaj humila, Schulz kondutas agreseme kaj arogante. Tiu reagado
de Schulz estas rezulto de lia nekapablo toleri malfavoran kritikon. Pro
sia komplekso de malplivaloro (minus-komplekso) li montras profundan, kvazaŭ
instinktan agresemon, kaj provas defendi sin, uzante acerban lingvaĵon.
La rezulto estas, ke li transformas leterinterŝanĝon en amaran perpoŝtan
polemikon — eĉ proceson — kiel indikas la tendenca uzo de tribunalo
en la titolo de lia pamfleto.
Efektive, estis ne Malovec, kiu starigis la tribunalon, sed la
stretmensa Schulz. Uzante bombastajn frazojn de memnomumita lingvo-inkvizitoro,
li facilanime kondamnas kiel eraran la lingvouzon de aliaj kaj fierege
prezentas la membrojn de la Analiza Skolo kiel “pioniran eliton”. Schulz
akuzas Malovec pri elŝutado de aflikto kaj emocio, pri tro emociaj elverŝaĵoj,
kaj pri agresaj emocioj. Sed “mefito ridas pri putoro kaj mem estas fetora”.
Fakte, estas la ekstreme sentiva Schulz, kiu senbride elŝprucigas emociaĵojn
per sia uzo de malice mordanta sarkasmo.
“Schulz bojas, esperantistoj vojas”
Kleraj kaj klarvidaj esperantistoj, kiuj jam konas la vitriolan stilon
de Schulz, facile povas konstati, ke ankaŭ en la recenzata verko, Schulz
havas neniun intencon prezenti forumon por libere diskuti la tezojn de
la Analiza Skolo. Male, li artifike misuzas leterojn senditajn al li de
diversaj esperantistoj por misinterpreti la enhavon kaj tiel akiri materialon
por ataki. Li sekvas tiun kutimon ne nur en la broŝuroj de la Serio Flava,
sed ankaŭ sur la paĝoj de Speciala Cirkulero, la oficiala organo
de la Analiza Skolo. Lia metodo estas gurde ripeti siajn proprajn pensojn
kaj samtempe malplivalorigi kaj bagateligi la vidpunktojn de siaj oponantoj.
Pro tiu senĉesa remaĉado de la dogmoj de la Analiza Skolo, korespondantoj
baldaŭ konscias, ke iu ajn provo dialogi kun Schulz kondukas al intelekta
sakstrato sen elirejo, do la plej saĝaj el ili ĉesigas pluajn provojn
interrilati kun tiu dogmulo.
Pro tio Schulz, post publikigo de leteroj senditaj de li al aliaj esperantistoj,
triste plendas, ke neniu respondo estas ricevita. La samo okazis dum la
interŝanĝo de leteroj inter Malovec kaj Schulz; tiu ĉi, per peze pedantaj
ripostoj, kaŭzis ĉeson de la korespondado — ĝuste kiam li havis
la lastan vorton. Efektive, en tiu intelekta klimato, daŭrigo de korespondado
fare de Malovec ne havas sencon.
Resume kaj konklude
Legante la broŝuron pri la ŝulca tribunalo, oni povas imagi antaŭ si
la bildon de du esperantistoj: unu sobre defendanta toleremon en lingvouzo
kaj emfazanta sindediĉon al pozitivaj agadoj por plivastigi la praktikan
uzon de esperanto, precipe sur fakaj terenoj; la alia cerbagace insistanta,
per vortlaksa ĉikanado, ke nur li scias, kio estas la “ĝusta Esperanto”,
kaj proklamante, ke nur per la logiko estas eble solvi lingvajn problemojn.
En la esperanta komunumo reagoj al la ekscese harfendanta rezonado de Schulz
estas ĝenerale negativaj, kaj tial estiĝas ĉe Schulz persekutiĝ-manio.
Fakte, li faras nenion pozitivan por la esperanto-movado, sed nur provokas
senfinajn kampanjojn savi esperanton de “piĝiniĝo”. De tempo al tempo
kelkaj lojalaj lakeoj de la Analiza Skolo levas sian voĉon por defendi
Schulz, sed la antaŭvidebla sorto de la Analiza Skolo estas formalapero
en la abismon de forgeso.
La Ondo de Esperanto. 1996. №3 (28)
Bernard Golden (Hungario)
Recenzoj