Sincere kaj freŝe, kiel antaŭ 101 jaroj

Ŝirjaev, Ivan. Sen titolo: Originala romano / Edit. H.Mayer. — Vieno: Pro Esperanto, 1995. — 336 paĝoj. — (Plena verkaro; Vol. 3).

Mi ŝatas vojaĝi tra la tempo, kaj volonte akceptis la taskon recenzi la romanon de Ivano Ŝirjaev “Sen titolo” pri la lernojaro 1897/1898 el la junaĝo de Esperanto-pioniro kaj seminariano.

La romano komenciĝas per banala beletra kliŝo pri hazarde aĉetita manuskripto de iu nekonata “Pastro J. Ŝ…..v”. Evidente oni povas legi “Johano Ŝirjaev”, sed la aŭtoro plene rajtus malakcepti tiun identigon. La ĉefa romanpersono sin nomas “Joĉjo”, al kio en la romano respondas la plena nomformo “Jozefo”, ne “Johano”.

Do, la intenco de la Antaŭparolo estas klara kaj sufiĉas por pardoni la kliŝon: ĝi liberigas la aŭtoron, kiu povas jen identiĝi kun Joĉjo, jen sin de li distancigi. Tiom pli ke jam en la unuaj ĉapitroj oni trovas sin en la serioze sincera etoso de rusa literatura verko el la epoko de Tolstoj kaj Ĉeĥov.

Ne estas mia intenco min ridindigi per apudmeto de Tolstoj kaj Ŝirjaev, tamen … tamen ili ja apartenas al unu sama kultura tradicio, kaj la temo de “Infanaĝo”, la unua libro de Tolstoj, laŭteme iom proksimas al “Sen titolo”, eble la unua originala romano en Esperanto (en la Postparolo de la editoroj la leganto trovos detalan pridiskuton ĉu vere ĝi estas la unua).

Jen epizodo kiu unue pensigis min pri la “Infanaĝo” de Tolstoj:

La plej aĝa frato, kun profundpenseco kaj mokemo, tiom propraj al ĉiuj veraj instruituloj, klarigis, ke Esperanto estas unu el la t.n. artefaritaj lingvoj, kiuj naskiĝas kiel fungoj post pluvo, kaj … mortas atentata de neniu, kaj ke artefarita lingvo estas sensencaĵo, je kiu povas interesiĝi nur stultuloj. “Se vi deziras lerni fremdan lingvon, vi lernu la lingvon germanan”, — li aldonis, — “kaj Esperanton ni lasu al stultuloj …”

Tiom konvinkiga parolo de la “instruito” tamen ne havis la deziratan efikon; kontraŭe, ĝi nur pligrandigis la scivolon de la knabo, kiu ĉiutage aŭdis ke la frato, la onklo kaj la gepatroj nomis lin ĝuste “stultulo”, kaj tiu cirkonstanco havis decidigan signifon.

Tolstoj parolis pri “la dezerto de l' adolesko”; kaj Joĉjo,
Joĉjo havis karakteron kaŝeman kaj li ĝenerale nevolonte lasis scii iun pri siaj sekretoj … nun, kvazaŭ timante ion, kvazaŭ ne dezirante, ke oni submetu al mokoj lian lingvon (en sia animo Joĉjo nomis la lingvon ne Esperanto sed “mia lingvo”, ĉar ŝajnis al li, ke krom li neniu estas kapabla inde taksi ĝin kaj ŝati), li nenion diris eĉ al la patrino.
Esperanto okupas tre gravan lokon en la romano de Ŝirjaev, kaj ĝia efiko estas duflanka. Ni jam vidis ke ĝi altiris mokojn de la prudentuloj; poste ĝi kaŭzos al Joĉjo problemojn en la seminario kie li lernas. Aliflanke, ĝi konsolas kaj kuraĝigas lian animon, kaj malfermas al li la mondojn, geografian kaj socian, pri kiaj la humila seminariano neniam pensus.

Mi ne scias kiom da vero kaj kiom da fantazio estas en la rilatoj de Joĉjo kun Olnjo Veselov kaj la grafidinoj Trubaĉev. Tamen efektive, en tiu epoko Esperanto renkontadis ne nur mokojn de la skeptikuloj sed ankaŭ simpation de eminentuloj kaj altranguloj, precipe en la romantika socio rusa. (Fakte, la periodo inter 1896-1904 estis tre malagrabla por Esperanto en Ruslando. La antaŭe fonditaj kluboj malaperis, kaj malaprobo de la oficialuloj senteblas ankaŭ en la romano. Ni tamen parolas pri la sinteno de la intelekta elito, pri homoj kiel grafo Tolstoj, inter kiuj tiutempe oni pli ofte renkontadis favoran aprezon de Esperanto ol nun.)

Vere mirindas kiom facile kaj flue Ŝirjaev prezentas scenojn el la tiama rusa vivo. Oni facile rekonas la realaĵojn konatajn per la samtempaj rakontoj de Ĉeĥov, la tuta romano havas klarajn, nekonfuzeble rusajn kolorojn (escepte la klasikisman Antaŭparolon, kies scenejo povus situi ie ajn en la mondo); kaj ĉio ĉi en tre normala, bona Esperanto. Precipe interesa estas la rakonto de popolano el ĉap. 40: sen ajna vulgaraĵo leksika aŭ gramatika Ŝirjaev tre klare sentigas la popolan parolmanieron. Li ne kripligas la vortojn (rimedo tro evidenta kaj tro uzata de mallertaj verkistoj), li atingas sian celon prezentante la profundan strukturon de la popola parolo (ripetoj, manko de logikaj ligiloj ktp). Fakte tio estas ankaŭ pli adekvata al la pensmaniero de la popolano, kiu ja neniel celis aĉigi sian parolon; tutsimple li sekvis alian, popolan parolnormon.

La romano entenas multe da tiaj ingitaj noveloj, rakontatajn aŭ verkatajn de la romanpersonoj. Per si mem ili ofte estas valoraj (kiel la ĵus menciita rakonto de popolano), sed ili konsiderinde bremsas la ĉefrakonton, precipe por la leganto moderna, kiun la televido kutimigis al pli efekta prezento de malpli komplika materialo.

Tamen esperantologie la romano estas tre interesa fonto. En la recenzata eldono la lingvaĵo de la aŭtoro estas iom korektita, kaj kiom la libro gajnis en la agrablo de facila legado, tiom ĝi perdis kiel fonto de scienca studo. Tio estas vera dilemo, ĉar la esperantistoj ne estas sufiĉe riĉaj por havi kaj sciencan, kaj faciligitan eldonojn (sed eble la Interreto povus helpi?). La editoroj resumis siajn ŝanĝojn en la Postparolo, tamen sen preciza lokindiko; tial mi ne povus citi frazon el la romano kaj certi ke mi citas lingvouzon de Ŝirjaev (kaj ne preferon de la editoro). Mi preferus ke ĉiu vorto ŝanĝita estu en iomete alia tiparo ol la ĉefteksto (nur iomete alia, tiel ke la diferenco ne ĝenu la legadon, ne saltu en la okulojn — sed estu tamen konstatebla se onin ekinteresis iu lingva detalo kaj oni ekzamenas la tekston de la frazo pli atente, eventuale kun lupeo).

Tio ne estus malfacila por la nuna tipografio, eĉ tute amatora. Bedaŭrinde, la tipografia prezento de la libro estas ĝia plej grava difekto; kaj la bindaĵo estas tiom nefortika, ke ĝi rompiĝis antaŭ ol mi finis la legadon.

Tamen mi sincere dankas al la eldonejo “Pro Esperanto” kaj al la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno ke ili savis el la pereo kaj disponigis al la publiko tre valoran verkon de Esperanto-literaturo.

Sergio Pokrovskij (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1999. №12 (62).


Recenzoj